Ĝima
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝima – itale Gimma, ankaŭ anglalingve latinliterigata Jimma aŭ hispanlingve Jima, amhare ጅማ - estas urbo de Etiopio. Laŭ la stato de la censo de oktobro 1994 ĝi havis 88 867 loĝantojn, kaj laŭ takso de la nacia statistika agentejo en julio 2006 havis 159 009 (ne kalkuliĝas la antaŭurba zono). Laŭ la informoj de la nacia statistika agentejo [1] kaj la vikipedia listo pri grandaj urboj de Afriko temas pri unu el sume 11 etiopiaj urbegoj de pli ol 100 000 loĝantoj. Ĝima nun apartenas al la etiopia regiono Oromio, sed historie estis la ĉefurbo de la historia regiono Kaffa, kiu inter la jaroj 1400 kaj 1897 estis sendependa reĝlando.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.