La konstruinto de la Eiffel-turo (Alexandre Gustave Eiffel ) gravurigis la nomojn de 72 eminentuloj (ĉefe sciencistoj) de sia tempo en la turon. Krom unu denaska italo (Lagrange) kaj unu sviso (Breguet) ĉiuj estas francaj . Ĉiuj estas viroj.
Pozicio de la gravuraĵoj
Pligrandigo de la supra bildo
La nomoj troviĝas supre en la unua etaĝo, skribitaj en oraj literoj. Komence de la 20-a jarcento ili estis superpentritaj kaj restis tiel apenaŭ videblaj ĝis la restaŭrado 1986 /1987 far la Société nouvelle d'exploitation de la tour Eiffel (SNTE).
Seguin – Marc Seguin , maŝinkonstruisto
Lalande – Jérôme Lalande , astronomiisto
Tresca – Henri Tresca , inĝeniero kaj maŝinkonstruisto
Poncelet – Jean-Victor Poncelet , geometro
Bresse – Jacques Antoine Charles Bresse , matematikisto
Lagrange – Joseph-Louis de Lagrange , matematikisto
Belanger – Jean-Baptiste-Charles-Joseph Bélanger , matematikisto
Cuvier – Georges Cuvier , natursciencisto
Laplace – Pierre-Simon Laplace , matematikisto kaj astronomiisto
Dulong – Pierre Louis Dulong , fizikisto
Chasles – Michel Chasles , geometriisto
Lavoisier – Antoine Lavoisier , kemiisto
Ampère – André Marie Ampère , matematikisto kaj fizikisto
Chevreul – Michel-Eugène Chevreul , kemiisto
Flachat – Eugène Flachat , inĝeniero
Navier – Claude Louis Marie Henri Navier , matematikisto
Legendre – Adrien-Marie Legendre , geometriisto
Chaptal – Jean-Antoine Chaptal , agronomiisto kaj kemiisto
Jamin – Jules Célestin Jamin , fizikisto
Gay-Lussac – Joseph Louis Gay-Lussac , kemiisto
Fizeau – Hippolyte Fizeau , fizikisto
Schneider – Jacques Schneider , industriisto
Le Chatelier – Henry Le Chatelier , kemiisto, fizikisto
Berthier – Pierre Berthier , mineralogiisto
Barral – Jean-Augustin Barral , agronomiisto kaj kemiisto, fizikisto
De Dion – Albert de Dion , inĝeniero
Goüin – Ernest Goüin , inĝeniero kaj industriisto
Jousselin – Alexandre Louis Jousselin , inĝeniero
Broca – Paul Broca , kirurgiisto kaj antropologiisto
Becquerel – Antoine César Becquerel , fizikisto
Coriolis – Gaspard Gustave de Coriolis , matematikisto
Cail – Jean-François Cail , industriisto
Triger – Jacques Triger , inĝeniero
Giffard – Henri Giffard , inĝeniero
Perrier – François Perrier , geografiisto kaj matematikisto
Sturm – Charles-François Sturm , matematikisto
Cauchy – Augustin Louis Cauchy , matematikisto
Belgrand – Eugene Belgrand , inĝeniero
Regnault – Henri Victor Regnault , kemiisto, fizikisto
Fresnel – Augustin-Jean Fresnel , fizikisto
De Prony – Gaspard de Prony , inĝeniero
Vicat – Louis Vicat , inĝeniero
Ebelmen – Jean-Jacques Ebelmen , kemiisto
Coulomb – Charles-Augustin de Coulomb , fizikisto
Poinsot – Louis Poinsot , matematikisto
Foucault – Léon Foucault , fizikisto
Delaunay – Charles-Eugène Delaunay , astronomiisto
Morin – Arthur Morin , matematikisto kaj fizikisto
Haüy – René-Just Haüy , mineralogiisto
Combes – Émile Combes , inĝeniero kaj metalurgiisto
Thénard – Louis Jacques Thénard , kemiisto
Arago – François Arago , astronomiisto kaj fizikisto
Poisson – Siméon Denis Poisson , matematikisto
Monge – Gaspard Monge , geometriisto
Petiet – Jules Petiet , inĝeniero
Daguerre – Louis Jacques Mandé Daguerre , pentristo kaj fizikisto
Wurtz – Charles-Adolphe Wurtz , kemiisto
Le Verrier – Urbain Le Verrier , astronomiisto
Perdonnet – Albert Auguste Perdonnet , inĝeniero
Delambre – Jean Baptiste Joseph Delambre , astronomiisto
Malus – Etienne-Louis Malus , fizikisto
Breguet – Abraham Louis Breguet , horloĝisto kaj inventisto
Polonceau – Camille Polonceau , inĝeniero
Dumas – Jean Baptiste Dumas , kemiisto
Clapeyron – Benoît Clapeyron , inĝeniero
Borda – Jean-Charles de Borda , matematikisto
Fourier – Jean Baptiste Joseph Fourier , matematikisto
Bichat – Marie François Xavier Bichat , anatomiisto kaj fiziologiisto
Sauvage – Frédéric Sauvage , maŝinkonstruisto
Pelouze – Théophile-Jules Pelouze , kemiisto
Carnot – Nicolas Léonard Sadi Carnot , fizikisto
Lamé – Gabriel Lamé , geometriisto