urbo de Brazilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Fortalezo (portugale Fortaleza "fortikaĵo"), ĉe la Atlantiko, estas la ĉefurbo de Cearao, nordorienta subŝtato de Brazilo[2][3]. Je du gradoj sude de la ekvatoro, je altitudo ĉirkaŭ 21m, ĝi estas municipa centro de 312,35 km² de areo kaj 2 703 391 da loĝantoj (urba denseco: po 8 655 je km²). En ĝia aglomeraĵo vivas ĉirkaŭ 4 milionoj da loĝantoj je 2021. Fortalezo allogas ĉiujare milionojn da turistoj el tuta Brazilo kaj de cetera mondo. Ĝi situas ĉe koordinatoj 3° 46′ 53″ S 38° 35′ 20″ U (mapo).
Fortalezo | |||||
---|---|---|---|---|---|
provinca ĉefurbo | |||||
municipo de Brazilo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Brazilo | ||||
Ŝtato | Cearao | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 60000-000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Loka registaro | Prefeitura Municipal de Fortaleza | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 703 391[1] (2021) | ||||
Loĝdenso | 8 655 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 3° 47′ S, 38° 35′ U (mapo)-3.7813888888889-38.588888888889 | ||||
Alto | 21 m [+] | ||||
Areo | 312,35 km² | ||||
Horzono | UTC-3 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Fortaleza [+] | |||||
Ĝi estas grava haveno, kiu eksportas kotonon, kafon, felojn kaj aliajn produktojn de la landinterno.
La historio de Fortalezo, ĉefurbo de la ŝtato (brazila federaciero) Cearao, estas ligita al la konstruo de simbola monumento pri rezisto kaj forto, la Fortikaĵo Schoonenborch. Starigita de nederlandano Mathias Beck en 1649, la fortikaĵo estis signo de la disputo inter portugaloj kaj nederlandanoj pri la cearaa teritorio[4]. Post la venko de la portugaloj, komanditaj de Álvaro de Azevedo Barreto, ĝi ricevis la nomon Fortaleza de Nossa Senhora da Assunção (Fortikaĵo de Nia Sinjorino de la Ĉieliro)[5], el kio fontas la urbonomo. Sub regado de la Portugala Krono, la malnova domaro plimultiĝinta ĉirkaŭ la konstruaĵo evoluis al vilaĝo en 1726 kaj pli poste al la urbo, kiu fariĝis en 1799 ĉefurbo de la ŝtato Cearao[6], ero de la brazila federacio.
La nuntempa Fortalezo, kun pli ol 2,7 milionoj da loĝantoj, konservas el pasinteco, krom la kulturoj kaj arkitekturaj monumentoj, la diversecon de naturaj allogaĵoj kaj specialan klimaton, kiu faras ĝin unu el la plej popularaj brazilaj vojaĝceloj por enlanda kaj internacia turismo.
En 2002, Fortalezo gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto kaj la 70-a IJK 2014 ankaŭ okazis en Fortalezo.
Laŭ la regiona divido valida ekde 2017, establita de la Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko (IBGE)[7] , la komunumo apartenas al la Meza kaj Tuja Geografiaj Regionoj de Fortalezo[1]. Ĝis tiam, kun la valideco de la dividoj en mikroregionoj kaj mezregionoj, ĝi estis parto de la mikroregiono de Fortalezo, kiu siavice estis inkludita en la Metropola mezregiono de Fortalezo[8]. La municipo estas limigita al Atlantiko norde; Maracanaú, Itaitinga kaj Pacatuba en la sudo; Caucaia en la okcidento kaj Eusébio kaj Aquiraz en la oriento. Kun 312,350 km², Fortalezo estas unu el la plej malgrandaj ĉefurboj en la lando laŭ teritoria areo. Ĝi estas ankaŭ la brazila subŝtata ĉefurbo plej proksima al la eŭropa kontinento, je distanco de 5 608 km de Lisbono[9]. La natura medio en Fortalezo havas trajtojn similajn al tiuj de aliaj marbordaj urboj en Brazilo. La klimato estas varma, kun averaĝa ĉiujara temperaturo je 26 °C. La superrega vegetaĵaro estas mangrovo kaj restingao. Ĝia reliefo estas de marborda ebenaĵo kaj antaŭmarbordaj altebenaĵoj. La teritorio havas mezan altecon de dek ses metroj[10]. La Ekologia Parko de Cocó elstaras pro esti la plej granda verda areo en la grandurbo kaj unu el la plej grandaj urbaj parkoj en Latinameriko. Antaŭ la kontinenta drivo, la areo kie Fortalezo aperis estis najbara al la grandurbo de Lagoso sur la Gvinea Golfo en Niĝerio. La nuna marbordo de la du urboj aperis antaŭ 150 milionoj da jaroj, en la supera Ĵurasio[11].
En la lasta semajno de julio, Fortalezo vivas la gajecon de Fortal’, unu el la plej viglaj ekstersezonaj karnavaloj en Brazilo. En la Avenuo Beira-mar, miloj da homoj amuziĝas je la sono de trios elétricos [trius eletrikus] (muzik-kamionoj) kun tutlanda famo, vestitaj per la abadás (teamaj kostumoj) de la diversaj dancgrupoj kiuj vigligas la feston. Alia ebleco estas spekti la paradon en loĝioj ĉe la avenuo, starigitaj por la evento, aŭ sur la trotuaro laŭ la bordo.
La maraĵoj (fiŝoj, moluskoj, krustuloj), preparitaj tuj post la kaptado per modera uzo de kokosa lakto kaj regionaj spicoj, estas referencoj de la sana kuirarto de la cearaa marbordo.
"Baião-de-dois" [bajãu di dojŝ] (rizo kaj fazeolo kune kuiritaj en butero kaj kazeigaĵa fromaĝo) serviĝas kun sekigita viando kaj viandfarunaĵo; ĝi estas tipa plado tre ŝatata en la internlanda regiono.
Regionaj fruktoj kiel anakardio, spondio, muricio, anono, kokoso, sapotfrukto kaj mango estas la bazo por bongustegaj sukoj, dolĉaĵoj, marmeladoj, likvoroj kaj glaciaĵoj. Anakardinukso, anakardi-vino, krudsukeraĵo, sukerkana suko kaj brando same estas tipaj elementoj de la regiona gastronomio.
Gustoj de aliaj regionoj riĉigas la gastronomiajn eblecojn en la urbo. En Fortalezo eblas, ekzemple, manĝi bonan ĉuraskon (rostitan viandon) en unu el la multaj specialigitaj restoracioj. Internacinivelaj restoracioj kaj tiuj tipaj por diverslandaj kuirartoj - itala, franca, araba, japana kaj ĉina, inter aliaj - same formas la diversecon de la fortaleza tablo.
Plejparte la restoracioj troviĝas ĉe Avenuo Beira-mar [bejramar’] (marborda), ĉe Plaĝo de Iracema kaj en la gastronomiaj centroj de Varjota kaj Monto Santa Terezinha [santa terezinja].
Aĉetejoj grandaj kaj malgrandaj ofertas diversecon en butikumado dum ferioj. Ekzistas, cetere, gravaj butikaj koridoroj kiel Avenuo Monsenhor Tabosa [monsenjor’ taboza], kun vendejoj de la ĉefaj cearaaj vestofabrikoj, krom la propra urbocentro, kvartalo kie komerco estas multnombra kaj varia.
Hamakoj, puntoteksaĵoj, brodaĵoj kaj kroĉtrikaĵoj: la manartaĵoj el kotonaj fibroj, heredaĵo de la portugala koloniigo, estas inter la plej signifaj manifestiĝoj de la ŝatata cearaa manarto. Pajlaj korboj, mansakoj kaj ĉapeloj, produktoj el argilo, ledo, liano kaj ligno same estas rimarkindaj. En pluraj lokoj de la urbo vendejoj kaj stratfoiroj ofertas tiujn produktojn.
Centro Dragão do Mar [dragaun du mar] ("Mardrako") pri Arto kaj Kulturo, la plej moderna kaj bonekipita kultura centro en Brazilo estas invito al ĉiaj kulturaj spertoj. Planetario, artmetiejoj, kursoj, muzeoj, biblioteko, kinejoj, amfiteatro, ludejo, galerioj, terasoj kaj kortoj estas alireblaj al ĉiuj, en ensemblo ĉirkaŭata de historiaj konstruaĵoj. La kvartalo de artistoj inkluzivas restoraciojn kaj noktoklubojn en domaro laŭ novklasika arkitekturo el la frua XX-a jarcento, kiuj ofertas kulturon kaj amuzon en la plej ĉarma parto de kvartalo Iracema. Strato Dragão do Mar, 81.
De la rafinita hotelo al la plej akceptema gastejo, Fortalezo disponigas pli ol 222 alternativojn por gastigado. Plejparte la hoteloj troviĝas en la regiono de Avenuo Beira-mar, la luapartamentoj en Meireles, kaj la gastejoj ĉe Plaĝo de Iracema. Estas ankaŭ unu junulargastejo kaj unu tendumejo.
La taksioj estas perradie kunordigataj de entreprenoj kaj kooperativoj. Aldone al la ordinaraj buslinioj de la metropola regiono, estas speciala buslinio, Top Bus, kun komforto kaj libera haltigo en kiu ajn loko survoje. Tri itineroj: Aldeota / Urbocentro / Aldeota (laŭ du malsamaj vojoj), kaj Iguatemi’ / Urbocentro / Iguatemi’. Cetere ekzistas turismaj aŭtobusoj, kiuj ofertas promenejojn laŭ la bordo kaj al proksimaj plaĝoj. Turismaj entreprenoj ofertas ekskursojn tra la marbordo, al la montaro kaj internlando, en aŭtobusoj kaj malpli grandaj veturiloj.
La Metroo de Fortalezo servas la urbon Fortalezo.
Kelkaj entreprenoj okazigas boat- kaj skun-promenadojn en la norda marbordo de Fortalezo, kun itineroj, kiuj ebligas panoraman vidaĵon de la urboj kaj de diversaj formoj de loĝigo sur la bordo.
La cearaa marbordo ofertas plurajn lokojn taŭgajn por la praktikado de subakviĝo. La Ŝtono de Risca do Meio [riska du mejo], 10 mejlojn for de Mucuripe, estas malavara pri aroj da malgrandaj fiŝoj kaj rajoj, je 28-metra profundeco. Dudek mejlojn for de la Plaĝo de Pecém [pesem’], 30 metrojn sub la marnivelo, troviĝas la restaĵoj de la ŝipo de Pecém, torpedita dum la Dua mondmilito, unu el la plej belaj lokoj por subakviĝo en Ceará. La Kanalo de Arabajanas, 15 mejlojn for de la ĉefurbo, kaj la restaĵoj de alia ŝipo, Macau, proksime de la bordo de Terpinto Maceió [masejo’], estas rekomendindaj. Specialaj kursejoj ofertas subakviĝon kun la kompanio de profesiuloj, oftaj programoj kaj luadon de ekipaĵoj.
La plaĝoj apud Avenuo Beira-mar estas la plej ŝatataj de velsurfantoj, kiuj disponas pri helpstrukturo en la golfeto de Mucuripe kaj en la Plaĝo de Diários [diajus], kie troviĝas la specialaj kursejoj. Inter la eblaj servoj estas la instruado kaj luado de ekipaĵoj, krom de profesiaj gvidistoj por velsurfado en la plaĝoj de Ceará.
La 87-a UK 2002 okazis en Fortalezo kaj la 70-a IJK 2014 same okazis en la urbo.
Oni forŝtelis en 2005 150 milionojn da brazilaj realoj (ĉiu 50-banknoto) en pezo de 3,5 tunoj. La rabistoj luis domon en la najbaraĵo kaj fosis 200-metran tunelon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.