La 27-a de aŭgusto estas la 239-a tago de la jaro (la 240-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 126 tagoj restas.
Je la 27-a de aŭgusto okazis, interalie:
- -479: Ĉi-tage, aŭ pli malpli, grek-persaj militoj finiĝis kun la batalo de Plateo kaj preskaŭ samtempa marbatalo apud Mikale - persoj estis venkitaj de aliancitaj grekaj malgrandaj ŝtatoj
- 1105: En tria batalo reĝo de Jerusalemo Baldueno la 1-a kun grandaj perdoj venkis egiptojn - fino de la grandaj kampanjoj de kalifoj el Nord-Afriko
- 1172: Reĝo de Anglio Henriko la Juna Reĝo nuptis Margeriton, filinon de la franca reĝo Ludoviko la 7-a
- 1301: Post formorto de Arpad-dinastio Venceslao la 3-a el Premislidoj kroniĝis en Székesfehérvár kiel reĝo de Hungario sub la nomo Ladislao la 5-a
- 1310: Karolo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1382: Mongola ĥano Toktamiŝo konkeris Moskvon
- 1597: Venko de japana armeo dum markola batalo sur duoninsulo Koreio inter korea ŝtato de Joseon-Dinastio, apogata de ĉina Dinastio Ming, kaj Japanio regata de Toyotomi Hideyoshi
- 1610: Pola-rusa milito: miloj da Moskvanoj kisis la krucon de fideleco favore al la pola reĝido Ladislao la 4-a
- 1626: Tridekjara milito: venko de germana armeo super la dana en batalo de Lutter am Barenberge
- 1652: Sluck ricevis blazonon, atribuitan de la pola reĝo Ladislao la 4-a
- 1664: Franca Kompanio de Orientaj Hindioj fondiĝis - iniciate de la ministro pri financoj Jean-Baptiste Colbert la reĝo Ludoviko la 14-a donis plenajn rajtojn kun privilegio
- 1664: Anglaj ŝipoj alnavigis al haveno Nova Amsterdamo (nun Novjorko), devigante kapitulacon kaj transprenante kontrolon super la kolonio Nova Nederlando
- 1672: Kapitulaco de la fortreso Kamieniec Podolski, defendata de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj dum ties sieĝo fare de armeoj de Otomana Imperio kaj Krimea Ĥanlando
- 1689: Rusa carlando kaj Ĉinio subskribis traktaton de Nerĉinsk, kiu iĝis la unua interkonsento pri landlimo laŭ rivero Amuro
- 1776: Usona Milito de Sendependeco: venko de brita armeo en la Batalo de Long-Insulo
- 1783: En Parizo leviĝis unua balono plenigita de hidrogeno
- 1793: Francaj revoluciaj militoj: urbo Toulon ribelis kontraŭ la Unua Respubliko de Francio akceptante britajn kaj hispanajn flotojn en la havenon, kio kondukis al la sieĝo de Toulon fare de la Franca Revolucia Armeo
- 1798: Venko de irlanda-franca armeo super la brita en batalo de Castlebar, dum irlanda revolucio
- 1813: Napoleonaj Militoj: franca armeo konkeris apud Dresdeno Ĉeĥan Armeon (konsistantan de aŭstraj, rusaj kaj prusaj soldatoj) - la lasta granda venko de Napoleono
- 1816: Bombardado de Alĝero fare de militŝiparo de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando kaj la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj - liberigo de 3000 sklavoj
- 1828: Rusa armeo konkeris la turkan fortikaĵon Aĥalciĥo (en aneksita Kartvelio)
- 1828: En traktato el Montevideo Argentino kaj Brazilo agnoskis sendependecon de Urugvajo
- 1859: Usona entreprenisto Edwin L. Drake sukcese boris naftoputon en Titusvilo, unuan en la tuta mondo
- 1874: Bruselo: en konferenco oni akceptis deklaracion proponantan malpermeson de kemia armilaro
- 1883: Erupcio de vulkano Krakatoa inter Javo kaj Sumatro kaŭzis grandegan cunamon, kiu mortigis 36 mil homojn; vulkana vintro sekvis
- 1884: Germana Sudokcidenta Afriko kreiĝis
- 1894: Incendio de la Monaĥejo Plasy en Ĉeĥio
- 1896: Angla-zanzibara milito eksplodis kaj finiĝis - la plej mallonga armita konflikto internacia inter Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando kaj sultanlando Zanzibaro
- 1906: Sukcesa atenco de Batala Organizo de Pola Partio Socialista kontraŭ generalo-guberniestro de Varsovio kaj de Varsovia Gubernio
- Unua Mondmilito
- 1919: Dum ofensivo al Kievo armeo de Ukraina Popola Respubliko okupis Ĵitomir kaj Bila Cerkva
- 1920: Soveta-Pola Milito: Retiriĝantaj bolŝevikoj post malvenko en la batalo pri Varsovio transdonis Vilnon al litovoj
- 1922: Asocio de Poloj en Germanio fondiĝis en Berlino
- 1923: En greka urbo Ioanino nekonatoj murdis 5 italajn membrojn de internacia komisiono pri limoj, kio kaŭzis la italan okupon de Korfuo
- 1927: Kvin kanadaj virinoj demandis Superan Kortumon de Kanado pri la vorto personoj koncerne la britan leĝan dokumenton pri Nordameriko el 1867 ĉu ĝi inkluzivas virinojn, al kiu la tribunalo fine respondis nee
- 1928: Pakto Briand-Kellogg, malpermesanta agresan militon, estis subskribita en Parizo — la unuaj 3 el pli ol 60 membroŝtatoj de la Ligo de Nacioj rezignis pri milito kiel politika metodo
- 1932: Germana ĉefepiskopo de Vroclavo, kardinalo Adolf Bertram kronis en Racibórz miraklan bildon de la Dipatrino de Racibórz (simila al tiu de la Virgulino de Ĉenstoĥovo)
- 1939: Testoflugo de la unua germana reagaviadilo
- Dua Mondmilito
- 1946: Antaŭ Supera Nacia Tribunalo staris aŭstra komandanto de apudkrakova koncentrejo Amon Göth, unu el la plej grandaj naziaj militkrimuloj, likvidanto de judaj getoj en Krakovo kaj Tarnów.
- 1952: Federacia Respubliko Germanio interkonsentis kun Israelo altecon de reparacioj (3 miliardoj da germanaj markoj)
- 1953: Hispanio kaj Apostola Seĝo subskribis konkordaton
- 1953: Premiero de la usona komedia filmo Ferio en Romo
- 1955: Apero de la unua Guinness-libro de rekordoj
- 1965: Elvis Presley renkontiĝis kun muzikistoj de la grupo The Beatles
- 1971: Registaro de Ĉado akuzis Egiption pri sensukcesa provo de puĉo
- 1972: Kroata radiotelevido: komenca prov-elsendado de la 2-a programo de Televido Zagrebo
- 1975: Lasta, detronigita imperiestro de Etiopio Haile Selassie estis murdita de sekureca servo
- 1977: Ukrainio: unua reaktoro ekfunkciis ĉe la Nuklea centralo de Ĉernobilo
- 1979: IRA sukcesis atenci kontraŭ Louis Mountbatten, la lasta vicreĝo de Brita Hindio kaj ties guberniestro
- 1980: Pola aŭgusto de "Solidareco"
- 1985: Generalo Ibrahim Babangida faligis per puĉo prezidenton de Niĝerio Muhammadu Buhari
- 1987: En Filipinoj armeo provis sensukcese elpostenigi prezidentinon Corazón Aquino
- Revolucioj de 1989
- 1992: En katastrofo de aviadilo Tu-134 en la urbo Ivanovo (Rusio) pereis 84 personoj
- 2000: Moskvo: incendio de la Ostankina televidturo
- 2003: Marso ektroviĝis plej proksime al la Tero de preskaŭ 60 mil jaroj (55 758 006 km)
- 2003: Pola atletikisto Robert Korzeniowski gajnis en Parizo mondĉampionecon en 50-kilometra sporta marŝado, fiksante mondrekordon (3:36:03)
- 2005: Tatarstano: en la ĉefurbo Kazan ekfunkciis metroo
- 2005: Svedio: en Malmö ekfunkciis la tria en Eŭropo, la plej alta loĝebla nubskrapulo Turning Torso
- 2010: Nova konstitucio de Kenjo ekvalidis
- 2011: Uragano Irene komenciĝis
- 2020: Kamiono de pola humanitara helpo de "Solidareco" kun 18 tunoj da nutraĵo al belorusa sindikato por strikantaj entreprenoj estis haltigita ĉe la pola-belorusa ŝtatlimo kaj la ŝoforo arestita de KGB kaj enkatenigita; al Pollando venis laŭvicaj belorusoj por kuraciĝi, el pli ol 450 batitaj kaj torturataj en arestejoj fare de OMON lige al manifestacioj sekve de falsigitaj prezidentaj balotoj; samtage OMON arestis ne malpli ol 39 ĵurnalistojn
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 185-a tago de rusa agreso: Pasinttage el Donecka provinco ukrainoj evakuis 1 096 civilulojn, kaj ukraina armeo likvidis 250 rusiajn soldatojn kaj detruis 3 tankojn; en pripafita vilaĝo de Zaporiĵa provinco pro rusa pripafo pereis 5 personoj, i.a. patrino kun 2 infanoj; de postmateno dum 12 horoj la malamiko elpafis al Sumia provinco 220 raketojn; laŭ ukraina armea spionagentejo Rusio perdis ekde la invado ĝis 45% de raketoj, kaj pritaksas ke restis 30-40 supersonaj raketoj Kinĝal, krome ĝi engaĝis 160 mil soldatojn (ne enkalkulante Nacian Gvardion, kiu firmigas okupatajn teritoriojn) kaj planas mobilizi pluajn 90 mil; Ukraina Ministerio pri Sano: kunlabore kun Eŭropa Komisiono 29 pacientoj estos kuracataj en malsanulejoj de Norvegio, Danio, Nederlando kaj Germanio; ĉeĉenaj volontuloj batalantaj flanke de Ukrainio deklaris, ke Ramzan Kadirov estas perfidulo de la ĉeĉena nacio
- Mondreago: Laŭ brita spionagentejo Rusio dum la lastaj 5 tagoj intensigis atakojn en Donbaso; regopovoj de Florido organizas por ukrainoj kampanjon pri reaĉetado de armiloj de la civitanoj el Miamo (pistolo, revolvero, kartoĉa fusilo aŭ fusilo); en Rusio estis ekbruligita aŭto de la ĉefo de armea cenzuro; Francio kaj Germanio kontraŭas enkondukon de la tuta malpermeso eldoni vizojn de EU al civitanoj de Rusio; pli ol 40 % de ukrainaj rifuĝintoj trovis laboron en Britio; Rusio konfirmis morton de 5-a maristo el krozŝipo Moskva; intervjuita de itala gazeto Kaja Kallas diris, ke Estonio de pluraj jaroj avertis pri spiona agado de rusoj en Eŭropo, kaj ke rusaj turistoj ne povas "libere vagi tra Eŭropo, dum kiam Moskvo mortigas kaj torturas ukrainojn"
- 1407: Aŝikaga Joŝikazu, japana ŝoguno (m. 1425)
- 1471: Georgo la Barbulo, duko saksia kaj malamiko de Reformacio (m. 1539)
- 1586: Joseph Clauder, germana komponisto kaj teologo (m. 1653)
- 1698: Baal Ŝem Tov, juda rabeno, kreinto de pola ĥasidismo (m. 1760)
- 1730: Johann Georg Hamann, germana filozofo, teologo, pietisto, muzikisto (m. 1788)
- 1770: Georg Wilhelm Friedrich Hegel, germana filozofo, prilaborinto de propra jurfilozofio, kreinto de la moderna idealisma sistemo (m. 1831)
- 1776: Barthold Georg Niebuhr, dana-germana historiisto, financa spertulo, politikisto kaj diplomato (m. 1831)
- 1802: Alessandro Poerio, itala verkisto, poeto-soldato, liberecbatalanto (m. 1848)
- 1812: Bertalan Szemere, ĉefministro de Hungario, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1869)
- 1813: Giovanni Luppis, kroata maristo-oficiro, projektinta torpedojn (m. 1875)
- 1825: Václav Zelený, ĉeĥa literatura historiisto kaj ĵurnalisto (m. 1875)
- 1845: Ödön Lechner, hungara arkitekto (m. 1914)
- 1856: Ivan Franko, ukraina verkisto, poeto, slavistikisto, tradukisto, etnografo kaj politika aganto (m. 1916)
- 1858: Giuseppe Peano, itala matematikisto kaj logikisto, kreinto de la planlingvo Latino sen fleksio, prezidanto de Akademio por Interlingua (m. 1932)
- 1864: Imre Császár, hungara aktoro, akademia instruisto (m. 1933)
- 1867: Alexander Parvus, aktivulo de rusa kaj germana socialisma movado (m. 1924)
- 1867: Umberto Giordano, itala operkomponisto (m. 1948)
- 1871: Theodore Dreiser, usona verkisto (m. 1945)
- 1875: Ferdinand Exl, aŭstra aktoro kaj teatrestro (m. 1942)
- 1878: Pjotr Vrangel, rusa barono kaj generalo, unu el la gvidantoj de la Blanka movado (m. 1928)
- 1881: Jenő Záray, rumania hungara rakontisto, publicisto (m. 1948)
- 1881: Hermann Kraußer, germana sindikatano kaj politikisto (m. 1928)
- 1883: László Verebélÿ, hungara inĝeniero, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1959)
- 1884: Vincent Auriol, prezidento de Francio (m. 1966)
- 1890: Man Ray, usona artisto, fotisto kaj reĝisoro (m. 1976)
- 1894: Márton Hosszú, hungara pentristo kaj portretisto de papo (m. 1953)
- 1894: Kazimierz Wierzyński, pola poeto (m. 1969)
- 1895: Edmund Słuszkiewicz, pola leŭtenanto, antikvaĵisto, prozisto, poeto, tradukisto (m. 1980)
- 1906: Edmund Wojtyła, pola kuracisto, frato de la papo Johano Paŭlo la 2-a (m. 1932)
- 1908: Lyndon B. Johnson, prezidento de Usono (m. 1973)
- 1909: Lester Young, usona tenorsaksofonisto kaj klarnetisto (m. 1959)
- 1924: Jean Thierry, franca esperantisto, membro de la esperanta kabaredo Tri koboldoj, ĝenerala sekretario de la Akademio de Esperanto, redaktoro de "Franca Esperantisto", prezidanto de Franca Esperanto-Instituto, subtenanto de Kastelo Gresillon, aŭtoro de la lernolibro "L'espéranto sans peine", kunlaboranto de Esperanto en Perspektivo, regula kontribuanto al "La Gazeto" kaj aliaj Esperanto-periodaĵoj (m. 1995)
- 1924: Endre Göntz, rumania hungara geologo-geografo (m. 2022)
- 1927: János Zerkula, rumania hungara muzikestro de popolmuziko (m. 2008)
- 1928: Péter Boross, hungara juristo, ĉefministro de Hungario kaj konsilisto de Viktor Orbán
- 1930: Erzsébet Galgóczi, hungara verkistino kaj dramistino (m. 1989)
- 1931: Sri Chinmoy, bengala filozofo, verkisto, pentristo, muzikisto kaj guruo, instruisto de jogo kaj meditado, vegetarano (m. 2007)
- 1936: Lien Chan, tajvana politikisto, ĉefministro de Tajvano, prezidanto de Kuomintango
- 1937: Gabriella Vöő, hungara folkloristino kaj etnografino (m. 2006)
- 1941: Cesária Évora, kantistino el Kabo-Verdo (m. 2011)
- 1945: Marianne Sägebrecht, germana aktorino
- 1958: Tom Lanoye, flandra verkisto
- 1964: Krisztina Bocsák, hungara pentristino
- 1976: Audrey C. Delsanti, franca astronomino kaj astrobiologo
- 1983: Ĝamala, ukrainia kantistino, gajnintino de Eŭrovido-Kantokonkurso 2016
- 1986: Sebastian Kurz, aŭstra politikisto, federacia kanceliero
- 1990: Soluna Samay, dana kantistino, poliglotino
- 1992: Kim Petras, germana transsekseca kantist(in)o
- 387: Sankta Monika, patrino de Sankta Aŭgusteno de Hipono (n. ĉirkaŭ 332)
- 827: Eŭgeno la 2-a, papo, adepto de ikonoklasmo
- 1312: Arturo la 2-a, duko de Bretonio, filo de Johano la 2-a (n. 1261)
- 1521: Josquin Des Prez, flandra-nederlanda komponisto de renesanco el Franc-flandra skolo (n. ĉirkaŭ 1450)
- 1574: Bartolomeo Eŭstako, itala kuracisto, kunfondinto de moderna anatomio (n. 1503)
- 1576: Ticiano, venecia artisto de renesanco konata de oranĝkoloraj bildoj, disĉiplo de Giovanni Bellini kaj Giorgione (n. ĉirkaŭ 1485)
- 1590: Siksto la 5-a, papo, reformisto de Roma kurio kaj Kardinala Kolegio (n. 1521)
- 1611: Tomás Luis de Victoria, hispana komponisto de sakra polifonio (n. 1548)
- 1626: Justin Bertuch, germana pedagogo kaj lernejestro, kies praido estis Friedrich Justin Bertuch (n. 1564)
- 1635: Lope de Vega, hispana poeto kaj dramisto de la hispana ora epoko, aŭtoro de teatraĵo Peribáñez kaj la Komandoro de Okanjo (n. 1562)
- 1664: Francisco de Zurbarán, hispana pentristo de la hispana ora epoko (n. 1598)
- 1680: Joan Cererols, kataluna komponisto de baroko, benediktano (n. 1618)
- 1746: Johann Caspar Ferdinand Fischer, germana komponisto kaj muzikisto (n. 1656)
- 1758: Bárbara de Braganza, portugala princino, reĝino de Hispanio (n. 1711)
- 1828: Eise Eisinga, nederlanda amatora astronomo konstruinta planetarion (n. 1744)
- 1838: István Nyiry, hungara sciencisto, matematikisto, filozofo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1776)
- 1864: Lajos Kuthy, hungara verkisto, membro de la Societo Kisfaludy (n. 1813)
- 1894: Heinrich Keil, germana klasika filologo kaj pedagogo (n. 1822)
- 1906: Zoltán Thury, hungara ĵurnalisto kaj verkisto, redaktoro de "La Tago" (n. 1870)
- 1910: Władysław Dybowski, pola biologo (n. 1838)
- 1914: Eugen Böhm von Bawerk, aŭstra ekonomikisto kaj politikisto (n. 1851)
- 1924: Robert Müller, aŭstra verkisto kaj eldonisto, sinmortiginto (n. 1887)
- 1925: Efraim Skljanskij, soveta politikisto, membro de Amtorg Trading Corporation (n. 1892)
- 1935: Otto Schott, germana vitra kemiisto, teknikisto kaj entreprenisto (n. 1851)
- 1937: Lionel Walter Rothschild, brita financisto, zoologo, adepto de cionismo, aŭtoro de la Balfour-deklaro (n. 1868)
- 1948: Rodion Markovits, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1884)
- 1950: Cesare Pavese, itala verkisto kaj tradukisto (n. 1908)
- 1958: Ernest Orlando Lawrence, usona Nobelpremiita fizikisto, inventinto de ciklotrono (n. 1901)
- 1963: W.E.B. DuBois, usona civilrajta pioniro (n. 1868)
- 1964: Gracie Allen, usona aktoro kaj komediisto (n. 1895)
- 1965: Le Corbusier, franca arkitekto kaj artisto, pioniro de modernismo (n. 1887)
- 1967: Brian Epstein, manaĝero de the Beatles (n. 1934)
- 1969: J. B. de Mello e Souza, brazila profesoro de portugala lingvo, pioniro de Esperanto, sekretario de Brazila Esperanto-Ligo, redaktoro de "Brazila Esperantisto", prezidanto de Brazila Klubo Esperanto, partopreninto de UK 1910 kaj UK 1952, fakdelegito pri skoltismo, tradukanto de brazilaj poeziaĵoj en Esperanto (n. 1888)
- 1969: Erika Mann, germana verkistino, ĵurnalistino kaj aktorino (n. 1905)
- 1973: Margit Zánszky, rumania hungara redaktorino (n. 1905)
- 1974: Otto Strasser, germana politikisto kaj publicisto (n. 1897)
- 1975: Haile Selassie, lasta imperiestro de Etiopio, adorata de rastafarianoj, murdita (n. 1892)
- 1976: Wanda Szmielew, pola matematika logikistino, profesorino de Varsovia Universitato (n. 1918)
- 1982: Anandamaji Ma, barata adeptino de Bhakti Jogo el varno de bramanoj, guruo de Gopinath Kaviraj (m. 1896)
- 1986: Joyce Mansour, egipta-franca poetino, reprezentantino de superrealismo (n. 1928)
- 1990: Stevie Ray Vaughan, usona elektragitaristo kaj kantisto kontribuinta al revivigo de bluso (n. 1954)
- 1999: Hélder Câmara, brazila ĉefepiskopo de Olinda kaj Recife, teologo pri liberigo (n. 1901)
- 2010: József Utassy, hungara poeto, tradukisto, edukisto (n. 1941)
La 27-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):