From Wikipedia, the free encyclopedia
Barthold Georg Niebuhr (* 27-a de aŭgusto 1776 en Kopenhago; † 2-a de januaro 1831 en Bonn) estis grava germana historiisto, pri la antikvo.
Barthold Georg Niebuhr | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Barthold Georg Niebuhr | |||||
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1776 en Kopenhago | ||||
Morto | 2-an de januaro 1831 (54-jaraĝa) en Bonno | ||||
Tombo | Alter Friedhof Bonn 50.73618 °N, 7.09233 °O (mapo) vd | ||||
Lingvoj | germana • dana vd | ||||
Ŝtataneco | Danio-Norvegio Reĝlando Prusio Danio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kilo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Carsten Niebuhr (en) vd | ||||
Gefratoj | Christiane Niebuhr (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto ekonomikisto klasikisto universitata instruisto politikisto diplomato verkisto vd | ||||
Aktiva en | Bonno vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Niebuhr estis talenta filo de la fama vojaĝinto al oriento, Carsten Niebuhr, kaj studis en Kiel. Sen diplomo li komencis labori en dana ŝtata servo. La oferton fariĝi profesoro en Kiel - malgraŭ juneco kaj manko de diplomo - li rifuzis. En 1806 li eniris la prusan ŝtatservon, ekde 1810 li prelegis pri historio en la nove fondita Humboldt-universitato en Berlino. En 1816-1823 li reprezentis Prusion ĉe la Sankta Seĝo en Romo kaj ekde 1825 li estis profesoro en Bonn.
Niebuhr estis tre lingvotalenta. Memstude li lernis plurajn orientlandajn lingvojn, kaj li kunfondis la filologian-kritikan historiosciencon. Malgraŭ eraroj en detaloj (pristudante Livion) li grave evoluigis la modernan sciencon pri la klasika antikvo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.