usona kantistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Lana DEL REY (naskonome Elizabeth « Lizzy »[1] GRANT) (naskiĝis la 21-an de junio 1985[2][3] en Novjorko), estas usona kantistino.[4][5][6][7]
Lana Del Rey | ||
---|---|---|
Lana Del Rey, 2012 | ||
Bazaj informoj | ||
Naskonomo | Elizabeth Grant | |
Naskiĝo | 21-an de junio 1985 (39-jaraĝa) en Nov-Jorko | |
Edz(in)o | Jeremy Dufrene | |
Deveno | Novjorko, Usono | |
Ĝenroj | Pop-muziko "Indie" | |
Profesio | Kantistino | |
Aktivaj jaroj | 2009 ĝis nun | |
Eldoninto | Stranger Records | |
Retejo | lanadelrey.com | |
Lana Del Rey | ||
Persona informo | ||
Elizabeth Woolridge Grant | ||
Naskonomo | Elizabeth Woolridge Grant | |
Naskiĝo | 21-an de junio 1985 (39-jaraĝa) en Nov-Jorko | |
Lingvoj | hispana • angla vd | |
Loĝloko | Venice • Los-Anĝeleso vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Kent School (en) Universitato de Fordham vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Jeremy Dufrene (en) (2024–) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Lana Del Rey • May Jailer • Lizzy Grant • Lana Del Ray • Lana Rey Del Mar vd | |
Okupo | kantaŭtoro kantisto muzikproduktisto poeto diskografa artisto aktoro filmaktoro komponisto vd | |
Laborkampo | Komponado vd | |
Aktiva dum | 2005– vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Lana Del Ray a.k.a. Lizzy Grant ❦ Born to Die ❦ Paradise ❦ Ultraviolence ❦ Honeymoon ❦ Lust for Life ❦ Norman Fucking Rockwell! ❦ Chemtrails over the Country Club ❦ Blue Banisters ❦ Did You Know That There's a Tunnel Under Ocean Blvd ❦ Video Games vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Elizabeth Grant naskiĝis en Novjorko[8] kaj kreskis en Lake Placid, en la ŝtato de Novjorkio.[9] Ŝi estas la filino de Rob Grant kiu okupiĝas pri domajnoj en interreto.[10]
En oktobro 2011, ŝi ekvivis en Londono.[11]
Ŝi alprenis sian pseŭdonimon post unua albumo kiun la produktisto neniam aperigis. Artaj direktoroj volis nomon elvokanta la allogan ĉarmon de Holivudo, kongrua kun ŝia muzik-stilo[12] ; ĝi estas kunmetaĵo el la antaŭnomo de Holivuda aktorino Lana Turner kaj el Delray, tipa aŭto en la 1950-aj jaroj fabrikita de Chevrolet.[4] [5] [6] [7]
En 2009 ŝi registris albumeton titolitan Kill Kill, sub la nomo de Lizzy Grant[13].
En 2010, ŝi registris albumon Lana Del Ray kun produktisto David Kahne ĉe la konzolo. La disko ne multe disaŭdiĝis kaj Lizzy Grant decidis definitive fariĝi Lana Del Rey. Dank' al muzik-video « Video Games » - mem reĝisorita - Lana Del Rey fariĝis temo de babilado en la sociaj retoj aŭtune de 2011[7].
Ŝia kanzono Video Games estis nomita « plej bona nova peco » fare de magazino "Pitchfork"[14]. "NME" kaj "Magic" lokis la unuopaĵon en la unuan rangon de siaj ĉartoj de plej bonaj unuopaĵoj de la jaro 2011[15] [16]. La muzik-video de Video Games superis, antaŭ la fino de la jaro 2011, dek kvin milionojn da spektoj en YouTube. Oni povas aŭdi ĝin en la unua epizodo de serio Ringer kaj Gossip Girl en "The CW". Grant debutis sur sceno la 21-an de septembro 2011 en Box en Novjorko[17]. Ŝia unua unuopaĵo produktita de Stranger Records enhavanta la titolojn Video Games kaj Blue Jeans aperis kiel vinila disko la 10-an de oktobro 2011, kaj kiel KD la 11-an de la sama monato en Usono[17]. La biletoj de ŝia koncerto en Londono elvendiĝis post duon-horo[7].
Titolo | Albumo |
---|---|
Lana Del Ray[18] |
|
Born to Die |
|
Ultraviolence |
|
Honeymoon |
|
Lust for Life | 2017 |
Norman Fucking Rockwell! | 2019 |
Chemtrails over the Country Club | 2021 |
Blue Banisters | 2021 |
Did You Know That There's a Tunnel Under Ocean Blvd | 2023 |
Lasso | 2024 |
Jaro | Titolo | Reĝisoro | Referenco |
---|---|---|---|
2009 | Kill Kill | Elizabeth Grant | [30] |
You Can Be the Boss | [31] | ||
Diet Mtn Dew | [32] | ||
Kinda Outta Luck | [33] | ||
2011 | Video Games | [34] | |
Born to Die | Yoann Lemoine | [35] | |
2012 | Blue Jeans | [36] | |
Carmen | Elizabeth Grant | [37] | |
National Anthem | Anthony Mandler | [38] | |
Summertime Sadness | Kye Newman kaj Spencer Susser | [39] | |
Blue Velvet | Johan Renck | [40] | |
Ride | Anthony Mandler | [41] | |
2013 | Burning Desire | Ant Shumer | [42] |
Chelsea Hotel No. 2 | [43] | ||
Summer Wine | Elizabeth Grant | [44] | |
Young and Beautiful | Chris Sweeney kaj Sophie Muller | [45] | |
Body Electric | Anthony Mandler | [46] | |
Gods and Monsters | [47] | ||
Bel Air | [48] | ||
2014 | West Coast | Vince Heycock | [49] |
Shades Of Cool | [50] | ||
Ultraviolence | [51] |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.