Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Blankino de Montferato, france: Blanche de Montferrat, itale: Bianca di Montferrato (naskiĝis ĉirkaŭ 1472 kaj mortis je la 30-a de marto 1519) estis la filino de la markizo Vilhelmo "Paleologo" de Montferato (1420-1483) kaj de Elizabeto Sforza (ĉ. 1456 - ĉ. 1473).
Blankino de Montferato | |||||
---|---|---|---|---|---|
Dukino de Savojo (progeedza) | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1472 en Casale Monferrato | ||||
Morto | 30-an de marto 1519 en Torino | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Palaiologidoj vd | ||||
Patro | Vilhelmo la 8-a, markizo de Montferato vd | ||||
Patrino | Elisabetta Maria Sforza (en) vd | ||||
Gefratoj | Giovanna of Montferrat (en) vd | ||||
Edz(in)o | Karlo la 1-a de Savojo vd | ||||
Infanoj | Jolanda Luiza de Savojo, Karlo la 2-a de Savojo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi edziniĝis je la 1-a de aprilo 1485 kun la 5-a duko Karlo la 1-a de Savojo kaj ŝi naskis al li du gefilojn:
Post la morto de sia patro en 1490, Karlo Johano Amadeo heredis la Domestrecon de Sajovo sed, ĉar li tiam estis nur dujara bebo, tio instigis savojaj nobeloj al ribelo kaj civila milito.
Sekve lia patrino fariĝis regentino kaj estis devigata barakti kontraŭ ilin, precipe la praonklo de la juna duko Filipo de Breso kaj redoni liajn bienojn al la markizo de Saluzzo.
En 1494 ŝi alianciĝis kun la franca reĝo Karlo la 8-a kaj permesis al li trapasi la Savojajn Ŝtatojn por militi en Italio.
Dum tiu regenteco la savoja kortego daŭre transloĝiĝis al Torino, kiu estis fariĝonta la nova ĉefurbo de la duklando, kaj tiel solviĝis la kvereloj inter la savojanoj kaj piemontanoj.
Post la morto de siaj gefiloj ŝi retiriĝis en religiema vivo kaj estas entombigita en la monaĥejo de Karinjano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.