Remove ads
ĉeĥa lirika poeto, verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Jaroslav SEIFERT (naskiĝis la 23-an de septembro, 1901 en Prago, mortis la 10-an de januaro, 1986) estis ĉeĥa lirika poeto, verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto, ricevinta Nobel-premion de literaturo en 1984 "por lia poezio kiu dotita kun freŝeco, sensualeco kaj riĉa inventemo disponigas liberigan bildon de la neregebla spirito kaj ĉiuflankeco de homo". Malgraŭ komplikaj rilatoj kun komunista registaro li ricevis ankaŭ titolon de Nacia artisto. Li estis kreanto de nova direkto - poetismo.
Jaroslav Seifert | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Jaroslav Seifert | |||||
Naskiĝo | 23-an de septembro 1901 en Žižkov | ||||
Morto | 10-an de januaro 1986 (84-jaraĝa) en Prago | ||||
Tombo | vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Partio | Ĉeĥa Partio Socialdemokratia (1930–1948) Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio (1921–1929) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marie Seifertová (en) (1928–) vd | ||||
Infanoj | Jaroslav Seifert (en) , Jana Seifertová (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto verkisto publikigisto eseisto poeto ĵurnalisto redaktoro vd | ||||
Laborkampo | Czech poetry (en) vd | ||||
Aktiva en | Brno vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Seifert estis unu el la fondintoj de la gazeto "Devětsil" kune kun Vítězslav Nezval. Kiel membro de la Komunista Partio li estis redaktoro de kelkaj partiaj gazetoj ("Rovnost", "Srsatec" kaj "Reflektor") kaj laboris en presejo.
En 1929 Seifert forlasis la Komunistan Partion kun grupo de amikoj kaj estis inter la subskribintoj al la platformo kiu kontraŭbatalis la bolŝeviksimbolojn kiuj disvastiĝis inter la partigvidado. Dum la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj li laboris kiel ĵurnalisto inter socialdemokratiaj rondoj. En 1949 li retiriĝis de ĵurnalismo kaj dediĉis sin al verkado.
De 1968 ĝis 1970, Seifert gvidis la Ĉeĥoslovakan Verkistoj-Unuiĝon. En 1977 li estis inter la subskribintoj de la "Ĉarto 77" kiu kontraŭbatalis la reĝimon en la lando.
Li estis tre ŝatata poeto de E-tradukanto Jiří Kořínek.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.