Paul Lafargue

franca politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Paul Lafargue

Paul LAFARGUE [pol lafarg'], en Esperanto Paŭlo LAFARGO (Santiago, Kubo, 16-a de junio 184226-a de novembro 1911) en Draveil, departemento Seine-et-Oise, hodiaŭ Essonne) estis franca kuracisto, socialisto kaj verkisto de libroj pri la historio de marksismo.[1]

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Paul Lafargue
Thumb
Persona informo
Paul Lafargue
Naskiĝo 15-an de januaro 1842 (1842-01-15)
en Santiago de Kubo
Morto 26-an de novembro 1911 (1911-11-26) (69-jaraĝa)
en Draveil
Mortis pro Sinmortigo vd
Mortis per Veneno vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 76
Grave of Lafargue (en) vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Partio Franca Sekcio de la Laborista Internacio
French Workers' Party (en)
Socialist Party of France (en) vd
Familio
Edz(in)o Laura Marx (1868nekonata valoro) vd
Infanoj Charles Étienne Lafargue (en) vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
verkisto
literaturkritikisto
eseisto
politikisto
ekonomikisto
filozofo vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj La rajto je pigro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Deveno kaj juneco

Paŭlo Lafargo pasigis la unuajn vivojarojn en sia naskiĝurbo Santiago de Kubo. Lia patro François, ankaŭ naskita jam tie, estis filo de franco kaj de kreola mulatino, kiuj post la haitia revolucio de 1791 estis fuĝintaj el Haitio al Kubo. Ankaŭ la patrino de Paŭlo Lafargo, Ana Virginia Armaignac, havis francan patron fuĝintan el Haitio kaj naskiĝis en Jamajko kiel filino de indiĝena karibianino. François Lafargue laboris kiel barelfaristo kaj estis posedanto de kafplantejo, Paŭlo estis supozeble la sola infano de la paro. En Santiago li frekventis la progreseman lernejon Colegio de Santiago.

En la jaro 1851 la familio transloĝiĝis kun sia kunportita havaĵo al Bordozo en Francujo, la hejmurbo de la avo. Paŭlo Lafargo daŭrigis sian lernadon en bordoza liceo kaj finis ĝin en 1861 per la bakalaŭra ekzameno en Tuluzo.

Studado kaj politikiĝo en Parizo kaj Londono

Poste li iris Parizon por studi farmacion, kie li tamen baldaŭ transiris al la altlernejo pri medicino.[2] Tie li komencis sian intelektan kaj politikan karieron. Li etis adepto de la pozitivismo kaj kontaktiĝis kun respublikanaj grupoj en opozicio kontraŭ Napoleono la 3-a. En tiu fazo li estis influita de la verkaro de la anarĥiisma socisciencisto Pierre-Joseph Proudhon (en Esperanto: Prudono)[3]. Li aliĝis al la franca sekcio de la Internacia Laborista Asocio (la Unua Internacio), fondita en la jaro 1864 kaj baldaŭ preferis al la anarĥiismo la revoluciajn teoriojn de Karlo Markso kaj de Auguste Blanqui.[4]

Kiel kunorganinto kaj eminenta partopreninto en la internacia studenta kongreso en Lieĝo 2865, kies diskutoj de radikalaj ateismaj kaj revoluciaj tezoj kaŭzis publikan skandalon, Lafargo estis ekskludita el ĉiaj francaj altlernejoj. Li iris en 1866 al Londono por tie daŭrigi sian studadon de medicino ĉe la St Bartholomew's Hospital College kaj por plu engaĝiĝi en la laborista movado.[5] [2] En Londono li fariĝis regula gasto en la hejmo de Karlo Markso, kie li konatiĝis kun ties filino Laŭra, al kiu li fianĉiĝis en septembro de 1866.[6] En aprilo 1868 la paro geedziĝis, mallonge antaŭ ol Lafargo en julio finis sian medicin-studon.[2] De Markso li ricevis sian politikan instruon. En marto 1866 li elektiĝis membro de la ĝenerala sekretariaro de la Internacia Laborista Asocio, kie li ĝis 1868 reprezentis Hispanujon.

Aktivecoj en Francujo kaj Hispanujo

En la aŭtuno de 1868 li revenis al Francujo, kie li en artikolserio akre atakis la anarĥiismon de Miĥail Bakunin. En 1870 li partoprenis en la fondo de la pariza sekcio de la Unua Internacio. Post eksplodo de la germana-franca milito li fuĝis en 1870 unue al Bordozo, post la falo de la Pariza Komunumo 1871 plu ekzile al Hispanujo. Ĉiuj tri infanoj de la paro mortis en tiuj jaroj.

En Hispanujo Lafargo agis kiel komisiito de la Unua Internacio kaj por la unua fojo tradukis tekstojn de Markso kaj de Frederiko Engelso al la hispana. En la tiea laborista movado tamen la anarĥiismo trudiĝis kontraŭ la marksismo, kiun Lafargo propagandis.

Definitiva reveno al Francujo

Post la amnestio por la batalintoj de la Pariza Komunumo, en 1882, kaj la per tio ebla reveno de la paro Paŭlo kaj Laŭra al Francujo, li fondis en la sama jaro kune kun Jules Guesde la Laboristan Partion (Parti ouvrier), la unuan marksisman partion de Francujo. En la jaro 1889 li malfermis la Internacian Laborist-Kongreson en Parizo.

Lafargo verkis multnombrajn artikolojn por gazetoj kaj revuoj. Li skribis plurajn kontribuaĵojn por la serio "La historio de la socialismo en unuopaj prezentoj" (Geschichte des Sozialismus in Einzeldarstellungen), kiujn Bernstein pro lojaleco al Lafargo akceptis eĉ tiam kiam li taksis ilin ne sukcesintaj, ekz-e lian studaĵon pri La setladoj de la jesuitoj en Paragvajo.[7]

Morto

En la jaro 1911, post vizito de opero, memmortigis sin.[8] Pri la kialoj Lafarge skribis postlasitan noton: «Sain de corps et d'esprit, je me tue avant que l'impitoyable vieillesse qui m'enlève un à un les plaisirs et les joies de l'existence et qui me dépouille de mes forces physiques et intellectuelles ne paralyse mon énergie, ne brise ma volonté et ne fasse de moi une charge à moi et aux autres.»

„Sana korpe kaj spirite, mi mortigas min mem, antaŭ ol la senkompata maljuneco - kiu forprenas de mi unu post la alian ĉiujn plezurojn kaj ĝojojn de la ekzistado kaj rabas al mi miajn korpajn kaj spiritajn fortojn - lamigos mian energion, rompos mian volon kaj faros min ŝarĝo por mi kaj por aliaj."

15.000 homoj partoprenis en la funebra sekvantaro ĝis la tombejo Père Lachaise, kie Lenino faris ĉetomban paroladon nome de la rusa socialdemokrataro.[9][10] Eduard Bernstein honoris la socialiston kiel „spirite plej gravan gvidinton de la socialismo en Francujo“.

Pozicioj

En la unua vico Lafargo kritikas la konsumadon, do la konsumsferon de la kapitalisma produktado. Lafargo ĉe tio ankaŭ okupiĝas pri la kondiĉoj por la laborantaj homoj post la revolucio. En sia plej fama teksto „La rajto je pigro“ de 1883 (laŭ la subtitolo, refuto de la rajto je laboro, postulita en la pariza februara revolucio de 1848) li kritikas la burĝan labormoralon kaj la tiutempan ideologian nocion de laboro kaj la sekvojn de la superproduktado.

Sian principan kritikon de la naciismo Lafargo deduktas el la Manifesto de la Komunista Partio.[11] Tamen Markso kritikas lin per la nocio „prudonigita stirnerismo“,[12] kiu estis poste kritikata precipe kiel kosmopolitismo.

Lia internaciismo fariĝis ankaŭ fono por rasismaj atakoj al Lafargo kiel „mulato“. Markso mem parolis pri sia bofilo kiel la „nigrulo“ aŭ la „kreolo“.[13] En socialistaj kongresoj Lafargo estis demandita pri sia deveno. ''Bernstein'' skribis: „La konscio, ke li devenas parte de homoj de subpremataj […] rasoj, ŝajnas jam frue esti influinta lian pensadon“. Al demandoj pri lia deveno li respondis, ke li estas fiera deveni de „negroj“. Jam komence de siaj politikaj agadoj li defendis sin kontraŭ rasismaj kaj kontraŭfeminismaj atakoj de siaj kamaradoj. Ekz-e en artikolo subskribita per „Paul Lafargue, mulato“ li skribis: „Ili alkraĉas nin kiel insulton la nomon 'homme de couleur' (kolorulo). Estas nia tasko kiel revoluciaj mulatoj alpreni tiun nomon kaj montri nin digna je ĝi. Radikaluloj en Ameriko, faru mulaton via voko por kuniĝi! […] Ĝi nomas mizeron, subpremadon, malamon. Ĉu vi scias ion pli belan?“[3]

Referencoj

Verkoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.