From Wikipedia, the free encyclopedia
Oscar Nathan STRAUS [oskar ŝtraŭs] (naskiĝis la 6-an de marto 1870, mortis la 11-an de januaro 1954) estis viena komponisto de operetoj kaj filmomuziko, inter aliaj ĝenroj. Hodiaŭ li estas plej vaste konata pro siaj verkoj Ein Walzertraum ("Valsosonĝo") kaj Der tapfere Soldat ("La ĉokolada soldato"), kvankam li ankaŭ komponis pli ol 500 ĉambromuzikajn komponaĵojn, orkestrajn verkojn, kaj ĥorverkonj.
Oscar Straus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de marto 1870 en Vieno |
Morto | 11-an de januaro 1954 (83-jaraĝa) en Bad Ischl |
Tombo | Bad Ischl Friedhof (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio Aŭstrio-Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Nelly Irmen (en) Clara Straus (en) |
Infanoj | Walter Straus (en) ( Clara Straus (en) ) Leo Straus (en) ( Nelly Irmen (en) ) Erwin Straus (en) ( Clara Straus (en) ) |
Parencoj | Josef Singer (en) (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | dirigento filmkomponisto komponisto scenaristo |
Verkoj | Ein Walzertraum |
Komence lian nomon oni literumis "Strauss", sed li baldaŭ ŝanĝis ĝin al "Straus", por ke la publiko ne kredu, ke li estas ano de la fama muzikema familio de Johann Strauss.
Straus studis muzikon en Berlino sub Max Bruch, kaj iĝis dirigento ĉe la Überbretti kabaredo. Poste li reiris en Vienon kaj komencis verki operetojn, post nelonge iĝante grava konkurencanto al Franz Lehar. Dum la nazia okupado de Aŭstrujo Straus forkuris Parizon, kaj post tio al Holivudo.
Post la dua mondmilito li revenis al Eŭropo. Li enloĝiĝis en Bad Ischl, kie li mortis en 1954.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.