Remove ads
celita fino de gestado From Wikipedia, the free encyclopedia
Aborto estas la frua eltiro de embrio aŭ de feto, kiu ne povas normale vivi ekster la ventro de sia patrino aŭ kiun la patrino ne deziras. Spontana aborto povas okazi pro malsano de la patrino aŭ de la infano nenaskita, aŭ pro akcidento. Artefarita abortigo estas medicina interveno celante eligon kaj morton de feto. La demando, ĉu aŭ ĝis kiu aĝo estonta patrino povas decidi pri ebla aborto, estas verve diskutata.
Aborto kiu okazas sen interveno estas konata kiel "spontana aborto" okazas en proksimume 30% ĝis 40% el ĉiuj gravedoj.[1][2] Kiam oni faras intencajn demarŝojn por finigi staton de gravedecon, oni nomas ĝin "artefarita abortigo", aŭ malplej ofte "intencita aborto", dum nemodifita simpla vorto aborto ĝenerale referencas al intencita aborto.[3][4] Oftaj kaj komunaj tialoj kiujn virinoj prezentas por havi aborton estas nasko-timo kaj limigo de familigrando.[5][6][7] Aliaj tialoj registritaj estas la sanzorgo al la patrino, malkapablo elteni fil(in)on, hejma perforto, manko de subteno, sento de troa juneco, deziro finkompletigi edukadon aŭ antaŭeniron de kariero, kaj ne esti kapabla aŭ deziranta kreskigi filon koncipita kiel rezulto de seksatenco aŭ incesto.[5][7][8]
Se farite laŭleĝe en evoluintaj socioj, intencita aborto estas unu el la plej sekuraj proceduroj en medicino.[9][10] Nesekura aborto - nome tiuj faritaj de personoj al kiuj mankas la necesaj profesiaj scioj kaj kapabloj, aŭ en netaŭgaj instalaĵoj en kiuj mankas resursoj . estas respondecaj de inter 5 kaj 13% de patrinaj mortoj, speciale en la evoluiĝantaj landoj.[11] Tamen, abortigaj medikamentoj kiuj estas mem-administritaj estas tre efektivaj kaj sekuraj laŭlonge de la unua trimestro.[12][13][14] Informoj el publika sansistemo montras, ke farado de sekura abortado laŭleĝa kaj alirebla malpliigas la indicojn de patrinaj mortoj.[15][16]
Modernaj metodoj uzas medikamentojn aŭ kirurgion por abortoj.[17] La drogo mifepristono kombinata kun prostaglandino ŝajne estas tiom sekura kaj efektiva kiel kirurgio dum la unua kaj dua trimestroj de gravedo.[17][18] La plej ofta kirurgia tekniko inkludas dilatdon de la uterkolo kaj uzado de suĉaspirilo.[19] Naskokontrolaj rimedoj, kiel la pilolo aŭ enuteraj pesarioj, povas esti uzataj tuj post aborto.[18] Se farite laŭleĝe kaj sekure al virino kiu deziras ĝin, intencitaj abortoj ne pliigas la riskon de longdaŭrajn mensajn aŭ fizikajn problemojn.[20] Kontraste, nesekuraj abortoj faritaj de neprofesiaj individuoj, per netaŭga ekipaĵaro, aŭ en nesansistemaj instalaĵoj okazigas inter 22 000 kaj 44 000 mortojn kaj 6.9 milionojn da enhospitaligoj ĉiujare.[21] La Monda Organizaĵo pri Sano asertas, ke "aliro al laŭleĝa, sekura kaj kompleta abortozorgado, inkludante post-abortan zorgadon, estas esenca por la atingo de la plej altaj eblaj niveloj de seksa kaj reprodukta sanstato".[22] Historie, abortojn oni klopodis uzante kuracherbojn, akrajn ilojn, perfortajn masaĝojn, aŭ aliajn tradiciajn metodojn.[23]
Ĉirkaŭ 73 milionojn da abortoj oni faras ĉiujare en la mondo,[24] kaj el ili ĉirkaŭ 45% oni faras nesekure.[25] Abortindicoj ŝanĝiĝis malmulte inter 2003 kaj 2008,[26] antaŭ ili malpliiĝis dum almenaŭ du jardekoj kiam pliiĝis ankaŭ la aliro al la familiplanado kaj al naskokontrolado.[27] Je 2018, 37% el la virinoj de la tuta mondo havis aliron al laŭleĝaj abortoj sen limoj pri la tialo.[28] Landoj kiuj permesas abortojn havas diferencajn limojn pri kiom malfrue en gravedeco oni rajtas aborti.[29] Abortindicoj estas similaj inter landoj kiuj limigas aborton kaj landoj kiuj malferme permesas ĝin, kvankam tio okazas parte ĉar landoj kiuj limigas aborton tendencas havi pli altajn indicojn de nedezirita gravedeco.[30]
Tutmonde, estis ampleksa tendenco al pli granda laŭleĝa aliro al aborto ekde 1973,[31] sed restas debato pri rilato al moralaj, religiaj, etikaj, kaj juraj aferoj.[32][33] Tiuj kiuj kontraŭas aborton ofte argumentas, ke embrio aŭ feto estas persono kun rajto je vivo, kaj tiel ili egaligas aborton kun murdo.[34][35] Tiuj kiuj subtenas la laŭleĝecon de la abortorajto argumentas, ke temas pri la reproduktaj rajtoj de virinoj.[36] Aliaj favoras laŭleĝan kaj alireblan aborton kiel publika sansistema rajto.[37] Aborta juro kaj konsideroj pri la proceduroj estas diferencaj tra la tuta mondo. En kelkaj landoj aborto estas jurpermesita kaj virinoj havas la rajton elekti pri aborto.[38] En kelkaj areoj, aborto estas jurpermesita nur en specifaj kazoj kiel perforto, incesto, denaskaj difektoj, malriĉeco kaj risko por la sano de la virino.[39]
Natura aborto estas la malintenca morto de la feto antaŭ de la 20-a semajno de gravedeco. Ĝi povas esti retenita, kiam oni eliminas nenion, malkompleta, kiam oni eliminas ion sed ne ĉion, aŭ kompleta, kiam oni eliminas ĉiom la produktaĵojn de la gravedeco.
La kaŭzo plej tipa estas la morto de la feto pro malnormala disvolvo. Tiu ĉi malnormala disvolvo plej ofte venas el genaj faktoroj. Ankaŭ la aborto eblas pro organismaj problemoj aŭ malsanoj de la patrino.
La meznombro de naturaj abortoj estas tre alta, kvankam ĝi okazas dum la unuaj semajnoj de gravedeco kaj la patrino ne rimarkas la okazon.
Induktita aborto estas la intenca mortigo de la feto kaj ĝi povas havi malsamajn celojn (medicinajn aŭ sociajn). Abortigo povas esti kun aŭ sen medicina helpo. Oni kalkulas, ke ĉiu-jare 46 milionoj da virinoj tuttere abortigas por fini maldeziratan gravedecon. El tiuj abortigoj almenaŭ 20 milionojn oni konsideras danĝeraj por la patrino.
La elsuĉado povas esti farita inter la 6-a kaj 14-a semajnoj de gravedo, kutime antaŭ la 10-a. La metodo estas facila kaj bezonas nur kelkajn minutojn al sperta kuracisto. En multaj landoj oni uzas nur lokan anestezon, en Aŭstrio plej ofte kompletan. Tiu metodo estas la plej uzata en Germanio (ĉirkaŭ 80 %).
Post plilarĝigo de la uterkolo la utero estas skrapita per kuleroforma ilo kaj eltirita la embrio kaj la mukozo de la utero. Tiu metodo estas anstataŭita nuntempe de la elsuĉado kaj uzatas nur tre malofte.
La kutima metodo estas dono de kombino la substanco mifepristono kaj prostagladino. La tiel nomita aborta pilolo blokas la efikon de la hormono progesterono kaj kaŭzas la malfermiĝon de la utera cerviko. Proksimume du tagojn post la konsumo de la aborta pilolo la virino glutas la prostagladinon, kiu kontraktigas la uteron kaj eligas la uteran mukozon kune kun la embrio. La procedo tre similas pli fortan menstruon. La medikamentoj kutime estas donataj ekster la hospitalo. Post du semajnoj estas necesa posta ekzamenado. En proksimume 5% de la kazoj la traktado ne sukcesas kaj restas tiom da materialo en la utero, ke necesas tamen kirurga operacio.[40]
Se abortoj okazas laŭ leĝa permeso en bona kliniko la medicina risko de tia operacio estas tre malgranda. En Usono ekzemple je 100000 abortoj sub ordinaraj kondiĉoj okazis nur 0,6 patrinmortoj, do 14-oble malpli ol dum naskoj (8,8 patrinmortoj je 100000 naskoj).[41] Riskoj tamen en landoj, kie aborto okazas sub mizeraj kondiĉoj aŭ en kazo de krimaj abortoj fare de dubindaj organizaĵoj. Laŭ la monda sanorganizaĵo morteco pro aborto en landoj, kie aborto estas malpermesita, estas tre alta. Krom la medicinaj riskoj ekzistas gravaj psikaj sekvoj por la virinoj, precipe kiam aborto okazis sub premo de socio aŭ familio. Ankaŭ aborto en certaj kazoj povas kaŭzi sterilecon. La decido pri aborto por la koncernitaj virinoj ofte signifas gravan konsciencan konflikton kaj povas kaŭzi gravajn sentojn de kulpo. La psikaj sekvoj fakte ne devenas de la operacio mem, sed ĉefe de la kondamno fare de la socio.
En preskaŭ ĉiuj kulturoj aborto estas granda diskuttemo, plej ofte pri jenaj temoj:
En antikva Persio aborto estis pli grava krimo ol adulto. Virinoj, kiuj abortis infanojn, mortigis ontajn soldatojn de la reĝo. Pro la sama kialo estis malpermesita sinmasturbado al viroj, ĉar spermo perdiĝis sen naskigi infanojn.
Dum la mezepoko la katolika eklezio punis abortigon de viva embrio kiel mortigon per mortopuno kaj ekskomuniko. Abortigo de neviva embrio (antaŭ ol senteblis la moviĝoj de la embrio) estis peko, sed ne mortigo.
En 1869 papo Pio la 9-a malpermesis ĉian abortigon kaj deklaris, ke la infano ricevis sian animon ekde la koncipo. En la katolika moralo abortigo signifas mortigon. Tio estas klarigitaj pro naturaj rajtoj, kaj tial valoras ne nur al kristanoj, sed al ĉiuj homoj.
Tradicie katolikaj landoj, ekzemple Irlando kaj Pollando, sekvas tiun preskribon. En Usono, kie katolikismo estas minoritata konfesio, tamen ekzistas forta grupo, precipe inter anoj de la Respublikana Partio, kiu subtenas striktan malpermeson de abortigo.
Ofte, ĉefe ĉe patrinlinie vivantaj popoloj, la decido pri abortigo estis nura afero de la virino kaj de ĝia klano, la patro ne rajtas kundecidi.
Iuj naturpopoloj kredantaj je reenkarniĝo konsideras abortigon ne kiel mortigon, sed kiel oferton al la infano reveni dum pli bona momento. La aŭstraliaj aborigenoj kaj aliaj nomadaj popoloj uzis aborton cele al naskoregulado.
Ekde la komenco de la 20-a jarcento aborto estis temo en feminismo. Komence kontraŭ abortigo, iom post iom, ĉefe ekde la 1960-aj jaroj venis la postulo de "memdecido" de virinoj: „ob Kinder oder keine, bestimmen wir alleine“ (germane: ĉu infanoj, ĉu ne; nur ni mem decidu); „mein Bauch gehört mir“ (mia ventro estas mia).
Tiel feminismo postulis senpunecon kaj rajton pri abortigo. La dukino Bülow von Dennewitz el Dresdeno estis unu el la unuaj batalantoj pri "naskiĝregulado". Post alveno de la kontraŭkoncipa pilolo meze de la 20-a jarcento la diskutado rekomenciĝis ankaŭ ene de la feminisma movado, ĉar kontraŭe al antaŭaj epokoj tiam ekzistis sufiĉe sekuraj kontraŭkoncipiloj.
Laŭ taksado de la monda sanorganizaĵo ĉiujare gravediĝas proksimume 210 milionoj da virinoj. De tiuj okazas proksimume 135 vivaj naskiĝoj. La ceteraj gravediĝoj kondukas al mortnaskiĝoj aŭ abortoj. Jare okazas proksimume 42 milionoj da abortoj, el kiuj proksimume 20 milionoj laŭleĝe kaj 22 milionoj laŭkontraŭleĝaj kondiĉoj.[42] La leĝaj kondiĉoj por la aborto tra la mondo estas tre malsamaj. Estas ŝtatoj kiel Nederlando kun tre liberaj abortleĝoj kaj estas ŝtatoj, kiuj aborton komplete malpermesas aŭ permesas nur en esceptaj kazoj, kiam la vivo de la patrino estas en akuta danĝero. Interesa fakto estas, ke leĝa malpermeso en certa lando ne signifas malpli da abortojn en la koncerna lando, sed ofte tute male. Multe pli grava estas la informo pri la protekto kontraŭ ne dezirita gravedeco. Ju pli bone la homoj pri tiu temo estas edukitaj kaj informitaj des malpli da abortoj en tiu lando okazas.
Ekde la 30-a de decembro 2020 validas leĝo, kiu ebligas abortigon senpage kaj senkondiĉe ĝis la 14-a gravedeca semajno. Junulinoj en la aĝo de 13 ĝis 16 jaroj bezonos akompanon de respondeca plenkreskulo.
Reguligado de la abortoj varias depende de la ŝtato.
Ekde 1900 la ŝtato Novsudkimrio havis la plej striktan reguligon de la abortoj en la lando. La aborto estis permesita se kuracisto decidis, ke la patrino riskas mensan aŭ korpan danĝeron. Leĝorompo estis punata per malliberigo ĝis dek jarojn longa. La 26-an de septembro 2019 estis aprobita nova leĝo, kiu permesis abortojn ĝis la 22-a semajno de gravedeco.
La ŝtato Suda Aŭstralio limigas abortigojn kaj postulas la permeson de du kuracistoj.
Principe la aborto en Aŭstrio estas malpermesata. Artikolo 97 de la aŭstra punleĝo tamen klarigas la esceptoj, dum kiuj aborto eblas. Nome la paragrafo tekstas, ke dum la unuaj tri monatoj de la gravedeco aborto estas permesita senpune kaj sen deklaro de kialoj, se antaŭe okazis kuracista konsultado kaj konsilado. En la 18-a jarcento en la Aŭstra Imperio aborto estis punita per senkapigo. Post longaj politikaj luktoj sub socialdemokrata registaro en la jaro 1975 estis validigita la nuna trimonata temposolvo.
En Germanio validas temposolvo. Principe aborto estas mortigo, sed paragrafo 218a de la germana punleĝaro indikas, ke dum la unuaj 14 semajnoj post la lasta menstruo la aborto estas permesita senpune. Tiu tempolimo validas por la kuracisto. Por la patrino la por puno valida tempolimo estas 22 semajnojn. Alineo 2 de la paragrafo 218 indikas, ke en kazo de danĝero por la sano de la patrino aborto estas permesita dum la tuta daŭro de la gravedeco. Historie en la 18-a jarcento aborto estis minacita de mortpuno. Post la unua mondmilito la abortaj leĝoj mildiĝis. En la nazia Tria Imperio la aborto denove estis strikte malpermesita. Dum la junulara ribelado de la 1960-aj jaroj kreskis la lukto kontraŭ la aborta paragrafo. En 1972 en la tiama GDR estis enkondukita dumtempa solvo, kiu permesis aborton dum la unuaj tri monatoj. En 1974 simila leĝo estis akceptita en FRG.
Ekde 1993 abortigoj en Pollando estas permesitaj nur kaze de seksa perforto, incesto, minaco al la vivo de la patrino aŭ se temas pri misformita feto. 98% de la laŭleĝaj abortigoj okazas surbaze de lasta premiso, sed la reganta dekstra partio Juro kaj Justeco preparis leĝprojekton, kiu fermos ankaŭ tiun ĉi vojon. La 22-an de oktobro 2020 la Pola Konstitucia Kortumo deklaris, ke aktuala leĝo, ebliganta abortigojn kaze de misformiĝo de feto, estas "malkongrua" al la konstitucio.
Simile kiel en Aŭstrio en Svislando validas laŭ artikolo 119 de la Svisa Punleĝaro, ke aborto estas permesata dum la unuaj tri monatoj de la gravedeco post kuracista konsultado kaj konsilado. La nuna leĝo ekvalidis post historia baloto la 1-an de oktobro 2012.[43]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.