La 30-a de marto estas la 89-a tago de la jaro (la 90-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 276 tagoj restas.
Je la 30-a de marto okazis, interalie:
- 1282: Sicilio: popola ribelo kontraŭ la dinastio Anĵuo-Sicilio komenciĝis en Palermo - la kanto Il Canto degli Italiani de Goffredo Mameli estis dediĉita al la evento
- 1349: Heredanto de la trono de Reĝlando Francio ricevis unuafoje la titolon dauphin
- 1492: Fernando la 2-a kaj Izabela la 1-a subskribas dekreton celanta forpeli judojn el Hispanio, escepte de ilia konverto al katolikismo
- 1533: Thomas Cranmer iĝis ĉefepiskopo de Canterbury
- 1603: En Irlando finiĝis naŭjara milito
- 1689: Pola nobelo kaj filozofo Kazimierz Łyszczyński, kondamnita de eklezia kaj sejma juĝejoj pro ateismo, estis kruele mortigita
- 1699: Panĝabio: sikisma guruo Gobind Singh fondis komunumon Khalsa en la urbo Anandpur Sahib
- 1782: Ribelo de Tupak-Amaru la 2-a - venko de hispanaj militistoj en la batalo de Moho (Peruo)
- 1791: Franca Akademio de Sciencoj akceptis novan difinon de metro, kiel dekmiliononon de la distanco inter la norda poluso kaj ekvatoro, mezurita tra la pariza meridiano
- Napoleonaj Militoj
- 1815: Kun la proklamo de Rimini reĝo de Napolo Joaĥimo Murat admonis italojn al nacia unueco, sankciante komencon de la Unuiĝo de Italio - Alessandro Manzoni dediĉis poemon al la proklamo
- 1842: Duetila etero estis uzita kiel anestezilo fare de usona kuracisto Crawford Long
- 1844: Domingaj ribelantoj venkis haitian armeon en batalo de Santiago de los Caballeros
- 1853: Lvovo: en apoteko ekbrulis unua kerosena lampo, konstruita de Ignacy Łukasiewicz kaj ladisto Adam Bratkowski - la inventaĵo kaŭzis fulmrapidan disvolvon de naftorafinada industrio
- 1856: Krimea milito: subskribo de pariza traktato finanta la militon, en kiu sume pereis 500 mil soldatoj
- 1858: Usonano Hymen Lipman patentigis krajonon kun gumo
- 1861: Brita kemiisto William Crookes anoncis malkovron de taliumo pere de spektroskopio
- 1863: Dana princo Wilhelm Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg iĝis reĝo de Grekio kiel Georgo la 1-a
- 1867: Vendo de Alasko: la Rusia Imperio vendis Alaskon al Usono, kune kun la Aleutaj Insuloj
- 1881: Usono: en satira revuo "Puck" aperis unuaj miensimboloj
- 1882: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Oceano
- 1909: La ponto Queensboro super la East River estis malfermita al trafiko, ligante la kvartalojn Manhattan kaj Queens en Novjorko
- 1912: Dua maroka krizo, la Agadir-krizo, estis solvita per establado de la franca protektorato de Maroko
- 1916: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Adriano
- Unua mondmilito:
- 1919: Pola-ukraina milito: laŭ ordono de ĉefkomandanto Józef Piłsudski estis kreita Volinia Fronto gvidata de pola generalo
- 1920: Flago de Ĉeĥoslovakio oficialiĝis (de Ĉeĥio ekde 1993)
- 1922: Portugalaj maraviadilistoj Gago Coutinho kaj Sacadura Cabral faris unuan flugon super Suda Atlantiko
- 1930: Heinrich Brüning iĝis kanceliero de Germanio
- 1931: Dua Pola Respubliko: teknika mezlernejo fondiĝis en Katowice (parto de Supra Silezio, restanta preskaŭ 600 jarojn ekster limoj de Pollando)
- Dua mondmilito:
- 1949: En Barato fondiĝis subŝtato Raĝastano
- 1952: Nikos Belojanis kun tri aliaj grekaj komunistoj estis ekzekutita
- 1954: Kanado: en Toronto oni malfermis metroon
- 1963: En Gvatemalo okazis armea puĉo
- 1965: Vjetnama Milito: 22 personoj pereis kaj 183 vundiĝis rezulte de bombeksplodo antaŭ la usona ambasadejo en Sajgono
- 1968: Generalo Ludvík Svoboda iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio
- 1970: Premiero de la soveta filmo La blanka suno de la dezerto
- 1971: Unua kafejo Starbucks malfermiĝis en Usono
- 1972: Vjetnama milito: Nordvjetnamaj trupoj komencis Paskan Ofensivon
- 1974: Unua en la historio koncerto de la punka muzikgrupo The Ramones
- 1980: Nova flago de Sirio oficialiĝis
- 1981: En Sovetunio oni unuafoje enkondukis la someran tempon
- 1981: Provante impresi aktorinon Jodie Foster, John Hinckley Jr., pafis kaj vundis usonan prezidanton Ronald Reagan
- 1981: Pola Popola Respubliko: en Varsovio oni subskribis interkonsenton inter la komunistaj regopovoj kaj Solidareco finantan t.n. krizon de Bydgoszcz — sekvataga ĝenerala striko estis nuligita
- 1987: Novjorko: en aŭkcio oni vendis La sunflorojn de Vincent van Gogh kontraŭ 39,85 milionoj da usonaj dolaroj
- 1988: Hungara konservativa politika partio Fidesz fondiĝis - unu el kunfondintoj estis Viktor Orbán
- 1990: Dissolvo de Sovetunio: Estona Soveta Socialisma Respubliko agnoskis sovetan regadon kontraŭleĝa kaj anoncis provizoran periodon antaŭ proklamo de sendependeco
- 1992: Belorusia rublo estis enkondukita
- 1992: Usona filmo La silento de la ŝafidoj gajnis 5 Oskar-premiojn - unu el ĉefpremioj ricevis aktorino Jodie Foster
- 1994: Konstitucio de Belorusio ekvalidiĝis
- 1994: En Sarajevo oni voĉdonis konstitucion de kroat-islama federacio en Bosnio
- 1994: Nord-Makedonio aliĝis al Konsilio de Eŭropo
- 1998: Robert Koĉarjan gajnis prezidentan baloton en Armenio
- 2001: Princo Willem-Alexander de Nederlando kaj Máxima Zorreguieta fianĉiĝis
- 2003: Invado de Irako: usona armeo ĉirkaŭiris Naĝafon
- 2008: En 9 novaj landoj de la Traktato de Schengen oni nuligis landliman kontrolon sur aviadilejoj
- 2009: Milita mararmeo de Srilanko venkis tamilajn tigrojn en marbatalo apud urbo Chalai
- 2010: CERN: en Granda Koliziigilo de Hadronoj oni faris unuajn kunpuŝiĝojn de proton-faskoj
- 2014: Anne Hidalgo kiel unua virino iĝis urbestro de Parizo
- 2016: Htin Kyaw iĝis prezidento de Birmo
- 2016: Faustin-Archange Touadéra iĝis prezidento de Centr-Afrika Respubliko
- 2017: Unuafoje oni parte reuzis raketon Falcon 9
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 35-a tago de la rusa agreso: pasinttage per humanitaraj koridoroj estis evakuitaj 1 665 personoj; ukraina Ruĝa Kruco de la plenskala militkomenco atingis ĉ. 400 mil personojn liverante al ili nutraĵon, kovrilojn, tendojn kaj akvon; ĝis nun 486 sabotistoj estis identigitaj, la pasintan tagon - 5; ukrainaj soldatoj frakasis kolumnon de rusia taĉmento, el 15 veturiloj 5 estis tute detruitaj; oriente de Kievo rusoj detruis magazenon de nutraĵo; rusia armeo bombis sidejon de Ruĝa Kruco en Mariupolo; vespere Volodimir Zelenskij diris pri la „turnopunkto” en la milito, ŝajna retiriĝo de rusaj trupoj estas fakte ilia forpelado;
- Mondreago: UN: 3,9 mln de ukrainoj fuĝis de la milito (6,5 mln estas internaj rifuĝintoj en la lando); du mil rusiaj soldatoj atingis Ukrainion de uzurpaj Sud-Osetio kaj Abĥazio; Britio: Rusio retirigas siajn unuojn pro iliaj grandaj perdoj; Kroatio rompis transporton de rusa nafto al Serbio; UN: el Ukrainio forveturis ĉiu 11-a loĝanto (el 44 milionoj) - brita registaro informis pri disdono de 25,5 mil vizojn al rifuĝintoj el Ukrainio; rusia poŝto haltigis sendon de poŝtaĵoj al Pollando kaj Danio; dana JYSK retiriĝas de Rusio; UNICEF: ĉ. 2 mln de infanoj devis fuĝi de Ukrainio (rezulte de la milito pereis pli ol 100 infanoj, 130 estis vunditaj); 83% de rusoj apogas la agdon de Putin, du trionoj opinias, ke Rusio survojas en bona direkto
- 2023: 400-a tago de la plenskala milito: pasinttage ĉirkaŭaĵoj de Baĥmut estis de rusoj pripafitaj 187 fojojn, okazis 28 bataletoj, Rusio perdis 100 soldatojn (plejparte tie batalas krimuloj el Grupo Wagner), 97 estis vhttps://www.wikidata.org/wiki/Special:EntityPage/Q2460unditaj; Ĥersona provinco estis pripafita 45 fojojn per 216 pafaĵoj; urbestro de Avdijivka: tute detruita infrastrukturo, ruinigitaj kaj damaĝitaj ĉiuj konstruaĵoj, en tio 80% de domoj; en pasinttaga rusa pripafo de pli ol 90 lokoj 3 personoj pereis kaj 11 estis vunditaj, en orienta fronto ukraina armeo rebatis 47 atakojn; transdonitaj de Slovakio ĉasavidiloj MiG-29 jam batalas defende de Ĥarkovo; vespere 6 rusaj raketoj falis al Ĥarkivo;
- Mondreago: Japanio transdonos 400 mln da dolaroj por rekonstruo de kritika infrastrukturo de Ukrainio - usonaj 1,25 mld da dolaroj servas al porsociaj pagoj; nuntempe oni serĉas en Ukrainio pli ol 19,5 mil infanojn; Pola Senato unuanime kondamnis Rusion pro forkapto de ukrainaj infanoj; rekordaj perdoj de la Banko de Rusio en 2022 - pli ol 720 mld da rubloj, t.e. 27 foje pli ol en 2021; ambasado de Usono en Rusio postulas oficialan konfirmon pri aresto de raportisto de "Wall Street Journal"; Turkio agnoskis peton de Finnlando pri aliĝo al NATO
- 1138: Maimonido, juda filozofo, rabeno, teologo kaj kuracisto, aŭtoro de la ĉefverko Miŝne Tora, okupiĝanta pri halaĥo kaj juda aristotelismo (m. 1204)
- 1326: Ivano la 2-a Ruĝa, granda princo de la Granda Duklando de Moskvo (m. 1359)
- 1432: Mehmedo la 2-a, turka sultano, konkerinto de Konstantinopolo (m. 1481)
- 1510: Antonio de Cabezón, hispana komponisto, orgenisto kaj klavicenisto (m. 1566)
- 1519: Blankino de Montferato, itala dukino el Savoja dinastio (n. 1472)
- 1705: August Johann Rösel von Rosenhof, germana entomologo kaj desegnisto (m. 1759)
- 1746: Francisco de Goya, hispana kortega pentristo de Karlo la 3-a, portretisto, gravuristo, ekkonata de sia unua fresko pentrita en baziliko de Zaragozo (m. 1828)
- 1752: Christian Friedrich Timme, germana verkisto de malfrua klerismo (m. 1788)
- 1763: Ferenc Pethe, hungara agrikulturisto kaj ĵurnalisto (m. 1832)
- 1775: Hieronymus von Colloredo-Mansfeld, aŭstra kampa militisto (m. 1822)
- 1776: Vasilij Tropinin, rusa pentristo-portretisto, konata de la portreto de Aleksandr Puŝkin (m. 1857)
- 1793: Juan Manuel de Rosas, argentina generalo kaj politikisto, guberniestro de Provinco Bonaero (m. 1877)
- 1811: Robert Bunsen, germana kemiisto kaj profesoro, kunmalkovrinto de cezio kaj rubidio, konata de la brulilo de Bunsen (m. 1899)
- 1820: Andrej Sládkovič, slovaka poeto de romantikismo, esperantigata de Jiří Kořínek (m. 1872)
- 1834: Lajos Gergely, hungara pedagogo, frato de Sámuel Gergely (m. nekonata)
- 1844: Paul Verlaine, franca poeto, apartenanta al fipoetoj, kun Stéphane Mallarmé konsiderata kiel majstro kaj antaŭulo de simbolistaj poetoj (m. 1896)
- 1847: Stefanie Keyser, germana furorverkistino kaj aktorino (m. 1926)
- 1853: Vincent van Gogh, nederlanda pentristo post-impresionisma, konata de la pentraĵoj La terpommanĝantoj, La sunfloroj, Memportretoj de Vincent van Gogh (m. 1890)
- 1856: Ödön Rádl, hungara advokato kaj verkisto, fondinto de literatura Societo Szigligeti (m. 1916)
- 1857: Gabriela Zapolska, pola verkistino (m. 1921)
- 1859: Adelino Fontoura, brazila verkisto, ĵurnalisto kaj poeto, patrono de la Brazila Beletristika Akademio (m. 1884)
- 1862: Wilhelm Friedrich Bode, germana pedagogo kaj Goethe-fakulo (m. 1922)
- 1863: Joseph Caillaux, franca politikisto, inicianto de la ĝenerala enspezimposto, kontraŭstarinto al la unua mondmilito (m. 1944)
- 1874: Charles Herbert Lightoller, brita maristo, la dua oficiro de RMS Titanic (m. 1952)
- 1874: Karl Staudinger, aŭstra kaj germana pentristo kaj artopedagogo
- 1880: Roman Sitko, pola pastro, beatigita, murdita en la koncentrejo Aŭŝvico (m. 1942)
- 1881: Endre Balogh, hungara verkisto, membro de la societo Zsigmond Társaság kaj Transilvania Literatura Asocio (m. 1925)
- 1882: Lajos Kovács, rumania hungara unitarisma eklezia verkisto, tradukisto (m. 1942)
- 1885: Viktor Christian, aŭstra etnologo, arkeologo kaj orientalisto
- 1894: Mihály Szőcs, rumania hungara pedagogo kaj instruisto (m. nekonata)
- 1886: Stanisław Leśniewski, pola filozofo kaj logikisto, membro de la Lvova-Varsovia skolo, kontribuinta interalie al ontologio kaj rompo de sovetaj ĉifroj dum la pola-bolŝevika milito (m. 1939)
- 1892: Stefan Banach, pola matematikisto malkovrita de Hugo Steinhaus, reprezentanto de Lvova skolo matematika, konata de la Skota Kafejo (m. 1945)
- 1895: Jean Giono, franca verkisto kaj poeto pri Provenco, komence inklina al panteismo, aŭtoro de la romano Renaskiĝo, juĝata pro kunlaborismo kun germanoj (m. 1970)
- 1902: Brooke Astor, usona bonfarantino, verkistino (m. 2007)
- 1904: Edgar P. Jacobs, belga bildliteraturisto (m. 1987)
- 1906: Andor Endre Gelléri, hungara verkisto konata de noveloj (m. 1945)
- 1906: René Llech-Walter, franca-kataluna kultur-aganto, prezidanto de Espéranto-France, dumviva membro de UEA kaj Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (m. 2007)
- 1908: Dalma Hámory Várnagy, hungara komponistino, verkistino kaj instruistino (m. 1981)
- 1908: Witold Urbanowicz, pola brigada generalo kaj flug-aso en la batalo de Anglio kaj en Fora Oriento (m. 1996)
- 1910: Józef Marcinkiewicz, pola matematikisto, aŭtoro de pluraj verkoj pri analitiko, murdita en Katin (m. 1940)
- 1914: Juan Régulo Pérez, hispana esperantisto el Kanariaj Insuloj, profesoro de la universitato La Laguna, eldonisto de Esperanta literaturo, fondinto de la Eldonejo Stafeto, membro kaj kunfondinto de Akademio Internacia de la Sciencoj (m. 1993)
- 1923: Jerzy Litwiniuk, pola poeto kaj tradukisto de la slavaj lingvoj, latva, franca kaj de la finna epopeo Kalevala (m. 2012)
- 1926: Ingvar Kamprad, sveda entreprenisto, fondinto de la mebla firmao IKEA (m. 2018)
- 1928: Robert Badinter, franca politikisto, prezidanto de Konstitucia Konsilio de Francio (m. 2024)
- 1934: Hans Hollein, aŭstra arkitekto kaj dezajnisto
- 1935: Jozefo Golec, pola pedagogo pri plastiko, populariganto de turismo, ŝako, Teŝinio, aktivulo de Solidareco, kreinto de ekslibrisoj dediĉitaj al esperantistoj, iniciatinto de Esperanto-muzeo en Sopot, aŭtoro de la pollingva Biografia vortaro de polaj esperantistoj (m. 2017)
- 1937: Warren Beatty, usona aktoro, reĝisoro, scenaristo, produktoro (de Bonnie kaj Clyde)
- 1940: Astrud Gilberto, brazila kantisto kaj ĵaz-komponisto (m. 2023)
- 1945: Eric Clapton, angla gitaristo de rok-muziko kaj bluso, enestanta en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo
- 1946: Mira Modelska-Creech, pola psikologino, sociologino kaj tradukistino en Blanka Domo, Pentagono, NASA
- 1947: Dick Roche, irlanda politikisto el la partio Soldatoj de Irlando, reprezentanto de la registaro en Eŭropa Konvencio
- 1950: Robbie Coltrane, brita aktoro (m. 2022)
- 1958: Joanna Wronecka, pola arabistino, spertulino pri sufiismo kaj Ibn Arabi, diplomato kaj ambasadoro de Eŭropa Unio
- 1963: Tsakhia Elbegdorj, dufoja ĉefministro kaj prezidento de Mongolio
- 1963: Ignác-Csaba Filip, rumania hungara flutisto, universitata instruisto
- 1967: Albert-László Barabási, hungara-usona fizikisto
- 1968: Céline Dion, kanada kantistino, komponistino, kantaŭtorino (mezosoprano)
- 1979: Norah Jones, usona kantistino kaj aktorino
- 1981: Botond Benedek, hungara aktoro de Teatro Tomcsa Sándor
- 1180: Al-Mustadi, abasida kalifo el Bagdado (n. 1142)
- 1202: Joakimo el Fiore, itala monaĥo, kristana teologo kaj mistikulo, cisterciano (n. ĉirkaŭ 1130)
- 1338: Friedrich von Leibnitz, arkiepiskopo de Salcburgo
- 1407: Konrad von Jungingen, alta majstro de la ordeno de germanaj kavaliroj (n. ĉirkaŭ 1355)
- 1472: Amadeo la 9-a de Savojo, duko de Savojo kaj Piemonto, beatigita (n. 1435)
- 1519: Blankino de Montferato, dukino de Savojo kaj Piemonto el dinastio Palaiologidoj (n. 1472)
- 1526: Mutianus Rufus, germana verkisto kaj humanisto, inspirita de novplatonismo, Marsilio Ficino kaj Johano Piko de la Mirandolo (n. 1470)
- 1540: Matthäus Lang von Wellenburg, aŭstra ĉefepiskopo kaj princo (n. 1468)
- 1559: Adam Ries, germana minoficisto, majstro pri kalkulo, populariganto de Eŭropaj ciferoj kaj decimala sistemo (n. 1492)
- 1689: Kazimierz Łyszczyński, pola nobelo, soldato kaj filozofo-ateisto, ekzekutita (n. 1634)
- 1695: Anselm Franz von Ingelheim, majenca ĉefepiskopo kaj guberniestro de Erfurto (n. 1634)
- 1707: Sébastien Le Prestre de Vauban, franca militarkitekto, kreinto de la sistemo konstrui kaj konkeri fortikaĵojn (n. 1633)
- 1764: Pietro Locatelli, itala komponisto, violonisto kaj virtuozo (n. 1695)
- 1816: Georg Wilhelm Lorsbach, germana orientalisto, afrikisto kaj pedagogo (n. 1752)
- 1816: Friedrich Wilhelm Eugen Döll, germana skulptisto (n. 1750)
- 1842: Élisabeth Vigée Le Brun, franca pentristino de rokoko kaj novklasikismo, portretistino de rusia imperiestrino Katerina la 2-a (n. 1755)
- 1847: Friedrich Jacobs, germana klasika filologo okupiĝanta pri Eŭripido, Ateneo el Naŭkrato, studaĵo pri Iliado de Johano Tzetzes, tradukisto de Klaŭdio Eliano, Demosteno (n. 1764)
- 1879: Thomas Couture, franca pentristo, reprezentanto de akademismo (n. 1815)
- 1888: Jan Józef Baranowski, pola nobelo, ekonomikisto, financisto, lingvisto, inĝeniero kaj inventisto pri fervojo, komunikado, kontado kaj kalkuliloj, en tio de semaforo aŭ gas-kalkulilo (n. 1805)
- 1912: Karl May, germana verkisto konata pro aventuraj romanoj pri la Sovaĝa okcidento (n. 1842)
- 1922: Josefa kaj Růžena Blažkovi, siamaj dunaskitoj (n. 1878)
- 1925: Rudolf Steiner, aŭstra antropozofo, mistikulo, kreinto de la Valdorfa pedagogio, kies La filozofio de libereco kaj multe da aliaj verkoj estis esperantigitaj de Willy Nüesch (n. 1861)
- 1943: Jan Bytnar, pola konspira aganto, skoltestro, soldato de Pola Enlanda Armeo, viktimo de Gestapo-torturoj (n. 1921)
- 1949: Friedrich Bergius, germana Nobelpremiita kemiisto-teknologo (n. 1884)
- 1950: Léon Blum, ĉefministro de Francio, cionisto (n. 1872)
- 1959: Kazimierz Moszyński, pola etnologo, lingvosciencisto, slavisto (n. 1887)
- 1959: Daniil Andrejev, rusa, soveta verkisto, poeto, kristana mistikulo, esoterulo, reprezaliita (n. 1906)
- 1960: Joseph Haas, germana komponisto, reprezentanto de romantisma muziko (n. 1879)
- 1961: Philibert Jacques Melotte, brita astronomo eldoninta katalogon de 245 stelamasoj (n. 1880)
- 1962: Árpád Farkas, hungara agrikulturisto, profesoro (n. 1887)
- 1965: Theo Eggink, germana lignoskulptisto kaj artisto pri papertondado (n. 1901)
- 1970: Heinrich Brüning, germana juristo kaj filologo, Regna Kanceliero de la Vajmara Respubliko (n. 1885)
- 1973: Dmitro Doncov, ukraina verkisto, ĵurnalisto, politikisto kaj diplomato, kreinto de la koncepto pri integrala naciismo (n. 1883)
- 1979: José María Velasco Ibarra, kvinfoja prezidento de Ekvadoro (n. 1893)
- 1981: Dalma Hámory Nagy, hungara komponistino, verkistino, muzikpedagogo (n. 1908)
- 1983: Pál Kadosa, hungara komponisto kaj pianisto, profesoro (n. 1903)
- 1983: Ernő Számadó, rumania hungara poeto, fabelverkisto (n. 1907)
- 1984: Karl Rahner, katolika teologo (n. 1904)
- 1986: James Cagney, usona filma kaj teatra aktoro, dancisto kaj artisto (n. 1899)
- 1990: Imre Mikes, hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1900)
- 1997: Tadeusz Żenczykowski, pola juristo kaj publicisto, laboranto de la Buroo de Informado kaj Propagando ĉe Pola Enlanda Armeo, vicdirektoro de pola sekcio de Radio Libera Eŭropo (n. 1907)
- 2002: Elizabeth Bowes-Lyon, reĝino de Unuiĝinta Reĝlando (n. 1900)
- 2003: István Stössel, rumania hungara kuracisto kaj profesoro (n. 1926)
- 2005: Emil Dimitrov, bulgara kantisto kaj komponisto, kies kanto Moja strana, moja Balgarija iĝis neoficiala himno de Bulgario (n. 1940)
- 2006: József Balogh, rumania hungara redaktoro, tradukisto el la rumana kaj rusa (n. 1931)
- 2011: Ljudmila Gurĉenko, soveta kaj rusia filma kaj teatra aktorino kaj kantistino (n. 1935)
- 2012: Szilárd Sziklavári, rumania hungara operkantisto, memmortiginto (n. 1980)
- 2014: Henadz Buraŭkin, belorusa poeto, verkisto, ĵurnalisto, diplomato kaj ŝtata aganto, tradukadisto de rusaj, ukrainaj, moldavaj kaj bulgaraj poetoj (n. 1936)
- 2015: Ingrid van Houten-Groeneveld, nederlanda astronomino, kunmalkovrinta pere de Schmidt-teleskopo 4621 asteroidojn (n. 1921)
- 2015: Helmut Dietl, germana reĝisoro, Oskar-premiito en la kategorio de plej bonaj fremdlingvaj filmoj (n. 1944)
- 2020: Manolis Glezos, greka politikisto, verkisto, socia aktivulo, partoprenanto kaj historiisto de la Greka Rezistado, landa kaj loka parlamentano (n. 1922)
- 2021: Gordon Liddy, usona advokato, aktoro, laboranto de la Federacia Buroo de Enketado (n. 1930)
La 30-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):