La 6-a de marto estas la 65-a tago de la jaro (la 66-a en superjaroj ) laŭ la gregoria kalendaro . 300 tagoj restas.
Je la 6-a de marto okazis, interalie:
-12 : Romia imperiestro Aŭgusto Cezaro estis elektita plej supera sacerdoto (Pontifex Maximus) post morto de la ĝisnuna
845 : Arab-bizancaj militoj : ekzekuto de 42 martiroj el Samaro post rabatako de Amorio , pro nekonvertiĝo al islamo
961 : Kun fino de la sieĝo de Ĉandak , la islama emirlando de Kreto estis konkerita de Bizanca Imperio
1058 : Konfirmo de la papo Stefano la 9-a pri la mona privilegio de la abatejo de Cluny
1079 : Omar Khayyam kompletigas la persan kalendaron
1204 : Filipo la 2-a kaptas la fortreson Château-Gaillard en Normandio , kiun perdis angla reĝo Johano
1429 : Jeanne d'Arc renkontis en Kastelo de Chinon la francan reĝon Karlon la 7-an
1446 : Malnova Zurika Milito : malvenko de la armeo de Habsburgoj en batalo de Ragaz
1447 : Nikolao la 5-a fariĝis papo
1479 : Traktato de Alcáçovas : Reĝlando Portugalio cedis Kanariojn al Reĝlando Kastilio
1454 :
1480 : Portugalio : ratifikado de la Traktato de Alcáçovas post la Milito de Kastilia Sukcedo
1521 : Ferdinand Magellan alvenas ĉe Gvamo kaj Rota en Marianoj
1583 : Stefano Báthori starigis trioblan konsilion por la registaro de Transilvanio
1618 : Incendio de la parlamento de Parizo (en la konstruaĵo de la aktuala kortumo, apud la kapelo Sainte-Chapelle )
1629 : Germanio : la imperiestro Ferdinando la 2-a eldonis la edikton de redono
1636 : Pollando : en distrikto Żary falis meteorŝtono
1642 : Romo : la papo kondamnis Augustinus de Jansénius - sed tiu papa parolo nur publikiĝis post unu jaro, certe ŝanĝita
1643 : Romo : Antoine Arnauld publikigis De la fréquente communion , en kiu li defendas la verkon Augustinus de Cornelius Jansen , kontraŭbatalita de la jezuitoj , kiuj sukcesis ĝian kondamnon fare de la Inkvizicio , en 1641 , kaj poste de la papa parolo In Eminente de Urbano la 8-a , publikigita je tiu tago, la pasintan jaron
1645 : Tridekjara milito : venko de sveda armeo kontraŭ la germana en la batalo de Jankov (apud Benešov )
1664 : Subskribo de alianco inter Francio kaj Brandenburgio
1665 : En Londono aperis la unua ekzistanta ĝis hodiaŭ scienca revuo Philosophical Transactions de la Reĝa Societo de Londono
1706 : Svedaj militfortoj okupis Vilnon
1707 : Reĝlando de Granda Britio fondiĝis kiel reala unio de Anglio kaj Skotlando
1714 : Germanio : subskribo de franclingva traktato de Rastatt ĉesigis la sukcedan militon de Hispanio - Francio subskribas pacon kun Aŭstrio
1779 : Milito inter Reĝlando Majsur kaj Brita Orienthinda Kompanio : brita armeo venkis en batalo de Seedaseer (Karnatako )
1788 : La ŝipoj First Fleet alvenis en britan Norfolkinsulon por instali punlaborejon - alvenis 22 setliĝintoj , en tio 15 kondamnitoj
1793 : Belgio : post kiam la regiono Hainaut fariĝis la departemento Jemappes la 2-an de marto , Tournai kaj Loveno aniĝis Francion
1794 : Francio (16 ventôse ): en la Nacia Konvencio , Bertrand Barère de Vieuzac prezentis raporton pri la halto de almozo
1801 :
1803 : Hinda Oceano : sendita por okupi denove la francajn urbojn de Hindio , la amiralo Charles Mathieu Isidore Decaen enŝipiĝis sur la insulo Maŭricio
1817 : Brazila kolonio : komenco de la ribelo de Pernambuko , direktita kontraŭ la portugala domino
1820 : Kompromison ĉe Misurio subskribis kiel leĝo la prezidento James Monroe . Ĝi permesas la eniron de Misurio en la usonan union kiel ŝtato sklavema , sed la norda parto de la Luiziana aĉeto restis sen sklaveco
1824 : Francio : baloto pri leĝo, kiu ŝanĝas la daŭron de parlamenta mandato ĝis sep jarojn
1831 : Opero La Sonnambula de Vincenzo Bellini unuafoje estis prezentita en la teatro Carcano de Milano
1834 : Ontario : Toronto iĝis urbo
1836 : Teksasa revolucio : meksika armeo konkeris la Misiejon Alamo post batalo, en kiu mortfalis dum 13 tagoj 187 usonaj militistoj , inter kiuj Davy Crockett
1849 : Haitia armeo atakis Domingon
1853 : Italio : opero La Traviata de Giuseppe Verdi unuafoje estis prezentita en operejo Teatro La Fenice en Venecio
1862 :
1868 : Funebro en Nico de la reĝo de Bavario Ludoviko la 1-a
1869 : Kemio : la rusa sciencisto Dmitrij Mendelejev prezentis sian periodan tabelon
1885 : Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Asporino
1889 : Serbio : post multfoja politika erarado kaj malŝparo de financoj, Milan la 1-a (Milan Obrenović) abdikis pro lia filo Aleksandro, 12-jaraĝa
1890 : Judaj elmigrintoj de Pollando fondis setlejon Reĥovot
1895 : Unua japana-ĉina milito : japana armeo venkis en batalo de Inkou (Manĉurio )
1898 :
1899 : Germana laboratorio Dreser de la firmao Bayer sukcesis procezon de fabrikado de aspirino kaj deponis patenton en Munkeno
1900 : Eksplodo en karbominejo en Okcidenta Virginio kaptas 50 karbministojn
1901 : En Bremeno asasino provis mortigi Vilhelmon la 2-an
1902 : Hispana futbala klubo Real Madrid fondiĝis
1912 : Ĉilio /Bolivio : inaŭguro de la fervojo inter Arica (pacifika oceanbordo) kaj La-Pazo (Bolivio ), transiranta la montarĉenon Andoj je altitudo de 4 264 metroj
1914 : Francio : instalado de la unua tribunalo por infanoj en Parizo
Unua mondmilito :
1919 :
1921 : Komunista Partio de Portugalio estas fondita kiel portugala parto de la Kominterno
1925 :
1926 : La registaro de konsilia prezidanto Aristide Briand eksiĝis
1927 : Metropolis , la filmo de Fritz Lang , aperis
1930 :
1933 :
1934 : Dua Pola Respubliko : Stanisław Ignacy Witkiewicz finis sian lastan dramon Szewcy (Ŝuistoj )
1935 : Futbalo : venko granda dum la North London derby : Arsenal Football Club venkegas Tottenham Hotspur Football Club per la rezulto 6-0
1938 :
Dua mondmilito :
1940 : Germana teroro en okupata Pollando: germanoj murdis en Lodzo kelkcent judojn ; Gestapo arestis en Toruń gvidantojn de socialista konspira organizaĵo Polska Akcja Niepodległościowa (Pola Sendependiga Kampanjo), kiu i.a. okupiĝis pri sekreta instruado; Vintra milito : Finnlando subskribis pafĉesigon — finna kaŝpafisto Simo Häyhä , kiu pafmortigis 705 ruĝarmeanojn iĝis grave vundita je vizaĝo ; sovetaj regopovoj arestis nokte de la 6-a/7-a de marto dum trapaso de landlimo direkte al Lvovo la brigadan generalon Michał Tokarzewski-Karaszewicz , destinitan al la posteno de komandanto de la Asocio de Armita Batalado kaj uzanta dokumentojn kun la nomo Tadeusz Morowy; Aŭstralio : deklaro de ĉefministro Robert Menzies ke la registaro decidis formigi kaj direkti eksterlanden la duan divizion (7-a Divizio de Infanterio )
1941 : Germana polico pafmortigis en Skrzyszów 6 personojn; germanaj regopovoj forveturigis de Wyszogród ĉ. 700 judojn al koncentrejo en Działdowo ; en Provinco Vartlando Gestapo ordonis malfondi polan katolikan bonfaran organizon Caritas (Karitato ); Vaŝingtono : pola ambasadoro en ekzilo Jan Ciechanowski iĝis ĉefo de la pola diplomatiejo ; en Londono okazis gazetara konferenco de la reprezentantoj de juda gazetaro ; Jugoslavio : Krona Konsilio kunsidis por konsideri aliron al la pakto de trio - enkonduka konsento sub certaj kondiĉoj; Atlantiko : batalo pri konvojo OB-293 komencita - oni sinkigis 2 ŝipojn kaj 2 submarŝipojn (en tio la germanan U-47)
1942 : Soldato de Pola Enlanda Armeo Józef Mierzyński mortigis memdefende en Zgierz 2 gestapanojn - venĝe, la 20-an de marto germanoj pafmortigis en la urbo 100 polojn transportitajn de lodzaj malliberejoj; en koncentrejo Aŭŝvico mortis profesoro de Jagelona Universitato Roman Rybarski, eminenta ekonomikisto kaj politika aktivulo ligita kun Roman Dmowski ; germana polico forveturigis de malliberejo Pawiak el Varsovio al Aŭŝvico 69 personojn; germanigo de Provinco Vartlando : oni malpermesis al poloj kolekti publikaĵojn verkitajn en la pola lingvo
1943 : Germanaj kaj ukrainaj policanoj pafekzekutis apud Kańczuga 41 personojn; germana polico aŭ ĝendarmoj pafmortigis en montaro de Pińczów 16 kaj en Częstochowa 10 judojn, en 4 aliaj lokoj pli ol 40 polojn, en tio 7 infanojn ; Pola Rezistomovado : taĉmento de Popola Gvardio konkeris fervojan stacidomon apud Rzeszów detruante teknikajn aparatojn; de militkaptitejo en Szubin fuĝis 47 britoj, oficiroj de aviado ; en Bjalistoka geto eksplodis juda ribelo ; Salomonoj : venko de usonanoj en batalo de markolo Blackett; Orienta Fronto : germana 4-a Kirasita Armeo kaj Operaca Grupo "Kempf" komencis atakon okcidente de Ĥarkivo ; aganta apud la rivero Mius Operaca Grupo "Hollidt" ricevis nomon 6-a Armeo; Nordafrika Fronto: kontraŭatako de italaj-germanaj trupoj kontraŭ brita 8-a Armeo; Grekio : Naciliberiga Fronto venkis italan okupanton en la Batalo de Fardykambos - grava signo de la kresko de Greka kontraŭnazia rezistmovado
1944 : Militkrimoj : taĉmentoj de germana polico en publika ekzekuto en Kurów pafmortigis 42 kaj pendumis 6 personojn - venĝe pro atako de partizanoj al germanaj policaj aŭtomobiloj , kaj en 3 aliaj lokoj 35, en tio malliberulojn kaj 2 virinojn ; germana polico masakris vilaĝon Zawonia en distrikto Sokalski murdante 22 personojn, bruligante ĉiujn domojn kaj deportante al koncentrejoj 78 personojn; oni komencis mobilizon de viroj al kunlaborisma Belorusa Landa Memdefendo; ĉefministro de Irlando Eamon De Valera reĵetis usonajn sugestojn el la 21-a de februaro; Orienta Fronto : trupoj de la 1-a Ukraina Fronto liberigis Zbaraż kun 3 aliaj lokoj (nun Ternopila provinco ); al ofensivo aliĝis trupoj de la 2-a Ukraina Fronto de marŝalo Rodion Malinovskij , atakante sur la norda marbordo de Nigra Maro ; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis fervojan nodon Trappes apud Parizo (263 bombaviadiloj ); Batalo de Atlantiko : du germanaj U-boatoj estis sinkigitaj U-744 (12 mortigitoj kaj 40 savitoj) kaj U-973 (51 mortigitoj kaj 2 savitoj)
1945 : Ruĝa Armeo liberigis Grudziądz - kapitulaco de germana citadelo ; 2-a gvardia Kirasita Armeo liberigis Kamień Pomorski ; Pomerio de Gdańsk : trupoj de la dekstra alo de la 2-a Belorusa Fronto komencis batalojn pri Starogard , la maldekstra en Okcidenta Pomerio atingis Sławno ; dua soveta okupado de Pollando : Ivan Serov, kunrespondeca pri la masakro de Katin , estis nomumita konsilisto de NKVD ĉe Ministerio de Publika Sekureco en Pollando; registaro de Petru Groza prenis potencon en Rumanio kreante komunistan registaron de la Nacia Fronto; Okcidenta Fronto : usona 1-a Armeo okupis Kolonjon ; Operaco Printempa Vekiĝo : en Hungario norde de Balatono germana Armea Grupo "Sudo" reatakis bulgarajn kaj sovetiajn trupojn; Jugoslavio : regentoj donis mision krei novan registaron al marŝalo Josip Broz Tito ; en Londono oni subskribis financan interkonsenton kun Svedio (validan de la 1-a de januaro 1945)
1946 : Ho Chi Minh subskribis interkonsenton laŭ kiu Francio agnoskis Vjetnamion kiel sendependan ŝtaton
1947 :
1951 :
La proceso de Ethel kaj Julius Rosenberg komenciĝis en la tribunalo de Foley Square en Novjorko . La geedzoj Rosenberg estos mortigitaj la 19-an de junio 1953 .
La usona aviadil-armeo USAF permesas la produktadon de English Electric Canberra al la firmao Glenn L. Martin kun la nomo de B-57
1952 : En Varsovia malliberejo estis pendumita germana nazio kaj militkrimulo Jürgen Stroop , respondeca interalie pri sanga subpremo de la ribelo en varsovia geto - aŭtoro de la raporto de Stroop
1953 : Gregorij Malenkov sukcedis Josif Stalin kiel Sovetunia ĉefministro kaj Ĝenerala Sekretario de CK de la Komunista partio
1957 :
1960 :
1964 :
1965 :
1967 : Filino de Josif Stalin Svetlana Allilujeva petis politikan azilon en usona ambasadejo en Nov-Delhio
1968 : Marto 68 : rektoro de Varsovia Universitato ricevis leteron de eminentaj verkistoj defende de Michnik kaj Szlajferg, forigitaj de la altlernejo - precize jaron poste Ĝenerala Akuzistejo resumis la eventojn
1969 : Kosmonaŭtoj de Apollo 9 plenumis unuhoran eksterveturilan agadon
1970 :
1975 :
1976 :
1979 :
1980 : Marguerite Yourcenar fariĝis la unua ina membro de Franca Akademio
1981 : Ricardo Hoffman alvenis en Santa Elena, Entre Ríos naĝe. Foririnte antaŭ 84 horoj kaj 37 minutoj pli frue el Corientes , li naĝadis dum la 481,5 km de Parano senhalte
1982 : Kirurgo Christian Cabrol sukcesis la unuan grefton de koro kaj pulmoj samtempe
1983 :
1984 : Dekdu-monata striko komenciĝis en la Britia terkarba mina industrio
1986 : Unua renkontiĝo inter la sovetunia lanĉilo Vega kaj la kometo Halley
1987 :
1988
Studentoj ĉe Gallaudet University strikas favore al la elekto de surda prezidanto de la universitato. La manifestacion oni nomas en:Deaf President Now ("Surda prezidento nun.")
Miloj da tibetanoj manifestaciis en Lasao - reklamantaj finon de la jugo de Ĉinio
Tri senarmilaj membroj de Dumtempa irlanda respublika armeo estis mortigitaj de la brita SAS en Ĝibraltaro
1990 :
1992
La komputila viruso Michelangelo komencis infekti komputilojn
Starigo de la Konsilio de Baltmaraj Ŝtatoj
1994
Referendumo en Moldavio rezultigas voĉdonadon kontraŭ ebla reunuiĝo kun Rumanio
Colin Jackson starigas la tutmondan rekordon enĉambre pri 60-metraj heĝa piedkurso je 7 minutoj kaj 30 sekundoj
1997 :
1998 :
Dudek mil personoj manifestaciis en la urbocentro de Tirano por peti la finon de la premo de la serba polico kontraŭ la kosovaj albanoj
Matthew Beck , kontisto de la loterio de Konetikuto en Newington, Usono , mortigis ĝian prezidanton kaj tri superulojn, pro salajra malakordo, antaŭ ol sin mortigi
1999 : Ta Mok , kromnomita la buĉisto , lasta militista ĉefo de Ruĝaj Kmeroj , ĉiam eskapanta, estis haltita de la Kamboĝa armeo, apud la tajlanda landlimo
2000 La ĉilia juĝisto Juan Guzmán Tapia petis la forviŝon de la parlamenta imuneco de la eksa diktatoro Augusto Pinochet
2001 :
Egiptio : Publikigo en la tagĵurnalo El Midan de intervjuo kun la egipta verkistino Nawal El-Saadaoui far la ĵurnalisto Wahid Raafet , poste la malpermeso de pluraj el ties verkoj dum la internacia libra foiro en Kairo . En tiu intervjuo ŝi diras ke pilgrimado al Mekao kaj la kiso de la Nigra Ŝtono estas paganismo
Ĉinio : 42 personoj, inter kiuj 35 estis okjaraĝaj kaj naŭjaraĝaj infanoj devigitaj por la elfarado de eroj de piroteknikaĵo mortis dum la bruliĝo de sia lernejo
Francio : pro la febro Aphtae epizooticae , la veturado de delikataj animaloj pri tiu malsano al bazaroj kaj ekspozicioj estas malpermesitaj
Francio : En Aikso , 8 junuloj estis kondamnitaj pro perfortado de sepultoj , kaj ŝteloj de homaj restaĵoj en tomboj . Dum la serĉo de pruvoj, la policanoj trovis « ostarojn , homaj kraniojn anstataŭ cindrujojn, freŝdatajn entombigitajn kapojn aŭ ankaŭ infanan ĉerkon aliformitan en malalta tablo en salono »
2002 :
2003 :
En Vatikanurbo kardinalo Joseph Ratzinger oficiale prezentis italan eldonon de "Roma triptiko", rakonta poezio de papo Johano Paŭlo la 2-a , kiu ĉeestis - eldonita en 6 lingvoj: pola, germana, angla, hispana, franca kaj itala, Esperanto -version altradukis Lidia Ligęza
Svisa Gvardio , armeo de Vatikano , akceptis por la unua fojo nigrahaŭtan soldaton, Dhani Bachmann
Verĥovna Rada voĉdonis leĝon pri la himno de Ukrainio
2004 : Gaspare Pipitone, ŝipestro de la ŝutvara ŝipo Panarea Primo estis kaptita dum forĵeto de substancoj en Mediteraneo
2005 :
2006 :
6-a de marto ĝis 15-a de marto : Jean-Marie Guéhenno , UN-a asistanta ĝenerala sekretario pri la operacioj de subteno de paco, vizitas kvinfoje Kongon por vidi loke kion oni devas fari pri la proksima baloto je la 18-an de junio
Butano -Barato : la ambasadoro de Butano en Barato anoncis ke studoj pri konstruebleco de nova fervojo inter Butano kaj Barato ekis. Post la elekto de unu el la kvar eblaj itineroj, konstruoj devus komenciĝi en 2007
Ĉinio : Oficialuloj anoncis la ekon de konstruo de nova Maglevo -fervojo inter Ŝanhajo kaj Hangzhou por la fino de la jaro 2006. Tiu fervojo devus esti malfermota por la Internacia ekspozicio de 2010 en Ŝanhajo
Suda-Dakota guberniestro Mike Rounds subskribas leĝprojekton kiu devus malpermesi plejparton da abortoj en la ŝtato
Pollando konfirmis unuan disvastiĝon de H5N1 , la birdogripa viruso
2007 :
Francio : la salajruloj de Airbus-France manifestadis kontraŭ plano, kiu celas maldungi 10 mil personojn en Eŭropo, inter ili 4 mil en Francio
Indonezio : tertremo en Sumatro , 6,2 forta laŭ la skalo de Richter mortigis 52 personojn
La usona loterio Mega Millions difinis novan tutmondan rekordon pri la plej multekosta gajno donita: 390 milionojn da usonaj dolaroj
La eksa ĝenerala sekretario de la registaro de George W. Bush Lewis Libby estis kulpigita pri kvar el kvin akuzoj de ĵurrompoj kaj baro de la juro
La albumon Chinese Democracy publikigis la muzikgrupo Guns N' Roses
2009 :
Ĉado : en la urbo Nĵameno , la ministro pri internaj aferoj Ahmat Mahamat Bachir estis vundita en atenco
Maroko ĉesis siajn diplomatiajn rilatojn kun Irano kies paroloj estis komprenitaj kiel minacoj kontraŭ la suvereneco de la reĝlando Barejno
NASA : Kosma teleskopo Kepler eniris suncentran orbiton
2011 : Estonio : Estona Reforma Partio de Andrus Ansip gajnis parlamentan balotadon
2013 :
2018 : Sirio : en katastrofo de rusia transporta aviadilo An-26 en aerbazo Hmejmim, apud Latakio , pereis 39 personoj
Invado de Rusio en Ukrainion :
2022 : 11-a tago de la rusa agreso : ukraina stabo informis, ke en pezaj bataloj pereis jam pli ol 11 mil rusiaj soldatoj, oni detruis i.a. 44 bombaviadilojn kaj 48 helikopterojn ; rusia armeo malebligis funkciadon de 34 malsanulejoj ; en Irpin rusiaj soldatoj pripafis 10 veturilojn de konvojo, en la unuan estis ĵetita grenado , 9 personoj pereis kaj 12 estis vunditaj — Olena Zelenska publikigis en Facebook fotojn de mortigitaj infanoj , priskribis ilian historion kaj alvokis al kreo de humanitaraj koridoroj; kuracistoj el Buĉa alvokas pri ebligo evakui infanojn,du estas post amputo de manoj , jam pereis ne malpli ol 38; armea aerodromo en Starokostjantiniv estis atakita per raketoj, okazas bataloj en Mariupolo kaj Ĉernihivo ; prezidanto de Ukrainio atribuis la honoran titolon de la Urbo-Heroo de Ukrainio al Volnovaĥa , Hostomel, Mariupolo , Ĥarkivo , Ĥersono kaj Ĉernihivo ;
Mondreago: En Kievo restis nur 3 eksterlandaj diplomatoj - ambasadoroj de Pollando, Kroatio kaj apostola nuncio ; rusia flugkompanio Aeroflot suspendis preskaŭ ĉiujn internaciajn flugojn; porparolanto de Rumana Ortodoksa Eklezio nomis Putin kiel Antikriston ; nombro de fuĝintoj el Ukrainio al Pollando transpaŝis milionon
2023 : 376-a tago de la rusa agreso : Pasinttage al Ĥersona provinco falis 74 rusiaj pafaĵoj , pereis 3 personoj, inkluzive de 2 infanoj; nokte rusoj rakete atakis Kramatorsk detruinte lernejon kaj damaĝinte 15 domojn; enketistoj identigis 3 rusiajn soldatojn respondecajn pri militkrimoj en Irpin ;
Mondreago: En interreto aperis surbendigo pri ekzekuto de ukraina soldato, kaptita de rusaj okupantoj; kradvorto "Gloro al Ukrainio!" pinte de mondaj trendoj en Tvitero — la lastaj vortoj eldiritaj de senarmita militkaptito pafmortigita de rusoj , ukraina flanko postulas tujan internacian enketadon; ukraina tenisistino Marta Kostiuk gajninte turniron de Virina Tenisa Asocio en Austin (Teksaso ) dediĉis sian titolon "al ĉiuj homoj , kiuj batalas kaj mortas pro Ukrainio "; ambasado de Ukrainio kunlaboras kun brita polico por fiksi cirkonstanojn de morto de juna ukrainino en Britio ;
2023 : Belorusio : juĝejo en Minsko kontumace kondamnis Svjatlana Ciĥanoŭskaja al 15 jaroj de mallibero kaj ŝian kunlaboranton Pavel Latuŝka al 18 jaroj
1340 : Johano de Gaunt, 1-a Duko de Lancaster (m. 1399 )
1405 : Johano la 2-a , reĝo de Kastilio kaj Leono (m. 1454 )
1459 : Jakob Fugger , germana bankisto (m. 1525 )
1475 : Michelangelo Buonarroti (Mikelanĝelo ), itala pentristo , skulptisto , arkitekto kaj poeto de renesanco (m. 1564 )
1483 : Francesco Guicciardini , itala ŝtatisto kaj historiisto (m. 1540 )
1492 : Juan Luis Vives , kataluna humanisto , poligloto, pedagogo, okupiĝanta interalie pri internacia komunikado (m. 1540 )
1495 : Luigi Alamanni , itala poeto, politikisto kaj agronomo (m. 1556 )
1508 : Humajun , dua imperiestro de la Mogola Imperio en Barato (m. 1556 )
1585 :
Francesco Cornaro , 101-a doĝo de Venecio (m. 1656 )
Sankta Giacinta Marescotti , itala religiulo, sanktigita de papo Pio la 7-a (m. 1640 )
1618 : Philipp Ernst Förster , konsilanto en la kortego kaj Kanzleidirektor de la grafoj de Stolberg-Wernigerode (m. 1658 )
1619 : Cyrano de Bergerac , franca soldato, poeto kaj liberpensulo (m. 1655 )
1620 : Théophile Bonet , svisa kuracisto (m. 1689 )
1621 : Daniel Le Hirbec , franca ŝipisto (m. 1647 )
1640 : Marcantonio Barbarigo , itala kardinalo (m. 1706 )
1660 : Francesco la 2-a de Este , duko (m. 1694 )
1663 : Francis Atterbury , angla literaturisto kaj episkopo (m. 1732 )
1677 : Pietro Micca , itala militisto kaj patrioto (m. 1706 )
1679 : João Manuel de Noronha , nobelo, markizo de Tancos (m. 1761 )
1687 : Jean Lebeuf , franca pastro, historiisto kaj erudiciulo (m. 1760 )
1688 : Tomáš Xaverius Laštůvka , ĉeĥa katolika pastro , predikanto kaj verkisto (m. 1747 )
1701 : Louis-René Caradeuc de La Chalotais , bretona magistrato (m. 1785 )
1706 : George Pocock , brita admiralo (m. 1792 )
1714 : Jean-Baptiste Marie Pierre , franca pentristo kaj gravuristo (m. 1792 )
1716 : Pehr Kalm , sveda esploristo kaj botanikisto (m. 1779 )
1725 : Henry Benedict Stuart , brita kardinalo pretendinta la tronon, la lasta jakobita heredanto (m. 1807 )
1733 : Filippo Casoni , itala kardinalo (m. 1811 )
1737 : Jowius Fryderyk Bystrzycki , pola episkopo de Varsovio kaj astronomo (m. 1821 )
1740 : Giovanni Meli , itala poeto kaj dramisto (m. 1815 )
1744 : Otto Fabricius , dana naturisto kaj misiisto (m. 1822 )
1745 : Kazimierz Pułaski , komandanto kaj marŝalo de la unua pola insurekcio kontraŭ la Rusia Imperio , heroo de la Usona Milito de Sendependeco , "patro de usona kavalerio " (m. 1779 )
1753 : Francesco Melzi d'Eril , itala politikisto, vic-prezidento de la itala respubliko de 1802 ĝis 1805 (m. 1816 )
1755 :
1757 : Jean-Pierre Louis de Fontanes , franca beletristo (m. 1821 )
1760 : Amélie Zéphyrine de Salm-Kyrburg , princino Hohenzollern-Sigmaringen (m. 1841 )
1761 : Antoine-Francois Andréossy , franca generalo de la Imperio, diplomatiisto kaj hidrologiisto (m. 1828 )
1763 : Jean-Xavier Lefèvre , svisa komponisto kaj pedagogo pri muziko
1766 :
Marin-Pierre Gaullier , kolonelo en la reĝaj armeoj kaj unu el la ĉefoj de la movado de Chouan en Mayenne (m. 1817 )
George Spencer-Churchill , brita nobelo, 5-a Duko de Marlborough (m. 1840 )
1767 : Charles Barbaroux , franca politikisto (m. 1794 )
1779 : Antoine-Henri Jomini , franca generalo (m. 1869 )
1781 : Ignaz Franz Castelli , aŭstria poeto kaj dramisto (m. 1862 )
1784 : Anselme Gaëtan Desmarest , franca zoologiisto (m. 1838 )
1785 :
1786 : Charles Napier , brita admiralo (m. 1860 )
1787 : Joseph von Fraunhofer , germana fizikisto kaj astronomo, konata de la Linioj de Fraunhofer , kunfondinto de spektrometrio (m. 1826 )
1790 : Jacques Arago , franca vojaĝesploristo kaj verkisto (m. 1854 )
1792 : Jean-Jacques Willmar , luksemburga politikisto (m. 1866 )
1793 : Bernhard Klein , germana komponisto (m. 1832 )
1799 : Majstro Titta , ekzekutisto de papa ŝtato (m. 1869 )
1803 :
Charles Januarius Acton , brita kardinalo (m. 1847 )
Friedrich Wilhelm von Tigerstroem , doktoro pri juro (m. 1868 )
1804 : Louis Stromeyer , germana kirurgo kaj profesoro pri medicino
1806 :
1812 :
Aaron Lufkin Dennison , usona fabrikisto de horloĝetoj (m. 1895 )
Bruno Hildebrand , germana ekonomikisto kaj politikisto (m. 1878 )
1813 :
Luigi Ferraris , itala politikisto kaj senatano kaj ministro (m. 1900 )
Vicente de Sousa Queirós , brazila nobelo kaj politikisto (m. 1872 )
1815 : José Bonifácio de Campos Ferraz , brazila nobelo (m. 1884 )
1816 : Rochelle Hudson , usona aktorino (m. 1972 )
1817 : Princino Clémentine de Orléans (m. 1907 )
1818 : William Claflin , 27-a guberniestro de Masaĉuseco (m. 1905 )
1819 : Émile Blanchard , franca zoologiistino (m. 1900 )
1820 : Horatio Gouverneur Wright , inĝeniero kaj generalo en la Unia armeo dum la Usona Enlanda Milito (m. 1899 )
1821 : João Carlos , unua imperiestro de Brazilo (m. 1922 )
1823 : Karlo la 1-a de Wurttemberg , reĝo de Wurttemberg (m. 1891 )
1826 : Marietta Alboni (Maria Anna Marzia Alboni) itala kantistino (contralto ) (m. 1894 )
1827 : Wilhelm Carl Heraeus , fondinto de la firmao Heraeus (m. 1904 )
1831 :
1832 :
José Pereira de Faro , brazilo nobelo kaj politikisto (m. 1899 )
Adrien Barthélemy Louis Henri Rieunier , franca admiralo kaj politikisto (m. 1918 )
1834 :
1835 : Maria Alexandrovna Oulianova , patrino de Lenin (m. 1916 )
1838 : Szymon Winawer , pola ŝakisto , unu el la plej bonaj en tiutempa Eŭropo (m. 1919 )
1839 : Reinhard Kekulé von Stradonitz , germana arĥeologo
1839 : Olegario Víctor Andrade , argentina poeto kaj politikisto (m. 1882 )
1841 :
1843 :
Anton Wilhelm Laurenz Charles Marie Boediker , prusa ŝtatulo, unua prezidanto de la asekura oficejo de la reĝlando Prusio (m. 1907 )
Károly Török , hungara aktoro
1844 : Bálint Krüzselyi , hungara jurakademia profesoro (m. 1900 )
1845 : Giuseppe Toniolo , itala ekonomikisto kaj sociologo (m. 1918 )
1847 :
Cesare Arzelà , itala matematikisto (m. 1912 )
Johann Georg Hagen , aŭstria jezuito kaj astronomo (m. 1930 )
1848 : Viktor Weishaupt , germana pentristo (m. 1905 )
1849 : Georg Luger , inventisto de la pafiloj Parabellum (m. 1923 )
1850 :
Victoria Benedictsson , sveda verkistino (m. 1888 )
Jean Charles Louis Thomas Chapais , kebekia funkciulo (m. 1926 )
David Supino , itala politikisto (m. 1937 )
1851 :
1852 :
Josef Bayer , aŭstria komponisto (m. 1913 )
Joseph Deniker , franca antropologo (m. 1918 )
1853 :
1854 :
1855 : Walter Friedensburg , germana arkivisto kaj historiisto (m. 1938 )
1856 : Horace Barnet , angla futbalisto
1856 : Ferenc Steiner , hungara redaktoro, politikisto (m. 1936 )
1857 : Manuel Maria Coelho , portugala militisto (m. 1943 )
1858 :
1859 :
1860 :
1862 :
Guerrita (Rafael Guerra Bejarano), hispana matadoro (m. 1941 )
Jácome de Sousa Ribeiro , portugala ĵurnalisto, muzikisto kaj komponisto
1863 : Théophile Laforge , franca violonisto (m. 1918 )
1864 : Karel Buchtela , ĉeĥa arkeologo (m. 1946 )
1865 :
Clémentine Delait (Clémentine Clattaŭ), la plej fama barbo -virino (m. 1939 )
Matvei Vasilyevich Golovinski , provokista agento de la rusaj sekretaj servoj (Okhrana ) kaj aŭtoro (m. 1920 )
1866 :
1869 :
Luigi Montemartini , itala botanikisto (m. 1952 )
François-Xavier Ross , kanada kleriko, episkopo de Gaspé (m. 1945 )
1870 : Oscar Straus , aŭstra komponisto de operetoj el Vieno (m. 1954 )
1871 :
Afonso Costa , portugala advokato kaj politikisto (m. 1937 )
Fritz Ehrler , germana sindikatisto kaj politikisto social-demokrata (m. 1944 )
1872 :
Johan Bojer , norvega verkisto (m. 1959 )
Paul Juon , komponisto de rusaj operoj (m. 1940 )
1874 : Nikolaj Berdjajev , rusa kristana filozofo, kies La fontoj kaj esenco de rusa komunismo estis esperantigita (m. 1948 )
1875 :
Louis Dedet , franca rugbeisto
Paul Elbel , franca politikisto (m. 1940 )
1876 :
Erna des Dobschuetz , germana portreta pentristino (m. 1963 )
Hedda Eulenberg , germana tradukistino (m. 1960 )
Archimede Santi , itala pentristo (m. 1947 )
1879 : Jimmy Hunter , novzelanda rugbeisto (m. 1962 )
1880 :
Jameson Adams , brita esploristo, meteologiisto kaj militisto (m. 1962 )
Ange Meloni , itala ĵokeo en Palio de Sieno (m. 1945 )
1881 : Maria Blanchard , hispana artistina pentristino de la skolo de Paris (m. 1932 )
1882 :
Josef Bělohlav , ĉeĥa geografo, eldoninto de dulingvaj folioj en la ĉeĥa kaj Esperanto pri dudek kelkaj urboj, kies Ilustrita gvidlibro tra linioj de Ĉeĥoslovakaj ŝtataj fervojoj estis esperantigita (m. 1935 )
Guy Kibbee , usona aktoro (m. 1956 )
Jean-Pierre Lamboray , luksemburga desegnisto (m. 1962 )
F. Burrall Hoffman , usona arĥitekto (m. 1980 )
Maggie Barnes , usona centjarulino (m. 1998 )
1884 :
1885 : Ring Lardner , usona verkisto (m. 1933 )
1888 : Eva Vrchlická , ĉeĥa aktorino , verkistino kaj tradukistino (m. 1969 )
1888 : János Banner , hungara praarkeologo, profesoro (m. 1971 )
1889 :
Kira Oboleńska , rusa instruistino, ortodoksa sanktulino, nova martiro (m. 1937 )
Arnold Fanck , germana reĝisoro kaj pioniro de montara kino (m. 1974 )
1890 : Albrecht grafo de Bernstorff , germana diplomato kaj rezistanto al germana naziisma reĝimo (m. 1945 )
1891 : Károly Berde , hungara dermatologo , universitata profesoro (m. 1971 )
1892 : Amedeo Agostini , itala matematikisto (m. 1958 )
1893 :
1894 :
Elisabeth Castonier , germana verkistino (m. 1975 )
Edgar Julius Jung , germana politikisto (m. 1934 )
Clifford Roberts , administranto de usona golfo (m. 1977 )
1895 :
Albert Tessier , pastro, profesoro, historiisto kaj pioniro de kebeka kino (m. 1976 )
Anneliese Umlauf-Lamatsch , aŭstria verkistino (m. 1962 )
1896 :
Norodom Suramarit , reĝo de Kamboĝo de 1955 ĝis 1960 (m. 1960 )
August Werner , germana futbalisto (m. 1968 )
1897 :
Joseph Berchtold , unua "Reichsführer-SS" kaj membro de la germana NSDAP (m. 1962 )
Léonard Garraud , sindikatulo de teknikaj servoj de PTT (m. 1944 )
1898 :
1899 :
1900 :
Gina Cigna , fama itala kantistino (soprano ) (m. 2001 )
Henri Jeanson , franca dialogisto (m. 1970 )
1903 : Nagako Kuniyoshi , imperiestrino de Japanio (m. 2000 )
1904 :
1905 : János Makkai , hungara ĵurnalisto, politikisto (m. 1994 )
1905 : Bob Wills , usona kantisto (m. 1975 )
1906 :
1907 : Margaretha Reichardt , germana tekstila artistino de la Bauhaus -movado (m. 1984 )
1909 :
1911 : Béla Szives , rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (m. 1971 )
1913 : Aleksandr Pokriŝkin , sovetia flug-aso , Heroo de Sovetunio (m. 1985 )
1914 :
1915 :
1917 :
1918 :
1919 : Maurice Grosse , brita esploristo de paranormaleco (m. 2006 )
1920 : Traudl Junge , sekretariino de Adolf Hitler (m. 2002 )
1923 : Wes Montgomery , usona gitaristo kaj komponisto de ĵazo (m. 1968 )
1924 : Georg Kühlewind , hungara kemiisto, antropozofo , verkisto, esploristo de spiriteco , instruisto de meditado (m. 2006 )
1925 :
Rahman Rahi , barata poeto, tradukisto kaj kritikisto, laŭreato de la premio Gjanpith (m. 2023 )
Richard Kreß , germana futbalisto
1926 :
1927 :
1928 :
1929 :
1930 :
1931 :
Hal Needham , usona filmtrukisto (en:"stunt man")
Willie Mays , usona sportisto ligita al Major League Baseball
1932 :
1933 :
1934 :
Marie-France Garaud , eks-ministrino franca
John Noakes , televidofertanto brita
1935 : Ron Delany , irlanda atleto
1936 :
Marion Barry jr. , urbestro de Vaŝingtono
Jean Boht , brita aktorino
Angelino Fons , hispana estro de kinejo
Bob Akin , usona industriisto kaj stiristo de vetkura aŭto (m. 2002 )
Choummaly Sayasone , prezidento de Laoso
1937 :
1939 :
Adam Osborne , brita verkisto kaj kreinto de komputiloj (m. 2003 )
Peter Glotz , germana politikisto de SPD , ekonomikisto pri amaskomunikiloj (m. 2005 )
Ryszard Rubinkiewicz , pola bibliisto okupiĝanta pri apokrifoj , tradukisto, membro de Pontifika Biblia Komisiono , profesoro de Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" (m. 2011 )
Margarita de Bourbon (Margarita de Hispanio), reĝinfano de Hispanio, dukino de Soria kaj Hernani, ano de la reĝa familio de Hispanio
Joseph Magiera , franca futbalisto
Cookie Rojas , basbalisto
David Spielberg , usona aktoro
1940 :
Philippe Amaury , mastro de gazetaro (Le Parisien , L'Équipe , Aujourd'hui en France , France Football ) kaj sportaj okazoj (Tour de France , Paris-Roubaix , Ralio Parizo-Dakaro , Enduro du Touquet , Marathon de Paris , Open de France ) (m. 2006 )
Joanna Miles , usona aktorino
Willie Stargell , usona basbalisto (m. 2001 )
1941 : Robert Guéï , ĉefo milita de Ebur-Bordo ekde 24-a de decembro 1999 ĝis 26-a de oktobro 2000 (m. 2002 )
1942 :
1943 : Ferenc Márton , rumania hungara poeto
1944 :
1945 : Ryszard Wyrzykowski , pola reĝisoro de natursciencaj filmoj, scenaristo, vojaĝisto , partoprenanto de ekspedicioj al polusaj regionoj (m. 2003 )
1946 :
1947 :
1948 :
1949 :
Shaukat Aziz , ĉefministro de Pakistano
Martin Buchan , skota futbalisto
1951 : Gerrie Knetemann , nederlanda biciklisto (m. 2004 )
1952 : Wojciech Fortuna , pola salto-skiisto
1953 :
1954 :
Harald Schumacher , germana futbalisto
Uli Stielike , germana futbalisto
1955 :
1957 : Yoshiyuki Matsuoka , japana ĵudisto
1958 : Eddie Deezen , usona aktoro
1959 :
Saul Anuzis , usona politikisto (ŝtato Miĉigano )
Tom Arnold , usona aktoro
Michael Carmine , usona aktoro (m. 1989 )
Francisco José Carrasco , hispana futbalisto
Zlatan Fazlić Fazla , bosnia muzikisto
1960 : Walter Giardino , argentina gitaristo
1962
Mátyás Csányi , rumania hungara komponisto
Andreas Felder , aŭstria salto-skiisto
Valerie French , usona artisto kaj animatronikarta reĝisoro
Erika Hess , svisa alpa skiistino
Michael Konsel , aŭstria futbalisto
Péter Zolcsák , hungara arkitekto, grafikisto
1963 : D.L. Hughley , usona aktoro
1964 :
Skip Ewing , usona kantisto kaj kantoverkisto
Madonna Wayne Gacy , usona muzikisto, klavisto de Marilyn Manson
1966 :
Alan Davies , brita komediisto kaj aktoro
Marwan Lahoud , franca inĝeniero, ĝenerala direktoro de EADS , prizorganta merkatikon , internacion kaj strategion
1967 :
Julio Bocca , argentina dancistino
Connie Britton , usona aktorino
Jacob Friis Hansen , dana futbalisto
Hervé Piccirillo , franca internacia arbitro de futbalo
1968 :
Teddy Duchant , irlanda humoristo
Moira Kelly , usona aktorino
Michael Romeo , usona muzikisto
1969 :
Andrea Elson , usona aktorino
Adam Fogerty , brita aktoro
Kory Kocur , kanada hokeisto
Tari Phillips , usona korbopilkisto
Amy Pietz , usona aktorino kaj produktistino
Greg Scott , brita televida prezentisto
Milenko Topić , serba Korbopilkadisto
1970 :
Betty Boo , angla kantistino kaj kanto-tekstistino
Shane Brolly , brita aktoro
Michel Marfaing , rugbeisto de la tuluza stadio
1971 :
1972 :
1973 :
1974 :
Laurent Cettolo , franca rugbeisto
Lionel Mallier , franca rugbeisto, ano de la teamo de Francio
Sebastian Siegel , brit-usona filma kaj televida aktoro
Semo Sititi , rugbeisto, ano de la teamo de Samoo
1975 :
Aracely Arámbula , meksika aktorino kaj kantistino
Suzette Lee , jamajka atletino, fakulino de longa salto kaj triobla salto
Petit Pierre , franca aktoro kaj humoristo
1976 :
Ken Anderson , usona catch -isto
Antoine Dénériaz , franca alpa skiisto
1977 :
Paquillo Fernández , hispana marĉa kuristo
Shabani Nonda , konga futbalisto
Giorgos Karagounis (greke Γιώργος Καραγκούνης), greka futbalisto
Marcus Thames , usona basbalisto
1978 :
Lara Cox , aŭstralia aktorino
Gilles Elseneer , belga tenisisto
Pierre Maudet , svisa politikisto
Sage Rosenfels , usona futbalisto
1979 :
Erik Bedard , franc-kanada basbalisto
Avon Cobourne , usona futbalisto
Claude Davis , jamajka futbalisto
Thomas Dossevi , franc-togolanda futbalisto
David Flair , usona luktanto
Tim Howard , usona futbalisto
Arnaud Maire , franca futbalisto
Ryan Nyquist , usona BMX -biciklisto
1980 :
Emma Igelström , sveda naĝistino
Ross Mawhinney , britio-naskiĝita itala radio-diskĵokeo
Felipe Reyes , hispana basketbalisto
1981 :
Becky , japan-brita amuzisto
Veronica Andreasson , sveda biciklistino
Ellen Muth , usona aktorino
1983 : Andranik Teymourian , irana futbalisto
1984 : Becky (japane: ベッキー), japan-brita amaskomunikilistino
1985 :
Albert Reed , usona manekeno
Linus Thörnblad , sveda atleto de alta salto
Bakaye Traoré , franca futbalisto
1986 : Eszter György , rumania hungara fasonistino, kostumistino, scenejdekoraciistino
1986 : Eli Marienthal , usona aktoro
1987 : Hannah Taylor-Gordon , angla aktorino
1988 : John Christakis , greka pentristo kaj poeto
1989 : Agnieszka Radwańska , pola tenisistino , la plej alte notata polino en historio de la ranglisto de la Virina Tenisa Asocio
1990 : Maëna Volant , franca aktivulino pri ekologio , kiu ligiĝis kun Burkino , estraranino de Junulara Esperantista Franca Organizo (m. 2014 )
1990 : Clara Lago , hispana aktorino
1992 : Momoko Tsugunaga , japana kantistino
1993 : Tímea Antal , hungara kantistino
1996 : Savanah Stehlin , usona aktorino
766 : Chrodegang , episkopo de Metz (n. 712 )
1052 : Emma de Normandio , reĝino de Britio , filino de Rikardo la 1-a (n. 976 )
1111 : Bohémond de Tarente , unua princo de Antioĥio (n. 1054 )
1252 : Rose el Viterbo , sanktulino katolika (n. 1235 )
1282 : Anneto, abatino ĉe sankta Francisko, filino de Přemysl Otakar la 1-a (n. 1211 )
1447 : Koleta Boylet , franca monaĥino , mistikulino , sanktulino (n. 1381 )
1490 : Ivan la Juna , Registo de Tver (n. 1458 )
1531 : Pedrarias Dávila , hispana konkistadoro
1545 : Georg Helt , germana humanisto, filologo, reformisto kaj teologo (n. 1485 )
1558 : Luko Gaŭriko , itala astrologo , astronomo, matematikisto, humanisto , episkopo, tradukisto en la italan de la verko Almagesto de Ptolemeo kaj korektisto de Alfonsaj tabeloj (n. 1475 )
1606 : Toribio de Mogrovejo , episkopo de Lima (n. 1538 )
1615 : Pieter Both , unua estro de Nederlanda Hindio (n. 1568 )
1616 : Francis Beaumont , angla dramisto kunverkanta kun John Fletcher (n. 1584 )
1627 : Krzysztof Zbaraski , pola ŝtatviro (n. 1580 )
1683 : Guarino Guarini , itala arkitekturisto, filozofo kaj matematikisto (n. 1624 )
1754 : Henry Pelham , brita ĉefministro de Whig -partio (n. 1694 )
1758 : Henry Vane 1-a Jarl de Darlington, angla politikisto (n. 1705 )
1764 : Philip Yorke 1-a Jarl de Hardwicke , Lord Chancellor de Anglio (n. 1690 )
1796 : Guillaume-Thomas Raynal , franca verkisto (n. 1713 )
1806 : Ábrahám Barcsay , hungara poeto partopreninta politikan vivon de Transilvanio (n. 1742 )
1836 :
1842 : Constanze Mozart , aŭstra kantistino, edzino de Mozart (n. 1763 )
1842 : Ludwig Friedrich Heyd , germana historiisto (n. 1792 )
1854 : Charles William Vane, 3-a markizo de Londonderry , brita soldato kaj politikisto (n. 1778 )
1860 : Justus Johann Friedrich Dotzauer , germana violonĉelisto kaj komponisto (n. 1783 )
1865 : György Verestói , hungara verkisto, reformita episkopo (n. 1798 )
1866 : William Whewell , brita sciencisto, filozofo kaj historiisto pri scienco (n. 1794 )
1867 : Peter von Cornelius , germana pentristo kaj artistlernejfondinto (n. 1783 )
1881 : Horatia Nelson , eksteredzeca filino de Emma Hamilton kaj Horatio Nelson (n. 1801 )
1888 : Louisa May Alcott , usona romanistino , filino de transcendisto Amos Bronson Alcott , esperantigata de Edwin Grobe (n. 1932 )
1888 : Eduard Gerhardt , germana pentristo (n. 1813 )
1892 : János Gáspár , hungara pedagogo, lernolibroverkisto (n. 1816 )
1895 : Camilla Collett , norvega verkistino kaj feministino (n. 1813 )
1899 : Victoria Ka'iulani , princino de Havajo (n. 1875 )
1900 : Gottlieb Daimler , germana elfaristo de aŭtomobiloj (n. 1834 )
1901 : (inter la 6-a kaj 8-a de marto) Aleksander Gierymski , pola pentristo, reprezentanto de realisma pentrarto , antaŭulo de impresionismo , frato de Maksymilian Gierymski (n. 1850 )
1902 : Mór Kaposi , hungara dermatologo, kunkreinto de la Viena skolo (n. 1837 )
1905 : John Henninger Reagan , usona konfederacia politikisto (n. 1818 )
1920 : Ömer Seyfettin , turka verkisto (n. 1884 )
1923 : János Seprődi , hungara muzikhistoriisto, folkloristo (n. 1874 )
1929 : Josef Holeček , ĉeĥa verkisto pri la vilaĝa vivo, precipe en dekvoluma romanego La niaj , ĵurnalisto kaj tradukisto de Kalevala en la ĉeĥan (n. 1853 )
1930 :
1932 : John Philip Sousa , usona komponisto de marŝoj (n. 1854 )
1935 : Fridolf Rhudin , sveda aktoro kaj komediisto (n. 1895 )
1936 : Ferenc Steiner , hungara redaktoro, politikisto, ekziligita de Rumanio (n. 1856 )
1937 : Rudolf Otto , germana protestanta teologo, filozofo, religiosciencisto , verkisto (n. 1869 )
1938 : Pachín de Melás , astura verkisto (n. 1877 )
1939 : Ferdinand von Lindemann , germana matematikisto , konata pro sia pruvo, ke π (pi) estas transcenda nombro (n. 1852 )
1940 : Marcella Ferenczy László , rumania hungara porinfana verkistino, redaktorino (n. 1903 )
1941 : Gutzon Borglum , dana skulptisto (n. 1867 )
1945 : Milena Pavlovic-Barili , serba pentristino kaj poetino (n. 1909 )
1947 :
Ferdinand Zecca , franca reĝisoro (n. 1864 )
İhsan Eryavuz , turka soldato (n. 1877 )
1948 :
Ross Lockridge, Jr. , usona romanisto (n. 1914 )
Kemalettin Kâmi Kamu , turka (n. 1901 )
1950 : Albert Lebrun , prezidento de Francio (n. 1871 )
1951 :
Ivor Novello , kimra aktoro, muzikisto, kaj komponisto (n. 1893 )
Volodimir Vinniĉenko , ukrainia politikisto, ŝtatviro, pentristo kaj verkisto, esperantigata (n. 1880 )
1952 : Jürgen Stroop , germana militkrimulo , SS -estro respondeca pri holokaŭsto en la Varsovia geto , ekzekutita (n. 1895 )
1955 : Bronisław Kuhl , pola esperantisto el Krakovo , konata de recenzoj kaj kritikoj en "Pola Esperantisto ", "British Esperantist ", "La Bela Mondo ", "Universo " k. a., tradukisto de i.a. Legendoj de Andrzej Niemojewski , eldonitaj en la serio Internacia mondliteraturo (n. 1886 )
1959 : Florian Le Roy , bretona ĵurnalisto kaj verkisto
1961 : George Formby , brita komikisto kaj kantisto (n. 1904 )
1962 : Mátyás Csányi , rumania hungara komponisto, teatra kapelestro (n. 1884 )
1964 :
Paŭlo de Grekio (n. 1901 )
Edward Van Sloan , usona aktoro (n. 1881 )
1965 : Margaret Dumont , usona aktorino (n. 1882 )
1967
1968 : Léon Mathot , franca kinisto (n. 1886 )
1969
Óscar Osorio , salvadora militisto kaj politikisto (n. 1910 )
Nadja Ruŝeva , soveta pentristo (n. 1952 )
1970 :
Wlastimil Hofman , pola pentristo, reprezentanto de simbolismo (n. 1881 )
William Hopper , usona aktoro (n. 1915 )
1971 : Thurston Dart , brita harpsikordisto kaj dirigisto (n. 1921 )
1973 : Pearl S. Buck , usona romanistino, Nobel-premio pri literaturo 1938 (n. 1892 )
1977 : John Widén , sveda esperantisto , arkivisto kreinta Esperanto-fakon, delegito kaj dumviva membro de UEA (n. 1902 )
1979 : Gaston Turin , franca esperantisto , redaktoro de "Internacia Pedagogia Revuo ", aktivulo de ILEI , multjara delegito de UEA pri instruado (n. 1910 )
1980 : Hrihir Tjutjunnik , ukraina verkisto kaj tradukisto el la rusa, laŭreato de Ŝevĉenka ŝtata premio , esperantigata de Olga Kerzjuk , sinmortiginto (n. 1937 )
1981 : Henryk Zieliński , pola historiisto, profesoro, partoprenanto de la batalo de Bzura , cenzurata , mortinta en misteraj cirkonstancoj (n. 1920 )
1982 : Ayn Rand , rusa-usona verkisto kaj filozofino, konata de la romanoj La fonto kaj La ribelo de Atlaso , kreintino de filozofia sistemo Objektivismo (n. 1905 )
1983 : Cathy Berberian , usona kantistino (n. 1925 )
1983 : László Hosszú , rumania hungara pastro, eklezia verkisto (n. 1913 )
1984 :
1986 :
1988 :
Mediha Demirkıran , turka muzikistino kaj aktorino
Mairéad Farrell , Seán Savage kaj Daniel McCann , volontuloj de la Dumtempa irlanda respublika armeo
1993 :
Michel Riquet , franca ekleziulo, rezistomovadano kaj ĵurnalisto (n. 1898 )
Boĵidar Popoviĉ , serba esperantisto , matematikisto kaj astronomo, unua direktoro de la Esperanto-instituto en Sarajevo , ĉefa animanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta , prezidanto de ISAE , certiginta regulan aperadon de "Scienca Revuo " kaj "Bulteno de ISAE ", honora membro de UEA (n. 1913 )
Amador Diaz , brita esperantisto , ĉefdirektoro de Brita Esperanto-Asocio , kunfondinto de Esperanto-Asocio de Britio , fakdelegito pri arkitekturo , regula kontribuanto al "Monato " (n. 1932 )
1994 :
1997 :
1998 : Frank Barrett , korbopilkisto (n. 1913 )
1999 :
2000 : John Colicos , kanada aktoro (n. 1928 )
2000 : Teodor Sugár , rumania hungara, rumana ĵurnalisto, teatro- kaj filmkritikisto (n. 1947 )
2001 :
Mário Covas Júnior , brazila politikisto (n. 1930 )
Nane Germon , franca aktorino (n. 1909 )
2002 :
Jockel Fuchs , urbestro de Majenco (n. 1919 )
Ralph Rumney , brita pentristo (n. 1934 )
Donald Wilson , brita verkisto kaj televidoproduktisto (n. 1910 )
2003 :
2004 :
Frances Dee , usona aktorino (n. 1909 )
Ray Fernandez , luktisto (n. 1957 )
2005 :
Hans Albrecht Bethe , german -usona fizikisto , Nobelpremiita pri fiziko en 1967 por sia malkovro de stela nukleosintezo (n. 1906 )
Danny Gardella , usona korbopilkisto (n. 1920 )
Jean Löring , germana mecenato (n. 1934 )
Gladys Marín , ĉilia politikistino, poetino, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉilio (n. 1941 )
Thakar Singh , spirita instruisto en la Sant Mat gento de nuntempaj sanktuloj (n. 1929 )
Herbert Steininger , prezidanto de aŭstria alta kortumo (n. 1933 )
Tommy Vance , brita radio-diskĵokeo (n. 1943 )
Teresa Wright , usona aktorino (n. 1918 )
2006 :
Anne McCarty Braden , usona advokato de civilaj rajtoj (n. 1924 )
King Floyd , usona kantisto kaj kanzonverkisto (n. 1945 )
Iser Kuperman , ukraina damludisto (n. 1922 )
Mortimer Planno , famulo de la Rastafaria movado kaj tamburisto kaj rasta-instruisto de Bob Marley (n. 1929 )
Kirby Puckett , usona korbopilkisto (n. 1960 )
Dana Reeve , usona aktorino, edzino de Christopher Reeve (n. 1961 )
Simon Ungers , germana arkitekto kaj artisto (n. 1957 )
Ruth Weiss (ankaŭ nomita Wèi Lùshī 魏璐诗), aŭstrio-ĉinia ĵurnalistino (n. 1908 )
Klaus Hermsdorf , germana literaturhistoriisto (n. 1929 )
2007 :
Shane Cross , aŭstralia skettabulisto (n. 1986 )
Ernest Gallo , usona fabrikanto de vino (n. 1909 )
Pierre Moinot , franca altrangula ŝtatoficisto, membro de la franca akademio (n. 1920 )
Moŝe Bejski , pola-juda politikisto kaj cionista aktivulo, kunkreinto de la difino pri "Justulo inter Nacioj de la Mondo " (n. 1921 )
Jean Baudrillard , franca sociologo kaj filozofo pri kulturo , kuniniciatinto de postmodernismo , radikala kritikisto de tutmondiĝo (n. 1929 )
José Luis Coll , hispana humoristo (n. 1931 )
Ian Wooldridge , brita ĵurnalisto pri sportoj (n. 1932 )
Ray Stern , usona luktisto, korpkulturisto kaj entreprenisto (n. 1933 )
Allen Coage ("Bad News Brown", "Bad News Allen"), usona luktisto kaj ĵudisto (n. 1943 )
Quim Regàs , hispana ĵurnalisto (n. 1950 )
Anna Kowara , pola poetino el Skierniewice , kunlaboranta kun loka filio de Pola Esperanto-Asocio , kunlaboranta kun "El Popola Ĉinio ", aŭtorino de kelkaj E-volumoj kiel Poemoj kun dediĉoj , vivanta kun korpa malkapablo (n. 1957 )
2008 :
Peter Poreku Dery , ganaa kardinalo, honora episkopo de Tamale (n. 1918 )
Gustaw Holoubek , pola aktoro de kino kaj teatro, reĝisoro kaj senatano (n. 1923 )
Lili Boniche , kantisto kaj muzikisto de arabandaluzia muziko (n. 1921 )
2009 :
2016 : Maria Rostworowska , pola-perua historiistino, esploristino de indianaj kulturoj apud Andoj (n. 1915 )
Francio:
Je la tago de Sanktino Koleta, alaŭdo startas kanti.
Svislando:
Je la tago de Sankto Fridolin, lampo ne plu estas en mano.
La 6-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro ):
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la nekonata dato akceptita en la liston de legindaj artikoloj .