From Wikipedia, the free encyclopedia
Edward Kajdański (naskiĝis la 26-an de novembro 1925 en Harbino, Ĉinio, mortis la 10-a de septembro 2020[1]) – pola verkisto, ĵurnalisto kaj diplomato, aŭtoro de pli ol 30 libroj pri Ĉinio.
Edward Kajdański | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de novembro 1925 en Harbino | ||||
Morto | 10-an de septembro 2020 (94-jaraĝa) | ||||
Tombo | Cmentarz Oliwski (en) vd | ||||
Lingvoj | pola • ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Harbin University of Science and Technology (en) (–1951) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Władysław Kański • Aleksander Franchetti vd | ||||
Okupo | ĵurnalisto ĉinologo verkisto diplomato vd | ||||
Laborkampo | Literatura vulgarigo de scienco, opinia ĵurnalismo, diplomatio kaj book illustration (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Edward Kajdański naskiĝis en familio de inĝeniero laboranta en sukerorafinejo en Harbino. Decembre 1942 finis Gimnazion je la nomo al Henryk Sienkiewicz en Harbino, troviĝanta tiutempe en ŝtato Manĝukuo. En 1944 komencis studi farmacion en Nordmanĝuria Universitato, kiun forlasis en 1945, jam post okupo de Harbino fare de Ruĝa Armeo. En Teknika Universitato komencis studojn pri fervojo, finante ilin en 1951. Tuj post studfino forveturis al Pollando kadre de repatriigo de la pola loĝantaro. Danke al flua kono de la ĉina lingvo, de 1957 laboris en Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kaj en 1963 ricevis postenon en oficejo de komerca konsilanto en Pekino, kie diverspostene laboris ĝis 1975. En la jaroj 1979-1982 denove estis en Ĉinio, ĉi-foje kiel konsulo en Kantono. Aktuale estas vicprezidanto de Scienca Konsilio de la Stud-Centro pri Orienta Azio de Universitato en Gdańsk.
La tuta literatura heredaĵo de Kajdański estas ligita teme kun Ĉinio kaj poloj agantaj en Ĉinio. Verkistan agadon komencis en 1957, kiam liajn du rakontojn akceptis Pola Radio. De 1957 ligis kunlaboron kun pluraj polaj revuoj, interalie "Poznaj Świat" (Ekkonu la Mondon), "Wiedza i Życie" (Scio kaj Vivo) kaj "Kontynenty" (Kontinentoj). De 1971 eldonas popularciencajn kaj sciencajn librojn, dediĉitaj al Ĉinio. Parton da ili sub pseŭdonomo Władysław Kański. Krom verkado Kajdański pentras bildojn inspiritajn de la ĉina pentroarto. Li ankaŭ ilustris kelke da propraj libroj kaj havis kelke da propraj ekspozicioj. Post pensiiĝo loĝas en Triurbo.
En 2006 sub pseŭdonomo Aleksander Franchetti eldonis romanon "Tibeta princino", kun aŭtobiografiaj pensfadenoj, interalie pri infaneco kaj juneco en Manĉurio kaj restado en diplomatejo en Kantono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.