ukraina esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Viktor Pajuk (ukraine Віктор Паюк, angle Viktor Payuk; naskiĝis la 22-an de septembro 1959) estas diplomita Esperantisto (diplomo de EAB, 2000), certigita tradukisto (angla-ukraina) de Amerika Tradukista Asocio (ATA), instruisto.
Viktor Pajuk | |
---|---|
Viktor Pajuk | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de septembro 1959 (65-jaraĝa) en Sovetunio → Ukrainio |
Lingvoj | Esperanto • ukraina |
Nacieco | ukraino |
Ŝtataneco | Sovetunio Ukrainio Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1979–) |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | plejparte inter Esperanta kaj ukraina beletraĵoj |
Esperantistiĝis en | 1979, Odeso |
Esperantistiĝis en 1979 en Odeso estinte studento de Odesa Nacia Akademio de Telekomunikado, de 1982 - membro de E-klubo "Amikeco" (nun - "Spinosfloro") (Ternopilo), kunfondinto de la Ukrainia Esperanto-Asocio (Poltavo, 1989), ĝia prezidanto (1993-1997), direktoro de revuo Ukraina Stelo (1991), Ĉefa Delegito de Universala Esperanto-Asocio (2001-2011), kompilanto de la du-voluma Esperanta antologio en ukraina lingvo, Ukraina antologio (la lasta - kune kun Volodimir Pacjurko). Honora membro de UkrEA (2019). Liaj literaturaj ukrainaĵoj de Esperanta originala literaturo aperis en multaj literaturaj periodaĵoj, inter ili - Vsesvit. Multjara kunlaboranto de Monato. Vikipediisto.
Unu el ĉefaj traduk-kontrolistoj (ekde februaro 2013) de la ukraina eldono de "National Geographic - Ukrainio" - revuo de la Nacia Geografia Societo (Usono).
Prezidanto de la Esperanto-Societo de Ĉikago (2006-2011), redaktoro de novaĵbulteno "Saluton!" (de decembro 2004, pli ol 180 seninterrompaj ĉiumonataj numeroj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.