From Wikipedia, the free encyclopedia
Andrzej NIEMOJEWSKI (24-a de januaro 1864 – 3-a de novembro 1921 en Varsovio) - pola verkisto, publicisto kaj tradukisto, pioniro de la movado de liberpensuloj kaj kunkreinto de pola religiologio.
Andrzej Niemojewski | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de januaro 1864 en Rokitnica-Wieś | |
Morto | 3-an de novembro 1921 (57-jaraĝa) en Varsovio | |
Tombo | Protestanta-reformacia tombejo en Varsovio vd | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Familio | ||
Dinastio | Q63532444 vd | |
Infanoj | Lech Niemojewski (en) , Zofia Niemojewska-Gruszczynska (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Lambro vd | |
Okupo | verkisto tradukisto dramaturgo poeto vd | |
Laborkampo | Liriko vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Q15748230 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Andrzej Niemojewski, blazono Rola naskiĝis en Rokitnica apud Brodnica, kie en gimnazio bone ekkonis la germanan lingvon. Lia patro Feliks estis konvinkita adepto de tovianismo.
En Universitato de Tartu studis juron. En Krakovo alproksimiĝis al socialisma movado, kaj poste en Sosnowiec ekkonis vivon de laboristoj. Okupiĝis pri tradukado de la franca lingvo, redakto kaj eldonado de semajnrevuo Myśl Niepodległa (Penso Sendependa). Famiĝis per klasika romano Listy człowieka szalonego (Leteroj de furioza homo; 1899). En ciklo de evangeliaj rakontoj Legendy (Legendoj; 1902) bildigis Kriston kiel la unuan proleton. La libro estis tradukita esperanten de Bronislaw Kuhl kaj eldonita de Hirt en Leipzig (Germanio) en 1923 kun antaŭparolo de Antoni Grabowski.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.