ukraina kantistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝamala (ukraine Джамала, armene Սուսաննա Ջամալադինովա, krime-tatare Camala, vere: Susana Alimivna Ĝamalidinova/Суса́на Алі́мівна Джамаладі́нова; naskiĝinta la 27-an de aŭgusto 1983 en Oŝ) estas ukraina kantistino de Krime-tatara kaj armena devenoj. Ŝi gajnis en majo 2016 la Eŭrovido-Kantokonkurson en Stokholmo ([1]).
Ĝamala | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Сусана Алімівна Джамаладінова |
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1983 (41-jaraĝa) en Oŝ |
Lingvoj | ukraina • krime-tatara • angla • rusa • kirgiza • turka |
Ŝtataneco | Ukrainio |
Alma mater | Petro Tchaikovsky National Music Academy of Ukraine (en) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto kantoverkisto |
Verkoj | 1944 |
TTT | |
Retejo | http://jamalamusic.com/ http://jamalamusic.com http://jamalamusic.com |
Ŝi pasigis la junulajn jarojn kaj en Oŝ kaj en Aluŝto (Krimeo). En 1944 ŝiaj krimetataraj prapatroj estis forpelitaj de la diktatoro Stalino disde Krimeo en Centran Azion. Post la malapero de Sovetio en 1991 ŝiaj gepatroj finfine rajtis reveni en Krimeon (Ukrainio).[2] Ŝia patro estas islama tataro, ŝia patrino armena kristanino.[3]
Ĝamala estas lirika sopranulino kaj aktivas en la ĝenroj muzikaj ĵazo, soulo, ritmenbluso kaj monda muziko kun multaj klasikaj respektive gospelaj elementoj.
Gravegis kariere ŝia apero ĉe la festivalo New Wave Festival en Jūrmala en 2009, kie ŝi gajnis specialan premion pri eksterordinara voĉa kapablaro kaj ŝanĝo interĝenra.
En 2011 ŝi unuafoje kandidatis ĉe la antaŭkonkurso eŭrovida en Düsseldorf kaj gajnis la trian rangon post Zlata Ogneviĉ kaj Mika Newton. Ekzistas kelkaj malklaraĵoj voĉdonadaj.[4]
En 2016 ŝi denove partoprenis kaj gajnis per la muzikaĵo titolita 1944, aludante la forpelon de la krimeaj tataroj, kio vekis polemikon pri politikigo de la Festivalo, ĉar iel la situacio de 1944 havas ian paralelismon kun nuntempa situacio de la tataroj en Ruslanda Krimeo.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jamala en la germana Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.