Remove ads
germana verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Arnold ZWEIG [anolt cvajk] (naskiĝis la 10-an de novembro, 1887, mortis la 26-an de novembro, 1968) estis germana verkisto.
Arnold Zweig | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Arnold Zweig | |||||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1887 en Głogów | ||||
Morto | 26-an de novembro 1968 (81-jaraĝa) en Orienta Berlino | ||||
Tombo | Doroteurba tombejo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Demokratia Respubliko vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Beatrice Zweig (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto dramaturgo romanisto verkisto pacaktivisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Der Streit um den Sergeanten Grischa vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Arnold Zweig naskiĝis en Glogau (nuntempe Głogów en Pollando), kiel filo de juda selisto. Ekde 1907 li studis en diversaj universitatoj germanistikon, filozofion, historion, psikologion kaj arthistorion. En 1913 li ekloĝis en Berlino. Dum la Unua mondmilito li servis kiel soldato kaj post la milito li plene dediĉis sin al la verkado.
En la jaro 1933 li elmigris al Palestino, sed en 1948 li revenis al Germanio kaj ekloĝis en Orienta Berlino, kie li en 1968 mortis.
La verkaro de Arnold Zweig komence respegulis la psikoanalizon de Sigmund Freud, kiun li atente studis. La spertoj de la milito, kiuj faris el li pacifiston, same kiel la judismo forte influis liajn verkojn.
Li ne estis parenca al la germanlingva verkisto Stefan Zweig
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.