Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pehr KALM (naskiĝinta la 6-an de marto 1716 en Ångermanland, mortinta la 16-an de novembro 1779 en Åbo) estis sveda botanikisto, esploristo, naturalisto kaj agrikultura ekonomikisto.
Pehr Kalm | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sveda botanikisto | |||||
Persona informo | |||||
Pehr Kalm Pietari Kalm | |||||
Naskiĝo | 6-a de marto 1716 en Ångermanland, Svedio | ||||
Morto | 16-a de novembro 1779 en Åbo, Svedio (hodiaŭ Finnlando) | ||||
Etno | svedlingvaj finnlandanoj vd | ||||
Lingvoj | sveda • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio Finnlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto universitata instruisto ekonomikisto natursciencisto esploristo pastro ornitologo vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco, ekonomiko kaj teologio vd | ||||
Aktiva en | Upsalo • Turku vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Karolo Lineo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kalm famiĝis ĉar li unue priskribis la Niagaran Akvofalaron kaj publikigis la unuan detalan studon de la natura historio pri Nordameriko. En 1747, li estis komisiita de la Reĝa Akademio de Scienco de Svedio pri vojaĝo al la nordamerikaj kolonioj por alporti semojn kaj plantojn kiuj povas uziĝi en la agrikulturo. Krom tio, li unue publikigis sciencan priskribon de multaj trovaĵoj en Nordameriko, interalie la unuan sciencan priskribon de la "17-jara cikado" Magicicada septendecim[1].
Liaj gepatroj devenis de Finnlando kaj establiĝis en Svedio kaŭze de la Granda Nordia Milito. Lia patro mortis ses semajnojn post lia naskiĝo. Kiam la bataloj finiĝis, lia patrino revenis al urbo Närpes, Ostrobotnio, en Finnlando, kie lia patro estis luterana pastro. Kalm komencis, en 1735, siajn studojn en la Reĝa Akademio de Åbo[2], nune Turku, kaj ekde 1740 li enmatrikuliĝis en la Universitaton de Upsalo, kie li konatiĝis kun Karolo Lineo, kaj fariĝis unu el liaj unuaj lernantoj. En Upsalo, Kalm ekoficis kiel estro de eksperimenta plantaro kies proprietulo estis la barono Sten Carl Bielke (1709-1753)[3].
Kalm faris esplorojn en Svedio, Rusio kaj Ukrainio inter 1742 kaj 1746, kiam li ekoficis kiel asista-profesoro pri Natura Historio kaj ekonomio en la Akademio de Åbo, kies funkcio li ekzercis plentempe ekde 1747, en la sama jaro kiam Lineo lin indikis por membriĝi al la Reĝa Akademio de Sciencoj en Svedio.
Antaŭ ol iri al Filadelfio, Kalm pasigis ses monatojn en Anglio, kie li renkontis multajn gravajn botanikistojn. Kalm alvenis en Pensilvanio en 1748, kaj tie li estis helpata de Benjamin Franklin kaj John Bartram (1699-1777)[4]. Tie li starigis sian laboroficejon ĉe la sveda-finna komunumo, en Raccoon, nuna Swedesboro, Nov-Ĵerzejo.
Li aktivis kiel anstataŭanto de la pastro de la Triunua Preĝejo[5], kiu estis loka luterana preĝejo fondita de svedoj. Post nemulte da tempo, Kalm edziĝis al vidvino de Johan Sandin, eksa pastro kiu estis mortinta. En Raccoon, li restis ĝis la 19-a de majo 1749. Antaŭ ol reiri al Finnlando, Kalm vizitis la Niagaran Akvofalaron krom viziti Montrealon kaj Kebekion en Kanado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.