From Wikipedia, the free encyclopedia
Mühlhausen estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Unstrut-Hainich de la federacia lando Turingio kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 36 110 loĝantojn.
Mühlhausen | ||||||
| ||||||
ĉefurbo de distrikto en Germanio • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Unstrut-Hainich | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 03601 | |||||
Poŝtkodo | 99974 | |||||
Aŭtomobila kodo | UH | |||||
Oficiala Municipokodo | 16064046 | |||||
Subdivido | 5 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Hans-Dieter Dörbaum | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Ratsstraße 19 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 36110 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 13′ N, 10° 27′ O (mapo)51.21666666666710.45 | |||||
Alto super la marnivelo | 216 m | |||||
Areo | 86,34 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.muehlhausen.de/ | |||||
Mühlhausen situas borde de la rivero Unstrut.
La ekonomia vivo de la urbo baziĝas sur la prilaborado de metalo kaj ligno, sur konstruadentreprenoj kaj agrikulturaj kooperativoj. La ununura bierfarejo en la regiono estas en eksa apoteko, Brauhaus zum Löwen je Feichtaer-strato.
La urbocentro (Altstadt), kies unua dokumenta mencio faritis en la 974-a jaro, estis unuiĝinta kun la Nova urbo en 1180. Samjare oni eknomis ĝin Imperia urbo (t.e. urbo sendependa).
La urbo apartenis al la Urbtria Ligo de Turingio. Ekde 1408 Mühlhausen estis parto de la Hansa ligo. De 1524 ĝis 1525 ĝi estis la centro de radikalaj protestantoj sub la gvidado de Thomas Müntzer, kio necesigis la forprenon de la privilegio pri senpera direkta subigo al la imperiestro (Reichsfreiheit) ĝis 1548.
La historia kerno estas ĉirkaŭita de kvazaŭ komplete konservita urbomuro. Tie videblas multaj burĝaj domoj el la 16-a ĝis la 18-a jc. Imponaj estas krome la paroĥaj preĝejoj Sankta Mario kaj Sankta Blazio. La urbodomo estas farita dum la 16-a jarcento, la loĝdomo de Müntzer estis alikonstruita en 1697. La bona konservado ŝuldiĝas ankaŭ al la fakto ke en GDR estis farata kulto ĉirkaŭ la agado de Müntzer, kiam oni fiinterpretis komunisme la tiamajn ribelojn.
En julio 2018 kaj 2019 okazis la ŝatataj Renkontiĝoj de esperantistaj familioj en tiu ĉi belega urbo.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.