ĉeĥa esperantista poezia tradukisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Jiří KOŘÍNEK (naskiĝis la 1-an de oktobro 1906 en Liberec - mortis la 4-an de novembro 1988 en Ústí nad Labem, Ĉeĥoslovakio) estis ĉeĥa esperantista poezia tradukisto. Honora membro de ĈEA.
Jiří Kořínek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1906 en Liberec, Bohemio, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 4-an de novembro 1988 (82-jaraĝa) en Ústí nad Labem, Ĉeĥoslovakio |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Nacieco | ĉeĥo |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Familio | |
Infano | Věra Novobilská |
Okupo | |
Okupo | esperantisto tradukisto verkisto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | Sileziaj kantoj |
Verkis en Esperanto | Esperantismo |
Komerca komizo en Liberec, ekde 1931 en tekstila grandkomercejo en Brno (en nuna Ĉeĥio), dum la dua mondmilito devige laborigita en fandejo. Post la milito li revenis al sia origina profesio, en 1964 li transloĝiĝis al Ústí nad Labem, kie li laboris ĝis sia pensiuliĝo kiel kontrolisto de kvalito en la entrepreno Textil Liberec.
En 1922 kiel studento li konatiĝis kun Esperanto. Ekde 1949 ĝis siaj lastaj tagoj li dediĉis milojn da horoj al la pacienca laboro de tradukanto. Multegaj tradukoj dissemitaj tra gazetaro aŭ en manuskriptoj. Plej laste en la Régulo-festlibro Esperantismo li taksis sian verkaron kiel 500 originalajn kaj 550 tradukitajn poemojn kaj muziktekstojn. Nur ono el tio aperis libroforme. Li havas ankaŭ lokon en Esperanta Antologio (1984) kaj en multaj revuoj, i.a. kiel gajninto de 18 literaturaj premioj. Nur du semajnojn antaŭ la morto Jiří Kořínek fariĝis la unua esperantisto, kiun la ĉeĥa ŝtato honorigis kiel "merithavan laboranton en kulturo“.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.