franca verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean-Pierre Claris de Florian (naskiĝinta la 6-an de marto 1755 ĉe la Kastelo Florian apud Sauve/departemento Gard, mortinta la 13-an de septembro 1794 en Sceaux) estis franca verkisto.
Jean-Pierre Claris de Florian | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jean-Pierre Claris de Florian | |||||
Naskiĝo | 6-an de marto 1755 en Sauve | ||||
Morto | 13-an de septembro 1794 (39-jaraĝa) en Sceaux | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Hauts-de-Seine vd | ||||
Lingvoj | hispana • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Q3065735 vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fablisto dramaturgo tradukisto poeto verkisto romanisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q107678060 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dekjara li venis sub la ŝirmon de la onklo kiu estis parenco de Voltaire, al Ferney-Voltaire. Al la filozofo la knabo ja plaĉis pro siaj saĝaj respondoj. Veninte al Parizo Florian ekdeĵoris kiel knabo kortega ĉe la Duko de Penthièvre, kiu promociis lin je kapitano dragona aljuĝinta al li la titolon Kavaliro de Florian. Sekve Florian vivis parte en Parizo parte sur la kasteloj de la duko en interesaj kaj spritplenaj medioj. En 1788 li iĝis akademiano kaj ĝuis vivon sen nuboj.
Sed en 1793 okazis lia malliberiĝo; kelkajn tagojn post la liberiĝo li mortis.
Lia gloro ŝuldiĝas precipe al la molaj paŝtistaj noveloj »Galatée« (1783) kaj »Estelle« (1787), kiuj perfektis por la tiama gusto. Eĉ pli malgusta (laŭ hodiaŭa takso) estas liaj poemaj romanoj »Numa Pompilius« (1786), imito malperfekta de la verko »Télémaque«, kaj »Gonzalve de Cordoue« (1791); tamen provas la antaŭparolo al la laste menciita verko: »Précis historique sur les Maures«, ke Florian ja scipovintus skribi bone. Menciindas krome liaj fabloj »Fables« (1792). La en la prizono verkita skribaĵo »Guillaume Tell« estas verŝajne lia plej malbona verko. Krome la traduko de »Don Quichotte« fiaskis. Liaj verkoj multafoje estas eldonitaj kaj tradukitaj en multajn lingvojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.