From Wikipedia, the free encyclopedia
Friedrich Wilhelm Eugen DÖLL (naskiĝinta la 8-an de oktobro 1750 en Veilsdorf, mortinta la 30-an de marto 1816 en Gotao) estis germana skulptisto.
Friedrich Wilhelm Eugen Döll | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1750 en Veilsdorf |
Morto | 30-an de marto 1816 (65-jaraĝa) en Gotha |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Saksio-Gotao-Altenburgo |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Estante filo de porcelanpentristo li komence estis lernoknabo ĉe la skulptisto Ney en Fulda. Kiel juna skulptisto li pasigis laŭ komisio de la heredprinco Ernesto de Saksio-Gotao-Altenburg (ekde 1772 duko Ernesto la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg) tri jarojn en Parizo kaj Romo (1770-1773). Rekomendon por li faris barono Friedrich Melchior Grimm. Parize li estis disĉiplo de Jean-Antoine Houdon; Rome li plukleriĝis sub la gvido de Raphael Mengs kaj Johann Friedrich Reiffenstein.
Post reveno li nomumitis en 1781 kortega skulptisto ricevante mendojn ĉefe el la rezidejoj Gotao, Anhalt-Dessau kaj Meiningen. Kreitis portretaj bustoj, monumentoj kaj reliefoj. En 1786 Döll iĝis profesoro kaj en 1787 li ekĉefinspektistis ĉe la artaĵoj gotaaj. Döll ankaŭ mem instruis kaj vekis desegnadinteresegon ekz. ĉe la junulino Louise Seidler (kiu inter 1800 kaj 1803 lernantinis ĉe la gotaa Supera porknabina lernejo de Sophie Ludolfine Stieler). Döll entombigitis en la Tombejo malnova de Gotha. Post 1906 oni ne plu havis kontojn pri tomboŝtono lia.
Lia filo Friedrich Leopold Döll ankaŭ skulptistis; li ekz. faris la monumenton por Ernst Wilhelm Arnoldi proksime de la ĉefpoŝtejo gotaa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.