From Wikipedia, the free encyclopedia
Árpád SCHWARTZ [ŝvarc] estis rumania hungara kuracisto. Li naskiĝis en Nagyvárad 21-an de junio 1909 kaj mortis en Kluĵo la 30-an de decembro 1960. Li estis la patro de kemiisto Róbert Schwartz.
Árpád Schwartz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de junio 1909 en Oradea |
Morto | 30-an de decembro 1960 (51-jaraĝa) en Kluĵo |
Familio | |
Infano | Róbert Schwartz |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Árpád Schwartz diplomitiĝis en Bazelo. En 1955 li ricevis la gradon de kandidato, en 1960 la titolon de doktoro de medicinaj sciencoj. Ĝis 1938 li laboris en hospitalo de akuŝejo-ginekologio, inter 1938–41 li estis kuracisto-biologo en la kuracilfabriko Ufarom de Kluĵo. En 1941 pro kontraŭjudaj leĝoj oni maldungis lin. Inter 1942–45 li estis laborservulo, poste deportito. Inter 1946–50 li estis esploristo en Anatomia Instituto de la Medicina Fakultato, poste kuracisto de la Juda Malsanulejo. De 1949 li instruis en Universitato Bolyai de Kluĵo, poste de UBB, kaj estis esploristo de filio de Kluĵo de la Rumana Akademio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.