papo de la katolika eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia
Stefano la 9-a (naskiĝis en la jaro 1020 kiel Frederiko de Loreno en Loreno, mortis la 29-an de marto 1058) estis papo de la 3-a de aŭgusto 1057 ĝis la 29-a de marto 1058.
Stefano la 9-a | ||
---|---|---|
154-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Frederiko de Loreno | |
Pontifiko | de 3-a de aŭgusto 1057 | |
ĝis 29-a de marto 1058 | ||
Antaŭulo | Viktoro la 2-a | |
Sekvanto | Nikolao la 2-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1020 en Loreno | |
Morto | 29-a de marto 1058 en Florenco, Italio | |
Tombo | Santa Reparata, Florence [#] | |
Alma mater | Montokasino [#] | |
Familio | ||
Patro | Gothelo I, Duke of Lorraine [#] | |
Patrino | Urraca d'Ivrea [#] | |
Gefratoj | Godfrey III, Duke of Lower Lorraine • Gothelo II of Lower Lorraine • Regelindis of Lower-Lorraine • Oda of Verdun [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Kiel filo de Gotelono la 1-a, li devenis de la familio de la dukoj de Loreno kaj estis la frato de Gotfredo la 2-a de Ardeno (nomata Gotfredo la barbulo), duko de Toskanio.
Antaŭ ol esti papo, li estis benediktano kaj abato en la abatejo de Monte Cassino. Li estis elektita papo sen la volo de la imperiestro.
La 6-an de marto 1058, li konfirmis la monan privilegion de la abatejo de Cluny.
Post nur 8 monata pontifikeco, Stefano la 9-a mortis en Florenco, eble pro malsano,[1] sed plej verŝajne mortigita. Kaŭzo de lia mortigo povintus esti lia kontraŭstaro, kiel unua papo de post la regno de Karolo la Granda kontraŭ la elekto de papoj fare de la germanaj imperiestroj aŭ de la roma vox populi. Li proponis la elekton de la papo fare de kolegaro de kardinaloj[2], kiu estis oficialigita de lia posteulo[3].
Sed eblus ankaŭ ke li estis venenita de la roma aristokrataro, kiu tuj poste provis surtroniĝi la kardinalepiskopon de Velletri, Jean de Tusculum, nomata Minchio[4], kiu iĝis la kontraŭpapo Benedikto la 10-a.
Laŭ la volo de Stefano la 9-a, la influriĉa Hildebrand surtroniĝis Nikolao la 2-an la 8-an de decembro 1058.
Stefano la 9-a estas taksata unu el la reformistoj de la unua eklezio, kune kun Leono la 9-a kaj Nikolao la 2-a[5].
La katedraloj de Metz kaj de Toul estas dediĉataj al li.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.