Remove ads
germana edukisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Frederiko Vilhelmo Aŭgusto FRÖBEL (naskiĝis la 21-an de aprilo 1782 en Oberweißbach, mortis la 21-an de junio 1852 en Marienthal/Schweina) estis germana pedagogo kaj adepto de Johann Heinrich Pestalozzi.
Friedrich Fröbel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1782 en Oberweißbach |
Morto | 21-an de junio 1852 (70-jaraĝa) en Marienthal |
Tombo | Schweina |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Schwarzburg-Rudolstadt |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena |
Familio | |
Frat(in)o | Carl Poppo Fröbel |
Edz(in)o | Luise Fröbel |
Okupo | |
Okupo | pedagogo verkisto instruisto verkisto de nefikcio futbalisto |
La filo de protestanta pastoro iĝis, post trejnado kiel termezuristo, hejminstruisto en Frankfurto ĉe Majno. Post dujara restado ĉe la fama svisa pedagogo Pestalozzi li studis naturajn sciencojn en Göttingen kaj Berlino.
En 1816 li fondis en Stadtilm-Griesheim la instituton "Allgemeine deutsche Erziehungsanstalt", privatan lernejon, kiu translokiĝis baldaŭ proksimen de Rudolstadt. Sekvis agoplena vivoperiodo en Svislando, i.a. por la instruista plukerigado. De 1836 ĝis sia morto en 1852 Fröbel vivis denove en Turingujo. En Bad Liebenstein en la Kasteleto Marienthal li fondis la unuan infanĝardenistan trejnejon.
La fröbelaj ideoj pri la aranĝo de infanĝardenoj tutmonde influis, ĉar estis ili ankaŭ ebleco kunigi laboron, familion kaj infanan prizorgadon. Helpis la nova profesio de infanĝardenistoj profunde al la emancipiĝo de la virinoj en la 19-a jarcento. La ludon li identigis la adekvata formo de sciakiro pri la propra persono kaj la vivomedio ĉirkaŭa. Amason da jam menciitaj, inteligentaj kaj fantazistimulaj ludiloj li fabrikigis en Bad Blankenburg, nomitaj Spielgabe (laŭvorte: donaco por ludi): sferaj, cilindraj, kubaj objektoj kaj ludbrikoj kiuj rezultis el la divido de kuboj. Kune kun plenkreskuloj la infanoj tiel havigu al si unuajn komprenojn de matematik-fizikaj koneksoj kaj strukturoj logikaj. Neprus tamen emocia atento kaj lingva akompano de adultoj, por ke memklerigado per ludo funkciu.
Li elpensis la terminon teknikan de infan-ĝardeno (germane: Kinder-garten). Tiun institucion kontraŭe vivigis Tereza Brunszvik jam la 1-an de junio 1828 en Budapeŝto sub la titolo Angyalkert (germane: Engelsgarten, esperante: Anĝela ĝardeno). Prave estu ŝi konsiderata la infanĝardena-pionirino, ne Fröbel. Grava adepto de li estis August Köhler, kiu pluevoluigis la ideojn de sia majstro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.