Remove ads
taja politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
TAKSIN Ĉinaŭat (tajlingve: ทักษิณ ชินวัตร) (n. 26-an de julio 1949 en Ĉiang Mai, Tajlando) estas taja entreprenisto kaj politikisto, kaj estis la Ĉefministro de Tajlando kaj partiestro de la populista Taj Rak Taj Partio ĝis la ŝtatrenverso de la 19-a de septembro 2006. Li nun estas ekzilita, loĝanta en Londono, kaj la posedanto de la Brita futbalklubo Manchester City.
Lia fratino Jinglak Ĉinaŭat ĉefministriĝas en Tajlando ekde la 3-an de julio 2011.
Taksin Ĉinaŭat estis prezidento de Tajlando el 2001 kaj februare de 2005 denove venkis en la balotadoj kaj ties registaro akiris grandan akcepton ĉe la popolaj klasoj kaj malakcepton ĉe la altaj klasoj. Aprile de 2006 pro akuzoj kaj kontraŭstaroj li kunvokis novajn elektojn sed la opozicio malakceptis partopreni kaj la kunvoko nuliĝis. Septembre de 2006 militistoj organizis puĉon kaj elpostenigis la registaron. Maje de 2007 la partio de Taksin Ĉinaŭat estos deklarita eksterleĝa akuzita pri balota fraŭdo. Decembre de 2007 okazis nova balotado kaj venkas la PPP, partio posteulo de tiu de Taksin Ĉinaŭat. Septembre de 2008 la Supera Kortumo denove elpostenigas la prezidenton, nun Samak Sundaravej kaj oktobro samjare kondamnas pro supozata korupto na Taksin Ĉinaŭat, kiu siavice estas en ekzilo. Decembre la Supera Kortumo elpostenigas ankaŭ la sukcedinton de Samak nome Somĉai Ŭongsaŭat kaj malpermesas aktivadon de ĉiun estroj de la venkinta partio. Tiele la armeaj kaj juaj estraroj sukcesas formi parlamentan majoritaton kiu enpostenigas la opoziciestron nome Abhisit Vejjajiva.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.