Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kafejo estas malgranda restoracio aŭ trinkejo, kie oni servas kafon kaj ĝenerale ankaŭ aliajn trinkaĵojn alkoholaĵajn aŭ ne,kelkaj priservas ankaŭ per manĝaĵojn, aŭ disponigas taggazetojn aŭ ludkartojn, bilardojn aŭ specialajn ludojmaŝinoj konataj sub nomo "kafejaj ludoj".
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kanabokafejo. |
En multaj kulturoj kafejo estas grava centro de kunigo. Oni iras kafejen por manĝeti, renkontiĝi, ludi, aŭskulti publikan paroladon, legi aŭ verki.
En certaj landoj kafejoj estas lokoj fermitaj, intimaj kien ne rigardeblas de ekstere, en aliaj (ekzemple Francio) ili havas klarajn montrfenetroj kaj dum bona vetero "terasoj", t.e. tabloj kaj seĝoj estas intalitaj sur la trotuaro, eventuale ŝirmitaj de suntendo, kaj tiam estas ofte la plej viglaj kaj pridezirataj partoj de la kafejo.
Kafejoj ekzistas jam delonge. En Persio, dum la 16-a jarcento oni nomis ilin qahveh-khaneh. En la nuntempa Irano, viroj daŭre renkontiĝas tie, sed sociajn ludojn kaj muzikon anstataŭas plej ofte televidilo.
En Vieno, Aŭstrio, la historio de kafejo ekas per la Batalo de Vieno. Post venko super la turkoj oni prenis la sakojn plenajn je verdaj kafofaboj. La tradicioj de kafejoj en Vieno konserviĝis ĝis hodiaŭ. Post Vieno kafejoj disvastiĝis kaj ekfuroris tra tuta Eŭropo.
En Parizo, komence de la 18-a jarcento, kelkaj kafejoj ludis gravan rolon, ne nur socian sed ankaŭ en la historio de ideoj kaj beletra. Ili interalie estas ligitaj kun la disvolviĝo de ideoj nomitaj "Klerismo" (france philosophie des lumières). Pliaj konataj tiaj kefejoj estis La Regence kafejo Procope (kiu plu ekzistas, sed nur kiel restoracio) Konataj vizitantoj de tiuj kafejoj estis Diderot, D'Alembert, Voltaire, Jean-Jacques Rousseau, ktp ktp En Prago ĉirkaŭ je la komenco de la 20-a jarcento gravis kiel kulturcentro de germanlingvaj intelektuloj Kafejo Arco.
Iaj urboj aŭ kvartaloj estas famaj pro siaj kafejoj.
"Mi deĉiam spertis amon pri la kafejterasoj, kaj la plej ĉarma bildigo de Paradizo estus al mi kafejteraso el kiu oni neniam forirus." (Alphonse Allais)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.