metropolo kaj havenurbo en Ĉinio From Wikipedia, the free encyclopedia
Inkou, ĉine 营口 / 營口 estas metropolo kaj havenurbo en Ĉina Popola Respubliko. La prefektejo administras ankaŭ 2 urbojn kaj 4 distriktojn. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 2 328 582 loĝantoj sur areo de 5 399,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 431 loĝantoj/km².
Inkou | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 115000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 328 582 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 431 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 40′ N, 122° 14′ O (mapo)40.66525122.22972 [+] | ||||
Areo | 5399,8 km² ( 539 980 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Yingkou [+] | |||||
Inkou etendiĝas en la orienta parto de la lando laŭ rivero tre proksime al la maro nordokcidente de la Liaodonga Duoninsulo. Ŝenjango troviĝas en distanco de 166, Dalian 204, Anŝan 84, Panczjin 70 kilometroj. Ĝi havas vastan marbordon al la Bohaj-maro, golfo de la pacifika oceano, kiu je parto estas plaĝoj. La urba haveno estas la dua plej granda en la Bohaj-maro, post la haveno de Tjanĝino.
Inkou estis antaŭe konata, kiel angla "Newchwang" (牛庄). Laŭ Traktato de Tjanĝino en 1858 la britoj akiris en la proksimeco riveran havenon, sed poste ili plendis, ke la rivero ne sufiĉas por la grandaj britaj ŝipoj, tial la loko ŝanĝiĝis al la nuna Inkou.
Evoluon de Inkou diversaj industriaj zonoj apogas.
Inkou havas kontinentan klimaton kun fortaj influoj de musono. La temperaturo estas en januaro −9 °C, en julio 25 °C. Jare pluvas po 643 mm. En ĉiuj monatoj pluvetas (aŭ neĝas), sed plej ofte en julio kaj aŭgusto pluvas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.