La 21-a de junio estas la 172-a tago de la jaro (la 173-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 193 tagoj restas.
Je la 21-a de junio okazis, interalie:
- Ĉiujare en tiu ĉi tempo estas (sur la norda hemisfero) la somera solstico
- 1243: Pollando: princo Barnim la 1-a donis urborajton al Stargard
- 1305: Venceslao la 3-a iĝis reĝo de Pollando
- 1339: Svisoj venkis habsburgajn nobelojn en batalo de Laupen (Kantono Berno)
- 1410: Interkonsente kun la Ordeno de germanaj kavaliroj reĝo de Hungario Sigismondo la 1-a deklaris militon al Pollando, kio rezultis per la batalo de Grunwald, malvenkega por la ordeno
- 1582: Japana daimio Oda Nobunaga sinmortigis elektante harakiron
- 1599: Ĉeĥa kardinalo kaj politikisto Francisko el Dietrichstein estis nomumita papa legato
- 1621: Malnovurba ekzekuto en Prago: estis ekzekutitaj 27 nobeloj de la husmovado - la ekzekuto de ĉeĥaj protestantoj markis finon de la bohemia periodo de Tridekjara milito
- 1655: Dum la 6-a venecia-turka milito Venecia ŝiparo venkis en batalo de Dardaneloj
- 1661: Traktato de Kardis finis rusan-svedan militon
- 1718: Subskribo de pactraktato en Poĵarevac (Centra Serbio), finanta la 8-an venecian-turkan militon
- 1749: Nov-Skotio: Halifakso fondita de britoj
- 1764: En Cearao, subŝtato de Brazilo, fondiĝis Crato
- 1767: Samuel Wallis malkovris Tahition
- 1768: Ribelantaj kozakoj kaj lokaj kamparanoj konkeris Humań (Ĉerkasa provinco), urbon de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kie ili masakris plurajn milojn de poloj, judoj kaj katolikaj pastroj
- 1788: Nov-Hampŝiro fariĝis la 9-a ŝtato de Usono.
- 1791: Franca revolucio de 1789: reĝo Ludoviko la 16-a provis eskapi el Parizo, sed estis haltigita en Varennes-en-Argonne
- Napoleonaj Militoj
- 1824: Greka milito de sendependiĝo: turka armeo albordiĝis sur insulon Psara (Egea Maro) kaj masakris 15 mil grekojn
- 1868: Munkeno: premiero de la opero La Majstraj Kantistoj de Nurembergo, verkita de Richard Wagner
- 1895: Germana Regno: malfermo de la Kiela Kanalo liganta la Nordan Maron kun la Balta Maro - fare de imperiestro Vilhelmo la 2-a post ok jaroj da konstruado, filmata de Birt Acres, kio estas verŝajne unua filmregistrado en Germanio
- 1898: Insulo Gvamo fariĝis dependa teritorio de Usono
- 1900: Ĉeĥio: tramtransporto en Brno ekfunkciis
- 1900: Ĉinio: imperiestrino Ciŝji deklaris militon kontraŭ Alianco de la ok nacioj dum la Boksista ribelo
- 1903: Inaŭguro de la fervojlinio Slavonice - Schwarzenau
- 1915: Supera Kortumo de Usono verdiktis pri ava klaŭzo por Oklahomo
- Unua mondmilito
- 1919: Memsinkiĝo de la germana ŝiparo en Scapa Flow por eviti transprenon fare de venkinta Triopa Entento
- 1919: Gustav Bauer iĝis kanceliero de la Vajmara Respubliko
- 1920: Konstantin Fehrenbach iĝis kanceliero de Germanio
- 1929: En Meksiko finiĝis Kristisma Milito, danke al mediacio de usona ambasadoro
- 1930: Konskripcio: unujara deviga militservo ekvalidis en Francio
- 1932: Dua Pola Respubliko: en Lesko-regiono komenciĝis ribelo de kamparanoj, ĉefe rutenoj (pro Granda Depresio estis devigitaj senpage labori ĉe konstruado de vojoj)
- 1933: Adolf Hitler malpermesas ekziston de aliaj politikaj partioj en Germanio, krom Nacisocialisma Germana Laborista Partio
- 1936: En Ĉeĥoslovakio Nacia Hungara Kristana Socialisma Partio kaj Hungara Nacia Partio unuiĝis sub la nomo de Unuiĝinta Hungara Partio, kun Andor Jaross kiel prezidanto kaj Johano Esterházy kiel plenuma prezidanto
- 1939: Protektoro Konstantin von Neurath komencis sur teritorio de la Protektorato de Bohemio kaj Moravio enkonduki kontraŭjudajn regularojn, validaj en la Tria Regno
- Dua mondmilito
- 1945: Prezidento de Ĉeĥoslovakio Edvard Beneš dekretis pri konfisko kaj parceligo de la tero apartenanta al germanaj, hungaraj civitanoj kaj kunlaboristoj
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: en Moskvo finiĝis montra proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato, arestitaj en Pruszków de NKVD — pro ŝajna kunlaboro kun germanoj kaj kontraŭsoveta agado 13 estis kondamnitaj al mallibero de 4 monatoj ĝis 10 jaroj, tri el ili mortis dum la punperiodo, kelkaj aliaj pli poste
- 1946: En Poznań komenciĝis proceso kontraŭ Arthur Greiser, regiona reprezentanto de Varto-Lando en la registaro de Adolf Hitler, respondeca pri genocido de poloj, judoj kaj aliaj nacioj
- 1948: Germana marko ekcirkulis
- 1948: Atlantic City: fonografia firmao Columbia Records prezentis longturniĝan gramofondiskon
- 1948: Universitato de Manĉestro: en la unua komputilo Small-Scale Experimental Machine ekfunkciis unua memorigita komputila programo
- 1949: Pollando: partoprenantoj de la Konferenco de Partiaj Arkitektoj proklamis socrealismon en arkitekturo, kiel unusola deviga artisma direkto kaj metodo de kreado - oficiale anoncita julie de prezidento B. Bierut (Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco postrestis kiel tipa ekzemplo)
- Stalinismo
- 1963: Kardinalo Giovanni Battista Montini iĝis papo Paŭlo la 6-a
- 1963: Francio retirigis sian mararmeon de NATO
- 1982: 17 el inter 111 personoj pereis en katastrofo de fluganta de Kuala-Lumpuro Boeing 707 de Air India, kio okazis dum alteriĝo en aviadilejo en Mumbajo
- 1990: Irano: ĉirkaŭ 40 mil personoj pereis dum tertremo en la provinco Gilano
- 1990: Parlamentoj de Germana Demokratia Respubliko kaj de Federacia Respubliko Germanio agnoskis senŝanĝecon de la okcidenta ŝtatlimo de Pollando
- 1991: Saparmurat Nijazov iĝis unua prezidento de Turkmenio
- 2000: Prezidanto de Usono Bill Clinton atribuis Medal of Honor al 22 azidevenaj usonanoj (ĉefe japanoj) el 442-a Sturma Regimento, pro agado dum la dua mondmilito
- 2001: Plena suna eklipso videbla en Atlantika Oceano, Suda Afriko kaj Hinda Oceano
- 2003: En Ĉeĥlingva Vikipedio estis kreita 500-a paĝo
- 2004: KosmoŜipoUnu kiel la unua privata kosmoŝipo ekflugis la kosmon
- 2005: Internacia Astronomia Unio eknomis du novajn lunojn de Plutono: Nikso kaj Hidro
- 2007: Reveno de Kosmopramo Atlantis de la Internacia Kosmostacio
- 2009: Gronlando akiris plilarĝigitan aŭtonomecon kun kontrolo super polico, juĝistaro kaj krudmaterialoj
- 2011: Pedro Passos Coelho iĝis ĉefministro de Portugalio
- 2014: Maŭritanio: oficanta prezidento Mohamed Ould Abdel Aziz reelektiĝis
- 2015: Internacia Tago de Jogo okazis unuafoje en preskaŭ 200 landoj - voĉdonita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj laŭ propono de barata ĉefministro Narendra Modi
- 2018: Rapperswil SG: en Pola Muzeo en Rapperswil komenciĝis scienca konferenco "Magna Res Libertas", organizita de la Instituto pri Nacia Memoro kadre de la 100-jariĝo de reakiro de sendependeco, kun substreko de rolo de la pola elmigrantaro
- 2020: Germanio: en Gelsenkirchen oni inaūguris monumenton al Lenin
- 1002: Leono la 9-a, papo, sanktulo (m. 1054)
- 1732: Johann Christoph Friedrich Bach, germana muzikisto kaj komponisto el familio Bach (m. 1795)
- 1750: Thomas Spence, angla radikala maldekstrulo kaj defendanto de la komuna posedo de la tero (m. 1814)
- 1781: Siméon-Denis Poisson, franca matematikisto kaj fizikisto, konata de la rilatumo de Poisson aŭ teoremo de Poisson, kies nomo troviĝas sur la listo de la 72 nomoj sur la Eiffel-Turo (m. 1840)
- 1785: Sylvie von Ziegesar, germana intelektulino kaj amikino de Goethe (m. 1858)
- 1798: Wolfgang Menzel, germana literaturhistoriisto kaj kritikisto (m. 1873)
- 1813: William Edmondstoune Aytoun, skota verkisto, humuristo kaj juristo (m. 1865)
- 1818: Ernesto la 2-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao), germana nobelo kaj komponisto (m. 1893)
- 1821: Samuel White Baker, brita esploristo malkovrinta Albertlagon (m. 1893)
- 1823: Jean Chacornac, franca astronomo, malkovrinto de 6 asteroidoj (m. 1873)
- 1839: Machado de Assis, brazila verkisto kaj poeto, aŭtoro de la parte esperantigita Pluraj historioj, enestanta en Antologio de Brazilaj Rakontoj, esperantigata de Paulo Sérgio Viana (m. 1908)
- 1851: Bohdan Jelínek, ĉeĥa poeto, kies poezio estas dissemita tra gazetaro, amiko de Jaroslav Vrchlický (m. 1874)
- 1856: Alajos Stróbl, hungara skulptisto, membro de Societo Benczúr (m. 1926)
- 1862: Zsigmond Reiner, hungara ĵurnalisto kaj publicisto, frato de Ignác Reiner (m. 1907)
- 1863: Max Wolf, germana astronomo, pioniro de astrofotografio (m. 1932)
- 1864: Heinrich Wölfflin, svisa profesoro, arthistoriisto kaj verkisto, disĉiplo de Jacob Burckhardt (m. 1945)
- 1870: Clara Immerwahr, germana kemiistino okupiĝanta pri katalizo, unua virino kiu doktoriĝis ĉe Universitato de Vroclavo, edzino de Fritz Haber, sinmortigintino post ekscio, ke lia gaso mortigis apud Ipro 5 mil francojn dum la unua mondmilito (m. 1915)
- 1881: Ferenc Görög, hungara historiisto, redaktoro (m. 1970)
- 1882: Lluís Companys, prezidento de la Generalitato de Katalunio dum la Dua Hispana Respubliko (m. 1940)
- 1887: Emil Herfurth, germana pedagogo kaj politikisto (m. 1951)
- 1889: Tadeusz Jan Kowalski, pola orientalisto, tjurkologo, arabisto, iranisto, profesoro de Jagelona Universitato, verkinta ĉirkaŭ 200 laboraĵojn (m. 1948)
- 1893: Alois Hába, ĉeĥa komponisto, konata pro la kvarontona opero La patrino (m. 1973)
- 1893: Werner Zimmermann, svisa instruisto, verkisto, nudisto kaj reformemulo, subtenanto de la liberekonomia teorio de Silvio Gesell, kunfondinto de alternativisma banko WIR-Banko-Kooperativo (fondita de esperantisto), vojaĝanto tra Azio kaj Ameriko (m. 1982)
- 1895: Přemysl Pitter, ĉeĥa pedagogo, protektanto de infanoj, justulo inter la popoloj, kunlaboranto de Olga Fierz, esperantisto, diskonigata rete en Esperanto (m. 1976)
- 1897: Farkas Molnár, hungara arkitekto, pentristo, grafikisto kaj tipografo (m. 1945)
- 1905: Jean-Paul Sartre, franca filozofo kaj Nobelpremiita verkisto, reprezentanto de ateisma ekzistadismo, kontribuinta al marksisma sociologio, kies filozofia romano La Naŭzo aperis en Serio Oriento-Okcidento (m. 1980)
- 1909: Árpád Schwartz, rumania hungara kuracisto (m.1960)
- 1915: Wilhelm Gliese, germana astronomo okupiĝanta pri katalogoj (m. 1993)
- 1918: Tibor Szele, hungara matematikisto, profesoro (m. 1955)
- 1921: Jane Russell, usona aktorino, seksosimbolo de Holivudo (m. 2011)
- 1924: Ezzatolah Entezami, irana reĝisoro kaj teatra, filma, televida aktoro (m. 2018)
- 1926: Conrad Hall, usona kameraisto, ĉefa fotografisto (m. 2003)
- 1928: Margit Bara, hungara aktorino, konata de la filmo Malvarmaj tagoj (m. 2016)
- 1931: Jan Trąbka, pola kuracisto, neŭrologo, kibernetikisto kaj filozofo, disĉiplo de Norbert Wiener, aŭtoro de 500 publikaĵoj, en tio dekkelkaj libroj kiel Cerbo kaj konscio kaj Cerbo kaj ties mio (m. 2012)
- 1935: Géza Gergely, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto
- 1935: Francoise Sagan, franca verkistino, aŭtorino de 40 romanoj kaj dramoj (m. 2004)
- 1938: Michael M. Richter, germana matematikisto, pioniro en kazo-bazita konkludado
- 1943: Károly Vilhelm, rumania hungara, hungara pentristo, artkritikisto (m. 2011)
- 1945: Adam Zagajewski, pola poeto, eseisto, verkisto, tradukisto kaj filozofo, kontraŭkomunisto
- 1947: Ŝirin Ebadi, irana Nobelpremiita defendantino de homaj rajtoj, lekcianta en Teherana universitato
- 1948: Andrzej Sapkowski, pola fantasta verkisto, plurfoja laŭreato de la Premio Zajdel, tradukata al pluraj lingvoj
- 1953: Benazir Bhutto, ĉefministrino de Pakistano, murdita (m. 2007)
- 1953: András Lajos Róth, rumania hungara historiisto, bibliotekisto
- 1955: Michel Platini, franca futbalisto, reprezentanto de la franca nacia teamo de futbalo, konatigata de "France Football", prezidanto de UEFA
- 1961: Manu Chao, franca kantisto kaj ĉefmuzikisto de la grupo Mano Negra
- 1961: Mark Fettes, usona-kanada profesoro pri edukado, aktivulo de Junularo Esperantista Brita, ano de Loka Kongresa Komitato por UK 1984, lanĉinta Manifeston de Prago kaj Nitobe-simpozion, redaktoro de "Esperanto", UEA-estrarano pri informado, Ĝenerala Sekretario de UEA, direktoro de la Fondaĵo pri Esperantaj Studoj, prezidanto de UEA
- 1962: Viktor Coj, sovetia rokkantisto kaj aktoro (m. 1990)
- 1964: Doug Savant, usona aktoro, rolinta en la televida serio Senesperaj hejmvirinoj
- 1967: Jinglak Ĉinaŭat, ĉeministrino de Tajlando, fratino de Taksin Ĉinaŭat
- 1971: Zsolt Nagy, rumania hungara politikisto, ministro
- 1976: László Borsodi L., rumania hungara instruisto kaj poeto
- 1979: Chris Pratt, usona filma kaj televida aktoro
- 1982: William Mountbatten-Windsor, brita tronheredonto
- 1985: Amel Bent, franca kantistino
- 1986: Lana Del Rey, usona kantistino, komponistino, kantaŭtorino
- 870: Al-Muhtadi, abasida kalifo dum la Malordo de Samaro
- 1305: Venceslao la 2-a, pola kaj bohemia reĝo el dinastio Premislidoj, filo de Přemysl Otakar la 2-a (n. 1271)
- 1377: Eduardo la 3-a, reĝo de Anglio el dinastio Plantaĝenetoj (n. 1312)
- 1521: Leonardo Loredan, doĝo de Venecio (n. 1436)
- 1527: Makiavelo, itala historiisto kaj politika filozofo, aŭtoro de la verko La Princo, konata de la fivorto makiavelismo (n. 1469)
- 1529: John Skelton, angla poeto kaj dramisto, poetkronita humanisto, edukanto de la posta reĝo Henriko la 8-a (mortis ĉirkaŭ 1460)
- 1547: Sebastiano del Piombo, itala pentristo, disĉiplo de Giovanni Bellini kaj Giorgione (n. 1485)
- 1582: Oda Nobunaga, japana daimio el la Sengoku-epoko (n. 1534)
- 1591: Luigi Gonzaga, itala jezuito kaj sanktulo, patrono de studentoj kaj messervantoj (n. 1568)
- Malnovurba ekzekuto en Prago de 27 personoj
- 1621: Jan Jessenius, bohemia kuracisto, filozofo kaj politikisto, rektoro (n. 1566)
- 1631: John Smith, angla aventuristo kaj esploristo de Norda Ameriko (n. 1580)
- 1652: Inigo Jones, angla arkitekto kaj scenararanĝisto (n. 1573)
- 1661: Andrea Sacchi, itala pentristo kaj arkitekto de baroko (n. 1599)
- 1714: Paul du Ry, franca hugenota arkitekto (n. 1640)
- 1738: Charles Townshend, angla nobelo, agrikulturisto kaj politikisto de Whig (n. 1674)
- 1788: Johann Georg Hamann, germana filozofo kaj teologo, pietisto, kies penso influis neraciisman aspekton de filozofia-literatura movado Sturmo kaj impeto (n. 1730)
- 1789: Paul Henri Thiry d'Holbach, germana-franca filozofo, enciklopediisto de Enciklopedio aŭ racia vortaro de la sciencoj, artoj kaj metioj (n. 1723)
- 1852: Friedrich Fröbel, germana pedagogo, adepto de Johann Heinrich Pestalozzi, konata de infanĝardenoj (n. 1782)
- 1857: Louis-Jacques Thénard, franca kemiisto, malkovrinto de boro kaj hidrogena peroksido, ricevinto de kobalta bluo, membro de la Akademio de Sciencoj de Francio, enestanta en la Listo de la 72 nomoj sur la Eiffel-Turo (n. 1777)
- 1857: Karl von Schiller, germana forstisto, filo de Friedrich Schiller (n. 1793)
- 1861: Ludwig Preller, germana filologo klasika
- 1874: Anders Jonas Ångström, sveda fizikisto kaj astronomo, kunfondinto de spektroskopio, konata de la mezurunuo anstromo (n. 1814)
- 1876: Antonio López de Santa Anna, plurfoja prezidento de Meksiko (n. 1794)
- 1877: Nathaniel Palmer, usona kapitano, malkovrinto kaj esploristo de Antarkto (n. 1799)
- 1889: Karl Bötticher, germana arkitekto kaj arkeologo
- 1895: Friedrich Tietjen, germana astronomo, direktoro de la Instituto de Astronomia Kalkulo (n. 1832)
- 1908: Nikolaj Rimskij-Korsakov, rusia komponisto de romantikismo, membro de Kvinopo (n. 1844)
- 1914: Bertha von Suttner, aŭstra pacistino kaj verkistino, konata de la romano For la Batalilojn! (n. 1843)
- 1928: Aladár Ballagi, hungara historiisto, profesoro, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio, filo de Mór Ballagi (n. 1853)
- 1935: Alfred Roller, aŭstra scenaranĝisto, pentristo kaj grafikisto (n. 1864)
- 1938: Valentin Poljakov, rusia instruisto kaj esperantisto, redakciano de "La Nova Epoko", viktimo de stalinismo (n. 1896)
- 1940: Viktimoj pafmortigitaj de germanoj en Palmiry el 378 personoj, kadre de Eksterordinara Ekstermiga Agado kontraŭ la polaj elitoj:
- 1940: Smedley Butler, usona generalo de la marista infanterio de Usono, pacisto (n. 1881)
- 1944: Gyula Magyary-Kossa, hungara farmaciisto, kuracisto, historiisto pri kuracado, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1865)
- 1945: Josef Hora, ĉeĥa poeto, tradukisto kaj literatura kritikisto, kiel la unua titolita nacia artisto de Ĉeĥoslovakio (n. 1891)
- 1946: Peter Bräunlich, germana teologo kaj verkisto
- 1949: Heliodor Píka, ĉeĥa soldato, poligloto, armea ataŝeo, ekzekutita en Moskvo (n. 1897)
- 1951: Charles Dillon Perrine, argentina-usona astronomo malkovrinta du lunojn de Jupitero (n. 1867)
- 1956: Lajos Kreybig, hungara agrikulturisto, humesploristo (n. 1879)
- 1957: Johannes Stark, germana Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri spektraj linioj (n. 1874)
- 1959: Béla Kovács, hungara politikisto, ministro, malliberulo de gulago kaj hungara prizono (n. 1908)
- 1967: Feliks Stackeviĉ, belorusa instruisto, verkisto, Esperanto-vortaristo, tradukisto (n. 1879)
- 1967: Władysława Maciesza, pola soldatino de spionagentejo, membrino de la Servo al Venko de Pollando, kiel kurierino raportis al Londono pri fabrikoj de V-1 kaj V-2 en Peenemünde, torturita de Gestapo, senatano (n. 1888)
- 1970: Sukarno, unua prezidento de Indonezio, kuniniciatinto de la Movado de Nealiancitaj Landoj (n. 1901)
- 1976: Gyula Csehi, rumania hungara literaturisto, universita profesoro (n. 1910)
- 1992: Joan Fuster, valencia verkisto kreanta en la kataluna lingvo (n. 1922)
- 1995: Pál Binder, rumania hungara lokhistoriisto (n. 1935)
- 2001: John Lee Hooker, usona blusa muzikisto, aŭtoro de la stilo bugio (n. 1917)
- 2011: Magomet Isajev, soveta profesoro pri lingvistiko, orientalisto kaj esperantologo, prezidanto de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, kunaŭtoro de la Lernolibro de lingvo Esperanto, priskribita en la libro Vojaĝo en Esperanto-lando (n. 1928)
- 2014: Roman Laskowski, pola slavisto, fakulo pri la pola kaj ĉeĥa lingvoj, pioniro de fonologia gramatiko, kontraŭkomunisto (n. 1936)
- 2015: Gunther Schuller, usona komponisto, dirigento, kornisto, muziksciencisto, laŭreato de la premio NEA Jazz Masters Fellowship (n. 1925)
- 2015: Wilfrid Bach, germana klimatologo
- 2015: Alexander Schalck-Golodkowski, germana juristo, politikisto kaj komunisto (n. 1932)
- 2017: György Rubovszky, hungara advokato, parlamenta deputito (n. 1944)
- 2019: Dimitris Ĥristofias, kipra politikisto, membro de Progresa Partio de la Laboranta Popolo, ununura komunista prezidento de la ŝtatoj de Eŭropa Unio (n. 1946)
- 2020: György Bálint, hungara ĝardenisto, redaktoro, politikisto (n. 1919)
- 2020: Zeev Sternhell, israela historiisto, specialisto pri faŝismo (n. 1935)
La 21-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):