Hélder CÂMARA ['εłdeR 'kâmarə] (naskiĝis la 2-an de julio 1909 en Fortalezo, mortis la 27-an de aŭgusto 1999 en Recifo) estis brazila ĉefepiskopo.
Hélder Câmara | |||||
---|---|---|---|---|---|
brazila ĉefepiskopo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de februaro 1909 en Fortalezo | ||||
Morto | 27-an de aŭgusto 1999 (90-jaraĝa) en Recife | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korhalto vd | ||||
Tombo | Olinda Cathedral (en) vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1952–) katolika sacerdoto (1931–) teologo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
Hélder CÂMARA naskiĝis la 2-an de julio 1909 en Fortalezo (Brazilo) kiel 11-a el 13 filoj en sia familio. Lia antaŭnomo Hélder estas la nomo de Nederlanda urbo, kiu plaĉis al João Câmara, lia patro.
En la aĝo de 22 Hélder Câmara ricevis specialan permeson pastriĝi je la 22-a de aŭgusto 1931, kvankam li ne havis la regule necesan aĝon.
Kiel pastro li klopodis uzi simplan lingvaĵon kompreneblan por lia aŭskultantaro de fideluloj.
En 1950 li en Romo (Italio) konatiĝis kun monsinjoro Montini (posta papo Paŭlo la 6-a).
En 1952 li estis elektita kiel episkopo kaj organizis CNBB, la Nacian Konferencon de Brazilaj Episkopoj. Post la armea puĉo en 1964 li kontraŭis la armeajn regantojn kaj senperforte engaĝiĝis por sociala kaj demokratia ŝtato.
Tiusence li influis la ekleziajn decidojn de Medellin kaj Puebla (1971).
Hélder Câmara ricevis pli ol dudek honorajn doktorecojn kaj la honoran civitanecon de trideko da urboj.
Citaĵo
|
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.