Ingvar Kamprad
sveda entreprenisto (1926-2018) From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Feodor Ingvar Kamprad (naskiĝis la 30-an de marto 1926 en vilaĝo Pjätteryd, municipo Älmhult, en la nuna provinco Kronobergs län kaj la historia provinco Småland en Svedio; mortis la 27-an de januaro 2018 en Liatorp, Älmhult) estis sveda entreprenisto kaj fondinto de la mebla firmao IKEA.[1] Laŭ la Listo de miliarduloj de la usona ekonomia gazeto Forbes, li estis inter la plej riĉaj homoj de la mondo: en 2005 li havis posedon de 23,0 miliardoj da USD kaj laŭ la listo de Forbes estis la 6-a plej riĉa individuo tutmonde (eksklude de diktatoroj kaj monarkoj)[2], en 2006 kaj 2007 eĉ atingis la 4-an rangon, kaj ĝis la fino de la 2000-aj jaroj kontinue estis inter la 10 plej riĉaj homoj, kaj en la 2010-aj jaroj estis en iom pli sub aranĝo, komenciĝinte kun 11-a rango en 2010.[3] Je lia morto, oni okazigis polemikon ke li lasis heredon ne al siaj filoj, sed al fondaĵo.
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
