From Wikipedia, the free encyclopedia
Hans HOLLEIN (naskiĝinta la 30-a de marto 1934 en Vieno, mortinta samloke la 24-a de aprilo 2014) estis tre konata aŭstra arkitekto kaj dezajnisto.
Hans Hollein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1934 en Vieno |
Morto | 24-an de aprilo 2014 (80-jaraĝa) en Vieno |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley Akademio de Belartoj de Vieno Ilinojsa Instituto de Teknologio University of California, Berkeley College of Environmental Design (en) |
Familio | |
Infanoj | Lilli Hollein (en) , Max Hollein |
Okupo | |
Okupo | arkitekto universitata instruisto dezajnisto desegnisto |
Verkoj | Muzeo por Moderna Arto Abteiberg Museum Museum Niederösterreich Haas House |
TTT | |
Retejo | http://www.hollein.at/ |
Ĝis 1956 li studis i.a. ĉe Clemens Holzmeister en Vieno, poste en Usono. En 1964 li malfermis propran arkitekturburoon en la aŭstra ĉefurbo.
Per sia plano pri la aŭstra pavilono por la ekspoziciego Triennale di Milano (1968) li ekfamiĝis internacie.
De 1967-76 li estis profesoro pri arkitekturo ĉe la Ŝtata artakademio en Düsseldorf, ekde 1976 estro de la Instituto pri dezajno ĉe la Altlernejo pri dekoraj artoj en Vieno.
Propra miksaĵo de stilelementoj, kiun li konservis ankaŭ dum pli grandaj plankomisioj, karakterizis Hollein kiel reprezentanto de la arkitekturo postmodernisma.
Liaj konstruaĵoj komercaj kaj muzeaj imponas per pompa fasado kaj la uzo de altvaloraj materialoj por la internaĵoj. En tiu ĉi kunteksto povas esti menciata i.a. la vendejo pri juveloj Schullin en Vieno (1972), la Siemens-ĉefkomandejo en Munkeno (1970-75) kaj la Haas-domo proksime de la Katedralo Sankta Stefano (Vieno). (1987-90).
Krome konatigis la arkitekton verkoj en la kadro de muzea arkitekturo: ekz. La Urba muzeo Abteiberg en Mönchengladbach (1972-82), la Muzeo pri modernaj artoj en Florenco (1973) kaj la Muzeo pri modernaj artoj en Frankfurto ĉe Majno (1985-1990). Por salcburga filio de la Guggenheim-muzeo li faris planojn, kiu finfine ne realiĝis.
En 1985 li ricevis la Pritzker-premion pri arkitekturo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.