From Wikipedia, the free encyclopedia
Henry Louis Le Châtelier (1850-1936) estis franca kemiisto kaj metalurgiisto, kiu kontribuis por la disvolviĝo de la termodinamiko kaj estas konata pro la malkovro de la leĝo pri kemia ekvilibro.[1] Li same inventis aparaton konata kiel optika pirometro, kiu taŭgas por mezuri la temperaturon de hejtatan sistemon ekde la detektiĝo de la infraruĝaj radiadoj emisiitaj de ĉi-sistemo.
Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1916.
Henriko Ludoviko estis filo de la franca inĝeniero Louis Le Châtelier (1815-1873) kaj frato de Alfred Le Châtelier (1855-1929), Louis Le Châtelier (1853-1928), George (1857–1935), kaj André (1861–1929). Li ankaŭ havis fratinon kies nomo estis Marie. Lia patro estis politeknika inĝeniero kiu ĝuis gravan rolon en la franca industrio en la 19-a jarcento. Li partoprenis ĉe la naskiĝo de la franca industrio, ĉefe la industrio de la aluminio, en la enkonduko de la siderurgia procezo kaj en la disvolviĝo de la fervoja transporto. Lia patro estis tre influa ĉefe sur la kariero de Henriko Ludoviko.
Kiam infane, Le Châtelier vizitadis la Kolegio Rollin, en Parizo. En 1919 tiu kolegio estis konata kiel Liceo Rollin kaj en 1955 la nomo estis ŝanĝita je Kolegio-Liceo Jacques-Decour, iu franca rezistanto. Kiam li estis 19-jara, post unu jaro da specifa trejnado pri inĝenierado, li sekvis la paŝojn de sia patro kaj enmatrikuliĝis en la Politeknika Lernejo de Parizo, en la 25-a de oktobro 1869.
Tiel kiel ĉiu lernantaro de la Politeknika Lernejo, en septembro 1870, Le Châtelier estis nomumita dua leŭtenanto kaj pli malfrue li partoprenis en la Sieĝo de Parizo fare de la prusoj (1870-71). Post brilaj sukcesoj en la teknika instruado, li eniris en la Minlernejo de Parizo, en 1871. Le Châtelier edziĝis al Geneviève Nicolas, amikino de lia familio kaj fratino de kvar studentoj de la Politeknika Lernejo. Ili havis sep infanojn, kvar knabinojn kaj tri knaboj, kaj kvin el ili eniris en la scienca kampo, du el ili antaŭiris la morton de Le Châtelier.
Malgraŭ ke li treiniĝis kiel inĝeniero, kaj eĉ kaŭze de liaj interesoj pri la industriaj demandoj, Le Châtelier prefere instruis kemion ol sekvi karieron en industrio. En 1887, li estis indikita kiel direktoro pri kemio de la prepara kurso en la Minlernejo de Parizo. Sensukcese li penis postenon kiel profesoro pri kemio en la Politeknika Lernejo en 1884 kaj ree en 1897. En la "Kolegio de Francio", Le Châtelier sukcedis al Paul Schützenberger (1829-1897) kiel direktoro de la katedro pri neorganika kemio. Pli malfrue li instruis en la Universitato de Parizo, kie li anstataŭis Henri Moissan (1852-1907).
Le Châtelier famiĝis pro liaj esploroj pri la principo de la kemia ekvilibro, pli konata kiel "Principo de Le Châtelier" kaj pri la varia solvebleco de la saloj ene de ideala solvaĵo. Inter 1884 kaj 1914 li publikigis ne malpli ol tridek dokumentoj pri tiuj topikoj. Liaj rezultoj pri la kemia ekvilibro estis prezentitaj en 1885 en la Akademio de Scienco de Parizo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.