From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭkcio estas publika vendado, kiu estas organizata laŭ aŭkciaj reguloj.
Dum aŭkcio partoprenantoj ofertas siajn prezojn por anoncataj varoj. Varo estas aĉetata de tiu, kiu ofertas plej altan aŭkcian prezon.
Varoj estas klasifikataj laŭ samaj indicoj al lotoj. Lotoj povas esti ankaŭ klasifikitaj al pli grandaj partoj -- stringoj. Ĉiuj informoj pri la varoj, vendataj en aŭkcio, estas publikataj en aŭkcia katalogo, en kiu oni povas trovi lotojn kaj stringojn kun atribuitaj nombroj. Tiuj nombrojn estas anoncataj de aŭkciisto, kiu gvidas aŭkcion.
La sistemo de aŭkcio estas grava por la plej valoraj kaj multekostaj vendeblaj artaĵoj kaj ĉefe de moderna kaj nuntempa artoj.
Kadre de Universala Kongreso de Esperanto ĉiujare okazas aŭkcio de maloftaj kaj unikaj esperantaĵoj. Aŭkcio okazis ankaŭ en 2020, kadre de Virtuala Kongreso de Esperanto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.