From Wikipedia, the free encyclopedia
Francoj, aŭ la franca popolo (france Français) estas civitanoj de Francio, aŭ homoj de franca deveno, anoj de okcident-eŭropa popolo, loĝantaj sur la teritorio de la hodiaŭa Francio. Ili parolas la francan, apartenantan al la latinida lingva familio.
Francoj | |||
---|---|---|---|
1-a vico Johana de Arko • Jacques Cartier • Descartes • Molière • Pascal | |||
loĝantaro • nacieco • latinaj gentoj | |||
Eŭropanoj • loĝanto • okcident-Eŭropanoj | |||
Suma populacio | |||
61 000 000 | |||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||
| |||
Lingvo(j) | |||
franca lingvo | |||
Religio | |||
katolikismo • islamo • katolikismo | |||
En la pasinteco, la loĝantaro de Francio estis ĉefe de kelta, latina kaj germana deveno, kiuj descendas genetike kaj historie el multaj popoloj ekloĝintaj en la lando, kiel la Frankoj (el kiu venas la nomo de la nacio), la Keltoj, kaj la Romianoj. Sed hodiaŭ la civitanoj de Francio estas pli diversaj kaj ankaŭ inkluzivas multajn civitanojn de afrika kaj azia deveno.
La nombro da francoj (kun franca civitaneco) tutmonde, laŭ la Monda Banko, estis 65 436 552 en la 31-a de decembro 2011.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.