artefarita malsatego en Ukrainio (1932–1933) From Wikipedia, the free encyclopedia
La Holodomoro (ukraine Голодомор в Україні 1932—1933) estis amasa mortigado en Ukrainio per malsatego en 1932 kaj 1933.
Etimologie la termino "holodomor" devenas de la ukraina esprimo "moryty holodom", kiu signifas mortigi per malsato.
Pro ideologiaj motivoj sovetiaj aŭtoritatuloj planis kaj realigis unu el la plej grandskalaj genocidoj de civiluloj. En la limoj de la soveta Ukrainio kaj ankaŭ en aliaj lokoj de densa loĝado de ukrainoj, konscie kaj cele, laŭ ordono de la moskva registaro la lokaj gvidorganoj forprenadis ĉiujn nutraĵ-produktojn, plejparte grenon. Kiel rezulto de la artefarita malsatego estis ekstermitaj inter 7 kaj 10 milionoj da ukrainoj. La amasa mortado estis kaŭzita ne far naturaj katastrofoj, militoj aŭ epidemioj, sed per planita genocido far komunistoj-stalinanoj. En 1932 la gren-rikolto estis averaĝa, sed vilaĝanoj en Ukrainio - tiama grenejo de Eŭropo - kontraŭstaris la politikon de Stalin pri kolektivigado. La reprezalioj estis direktitaj kontraŭ ukrainoj kiel etno kaj kontraŭ kamparanoj kiel klaso. Soveta mortigado per malsato okazis ankaŭ en Meza kaj Malsupra Volgio, kie ties loĝantaro apogis la armeon de Anton Denikin kaj en norda Kazaĥio, kie simile mortis unu miliono da kazaĥoj.
La teruraĵojn priskribis Vasil Barka en sia romano "La flava princo" (unu ĉapitro estis esperantita por Ukraina antologio far Viktor Pajuk).
La Holodomoro estis agnoskita far 26 ŝtatoj kiel genocido kontraŭ la ukraina popolo. En Ukrainio la kvaran sabaton de novembro oni memorigas la viktimojn de la Holodomoro. La 28-an de novembro 2006, la ukrainia parlamento Verĥovna Rada jure agnoskis la Holodomoron de 1932-33 kiel "genocidon de l'ukraina popolo". Ankaŭ la leĝo diras, ke malagnosko de la Holodomoro estas kontraŭleĝa. La 6-an de decembro la pola parlamento - la Sejmo - dekretis: "Sejmo de la Respubliko de Pollando, kuniĝante je doloro kun parencoj de holodomoraj viktimoj, malpravigas la totalisman reĝimon, respondecan pro la genocido". Monumento al la viktimoj de ĉi kruela genocido troviĝas ankaŭ en Varsovio.
Kiel genocidon en Ukrainio agnoskis ĝin registaroj aŭ parlamentoj de 27 ŝtatoj en tio:
Ekzistas ankaŭ aliaj vidpunktoj pri Holodomoro:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.