La 7-a de junio estas la 158-a tago de la jaro (la 159-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 207 tagoj restas.
Je la 7-a de junio okazis, interalie:
- 1002: Henriko la 2-a ruze kroniĝis kiel reĝo de Germanio - post la morto de Oto la 3-a (Sankta Romia Imperio)
- 1099: Unua krucmilito: sieĝo de Jerusalemo komenciĝis kaj finiĝis per masakro de defendantoj kaj loĝantoj
- 1329: Davido la 2-a iĝis reĝo de Skotlando
- 1412: Jan Hus kaj Hieronimo de Prago kontraŭstaris la vendon de indulgencoj sur la tereno de la Universitato de Karolo
- 1413: Reĝo de Napolo Ladislao la 1-a konkeris kaj rabis Romon
- 1420: Venecia respubliko aneksis Udine
- 1424: Husanoj sub gvido de Jan Žižka supervenkis armeon de Prago en batalo de Malešov (apud Kutná Hora)
- 1494: Hispanio kaj Portugalio subskribis la Traktaton de Tordesillas pri disdivido de ekstereŭropa mondo (post grandaj geografiaj malkovroj)
- 1654: Ludoviko la 14-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1696: Sieĝo de Azov komenciĝis
- 1703 : Liberecbatalo de Rákóczi: hungara princo Francisko Rákóczi la 2-a publikigis al la kristana mondo proklamon en latino, komenciĝantan per la vortoj "Recrudescunt inclytae gentis Hungarae vulnera"
- 1742: Konjekto de Goldbach formuliĝis kadre de nombroteorio - elpensita de prusa matematikisto Christian Goldbach kaj ĝis hodiaŭ nesolvita, ke ĉiu para nombro estas sumo de du primoj
- 1753: Brita Muzeo dediĉita al antikva epoko fondiĝis en Londono
- 1788: Tago de la tegoloj: civitanoj de Grenoblo ĵetis tegolojn sur reĝajn soldatojn - okazaĵo foje rekonata kiel komenco de la Franca revolucio de 1789
- 1799: Venko de aŭstra armeo super la franca en unua batalo de Zuriko
- 1810: Mariano Moreno fondis en Bonaero unuan argentinan gazeton
- 1840: Frederiko Vilhelmo la 4-a iĝis reĝo de Prusio
- 1863: Post pezaj bataloj franca armeo konkeris Meksik-urbon
- 1880: Pacifika milito: batalo pri Arica (nun la ĉefurbo de Arikio kaj Parinakotio)
- 1883: Katedralo de Kristo Savinto en Moskvo estis konsekrita
- 1884: Rusia Imperio: en Niĵnij Novgorod okazis pogromo de judoj
- 1900: Senalkohola kulturo: usona aktivulo Carry Nation eniris drinkejon en Kiowa (Kansaso) kaj detruis stokon da alkoholaj trinkaĵoj per hakilo
- 1901: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Papagena
- 1905: Svedio-Norvegio: malfondo de la unio inter Norvegio kaj Svedio
- 1905: Rusa-japana milito: japana armeo invadis Saĥalenon
- 1906: Brita oceanvetura ŝipo RMS Lusitania surakviĝis - la ŝipon subakvigis maje 1915 germana submarŝipo U 20
- 1914: Unua ŝipo pasas tra kluzojn de Panama Kanalo
- Unua mondmilito
- 1919: Montara Karabaĥo: 600-700 armenoj, en tio virinoj kaj infanoj, pereis en la masakro de 4 vilaĝoj en Ĥoĝali-regiono kaj Stepanakerto fare de azeriaj, kurdaj kaj azerbajĝanaj soldatoj
- 1919: Malto: brita armeo subpremis laboristan manifestacion en La Valeto - pereis kvar personoj
- 1920: Registaro de Ukraina Popola Respubliko translokiĝis de Vinico al Żmerynka (Vinica provinco)
- 1921: Silezio: laŭ iniciato de Interalianca Komisiono oni rompis batalojn de la Tria Silezia Ribelo fiksante demarkacian linion
- 1921: Rumanio aliĝis al Triopa Entento kun la Regno de serboj, kroatoj kaj slovenoj, kaj pli frue Ĉeĥoslovakio la 23-an de aprilo
- 1925: En Dua Pola Respubliko estis kunfondita konservativa Kristan-Nacia Partio
- 1926: Kazys Grinius estis elektita prezidento de Litova Respubliko
- 1927: Sovetia diplomato Pjotr Vojkov estis murdita en Varsovio de belorusdevena Borys Kowerda pro lia partopreno en murdo de caro Nikolao la 2-a kaj lia familio
- 1929: Lateranaj Traktatoj ekvalidis kaj fondiĝis la ŝtato Vatikanurbo - ratifo inter Itala Reĝlando kaj Apostola Seĝo
- 1930: Universitato de Litovio ŝanĝis nomon al Vytautas-Magnus-Universitato
- 1936: CGPF, Konfederacio Ĝenerala de la Laboro kaj la registaro de Léon Blum subskribis interkonsenton de Matignon
- 1938: Dua japana-ĉina milito: ĉina naciista registaro detruis remparojn de la Flava Rivero por haltigi rapidan militiron de japanaj armitaj fortoj kaŭzante inundon, kiu mortigis ne malpli ol 400 000 homojn
- 1939: Tria Regno subskribis en Berlino pakton pri neagreso kun Estonio kaj Latvio
- Dua Mondmilito
- 1945: Okupacio de Germanio: ĉiuj germanoj en la okupaciaj zonoj de Francio, Britio kaj Usono estis devigitaj spekti filmojn pri la militkrimoj de Nacisocialisma Germana Laborista Partio en Buchenwald
- 1945: Oslo: norvega reĝo Haakon la 7-a revenis post kvinjara ekzilo
- 1948: Stalinismo: prezidento de Ĉeĥoslovakio Edvard Beneš rifuzis subskribi novan konstitucion enkondukantan komunismon kaj mem demisiis - lia sekvanto iĝis Klement Gottwald
- 1956: Karakorumo: unua grimpo al Gaŝerbrum 2 fare de aŭstra ekspedicio
- 1962: Mongolio eniris al la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo
- 1967: Sestaga milito: israelaj soldatoj eniris Jerusalemon, ekkontrolis la muron de lamentadoj kaj vespere efektiviĝis la israela-jordana batalhalto
- 1968: Danio: malfermo de la porinfana amuzparko Legoland' Billund
- 1970: Germanio: balotantoj en Badeno voĉdonis en referendumo por resti en la federacia ŝtato Baden-Virtembergo, kiu formiĝis en 1952
- 1975: Japana firmao Sony prezentis videoregistrosistemon Betamax
- 1979: Johano Paŭlo la 2-a kiel unua papo vizitis la eksan koncentrejon Aŭŝvico, sian naskiĝurbon Wadowice kaj Kalwaria Zebrzydowska
- 1979: Franca politikistino Simone Veil estas elektita post la unua universala voĉado unua prezidantino de la Eŭropa Parlamento
- 1981: Israelaj aviadiloj General Dynamics F-16 Fighting Falcon detruis irakan 40 megavatan nuklean reakciujon Osirak (proksime al Bagdado)
- 1982: Malfermo de la muzeo al Elvis Presley en lia bieno en Memfiso, Usono.
- 1982: Subskribo de pola-sovetia interkonsento pri kunlaboro ĉe konstruo de metroo de Varsovio
- 1982: Milita stato en Pollando: aktivuloj de subtera Solidareco liberigis de malsanulejo en Varsovio sian kolegon, pripafitan de milico dum provo fuĝi de arestejo
- 1990: Aleksio la 2-a iĝis patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio
- 1991: Filipinoj: monto Pinatubo sur Luzono erupciis, kreante kolonon de cindroj altan 7 km
- 1992: Abulfaz Elĉibej venkis en la unua prezidenta balotado en Azerbajĝano
- 1995: Post referendumo en Belorusio Aljaksandr Lukaŝenka konfirmis preskribojn pri la blazono de Belorusio kaj la flago de Belorusio
- 1998: Interna milito komenciĝis en Gvineo Bisaŭa
- 1998: En Bełczyca (nun en Polock) estis konsekrita memorkruco al la viktimoj de amasaj komunistaj krimoj en Belorusio
- 1998: Tri "blankaj superuloj" kruele murdis afrik-usonanon en Teksaso
- 1999: En Indonezio okazis unua libera parlamenta baloto
- 1999: Kadre de sia 7-a apostola pilgrimado al Pollando, papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Bydgoszcz, Toruń kaj Licheń Stary
- 2001: Irlandanoj forĵetis en referendumo la traktaton de Nico
- 2001: Brita Laborista Partio de Tony Blair decide venkis en parlamenta baloto
- 2005: Hungario: en parlamenta balotado venkis neatendite kandidato de opozicio László Sólyom - per i.a. voĉoj de Fidesz, nur ĉe la tria fojo venkis Katalin Szili
- 2006: Konsilio de Eŭropo: publikigo de la raporto pri CIA-malliberejoj
- 2006: En usona aeratako pereis ĉefo de Al-Kaida en Irako Abu Musab az-Zarqawi
- 2008: La 13-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado en Aŭstrio kaj Svislando komenciĝis
- 2008: La plej granda en Eŭropo nacia parko Vatnajökull fondiĝis sur Islando
- 2009: La 14-a Dalai-Lamao iĝis honora civitano de Parizo
- 2011: Brazila futbalisto Ronaldo finis sportan karieron
- 2014: Petro Poroŝenko iĝis prezidento de Ukrainio
- 2015: Partio de Justeco kaj Disvolviĝo gajnis baloton al Granda Nacia Asembleo de Turkio
- 2017: Preĝejo al Ĉiuj Sanktuloj en Varsovio estis honorigita per la titolo Vivo-Domo pro savado de judoj dum holokaŭsto - danke al la pastro Marceli Godlewski (savinta posteulojn de Zamenhof)
- 2017: Montenegro aliĝis al NATO kiel la 29-a membroŝtato
- 2017: Homa evoluo: en semajnrevuo "Nature" oni anoncis malkovron de la datumitaj de 315 mil jaroj postrestaĵojn de homo en suda Maroko, kio signifas, ke la homo ekzistas 100 mil jarojn pli frue ol oni ĝis nun opiniis
- 1422: Federico da Montefeltro, itala kondotiero, duko de Urbino (m. 1482)
- 1660: Georgo la 1-a, la unua reĝo de Britio kaj Irlando de Velfa dinastio (m. 1727)
- 1827: Hermann Petermann, germana filologo kaj lernejestro (m. 1874)
- 1838: Alois Winkler, aŭstra politikisto kaj romkatolika pastro (m. 1925)
- 1845: Lipót Auer, hungara violonisto, orgenisto, komponisto, rusa nobelo (m. 1930)
- 1848: Paul Gauguin, franca pentristo post-impresionisma (m. 1903)
- 1859: Karl Otto Beetz, germana pedagogo
- 1862: Philipp Lenard, germana Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri fotoelektra efiko (m. 1947)
- 1874: Anton Pichler, aŭstra verkisto kaj romkatolika pastro (m. 1943)
- 1877: Charles Glover Barkla, brita Nobelpremiita fizikisto, esploristo de ikso-radioj (m. 1944)
- 1886: Henri Coandă, rumana inĝeniero kaj inventisto, pioniro de aviado, konstruisto de reagaviadilo (m. 1972)
- 1891: Koos Vorrink, nederlanda socialista politikisto, prezidanto de Partio de la Laboro (m. 1955)
- 1893: György Szántó, hungara verkisto, aŭtoro de romanoj pri Mata Hari, Stradivari, Mozart (m. 1961)
- 1894: Berta Boncza, hungara poetino, memuaristino, edzino de poeto Endre Ady (m. 1934)
- 1896: Imre Nagy, ĉefministro de Hungario, martiro de la Hungara revolucio de 1956 (m. 1958)
- 1897: Albert Maksay, rumanihungara pastro, poeto, tradukisto kaj teologia verkisto (m. 1971)
- 1901: Theo Eggink, germana lignoskulptisto kaj papertondado-artisto (m. 1965)
- 1909: Zsigmond Gyallay-Pap, hungara ĵurnalisto, filo de Domokos Gyallay (m. 1975)
- 1912: Ferenc Szövérdi, rumania hungara abelbredisto (m. 1971)
- 1917: Dean Martin, usona kantisto, aktoro, komediisto, kaj kinproduktoro (m. 1995)
- 1921: Albert Kacsó, rumania hungara apotekisto, redaktoro, instruisto, doktoro pri farmakologio (m. 1998)
- 1926: József Czédly, rumania hungara ekonomikisto, redaktoro (m. 2015)
- 1927: Tadeusz Chmielewski, pola reĝisoro, scenaristo kaj produktoro, konata de la filmo Kiel mi malkatenis Duan Mondmiliton (m. 2016)
- 1929: John Turner, 17-a ĉefministro de Kanado (m. 2020)
- 1930: Leszek Moczulski, pola ĵurnalisto, politikisto, historiisto, kunkreinto de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj kaj fondinto de la Konfederacio de Sendependa Pollando, universitata spertulo pri geopolitiko
- 1931: Virginia McKenna, brita teatra kaj filma aktorino
- 1939: Zoltán Vajda, rumania hungara instruisto, sportĵurnalisto
- 1940: Emese Jászberényi, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino
- 1940: Tom Jones, kimra kantisto, gitaristo, aktoro
- 1942: Muamar Kadafi, politika gvidanto de Libio, prezidanto de Afrika Unio (m. 2011)
- 1944: Andrzej Melak, pola socia aganto, prezidanto de la Komitato de Katin, memoriganta viktimojn de la akcidento super Smolensk, publicisto de Radio Maryja kaj "Gazeta Polska"
- 1944: Kálmán Pusztai, rumania hungara inĝeniero kaj universitata profesoro
- 1945: Wolfgang Schüssel, kanceliero de Aŭstrio 2000-2007
- 1950: Ivo Železný, ĉeĥa eldonisto kaj tradukisto el la sveda, angla, esperanto, norvega, dana, pola, rusa, germana kaj slovaka, aktivulo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, eldonanto i.a. de "Starto", Paŝoj al plena posedo
- 1952: Orhan Pamuk, turka Nobelpremiita romanverkisto, aŭtoro de la novelo Blanka fortikaĵo
- 1953: Libuše Šafránková, ĉeĥa aktorino, konata de la ĉeĥa serio Tri aveloj por cindrulino (m. 2021)
- 1953: Jaromír Nohavica, ĉeĥa kanzonisto, komponisto kaj poeto, esperantigata de Georgo Handzlik kaj Vladimír Türk
- 1954: Jan Theuninck, belga pentristo kaj poeto
- 1958: Prince, usona muzikisto, komponisto, kantoverkisto (m. 2016)
- 1959: Mike Pence, usona advokato kaj politikisto, ŝtatestro de Indianao, vicprezidento de Usono 2017-2021
- 1964: Attila Balázs-Bécsi, rumania hungara historiisto
- 1965: Damien Hirst, angla artisto kaj kuratoro de ekspozicioj
- 1966: Ulrich Matthias, germana asekura matematikisto, aŭtoro de Fajron sentas mi interne kaj Esperanto – la nova latino de la Eklezio, dumviva ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS San-Marino, vicprezidanto de Europa - Demokratie - Esperanto en Germanio, iniciatinto de la fondo de tutmonda esperantista partio UNU MONDO, edzo de Nan Matthias-Wang
- 1967: László Kubanek, rumania hungara skulptisto, pentristo
- 1970: Cafu, brazila futbalisto
- 1974: Bear Grylls, brita esploristo, konata de televidprogramo Homo kaj Naturo
- 1981: Anna Kurnikova, rusia tenisistino
- 1987: Csongor Kőmíves, rumania hungara aktoro
- 555: Vigilio, papo, dum kies pontifiko aperis Kodo de Justiniano
- 1329: Roberto Bruso, reĝo de Skotlando, ekskomunikita de la katolika eklezio (n. 1274)
- 1492: Kazimiro la 4-a, grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando, pli juna filo de Ladislao la 2-a Jogajlo (n. 1427)
- 1492: Elizabeth Woodville, reĝino de Anglio (n. ĉirkaŭ 1437)
- 1607: Johannes Matelart, flandra komponisto aktivanta en Flandrio, Bonno kaj Romo (n. ĉirkaŭ 1530)
- 1660: György Rákóczi la 2-a, reganto de Transilvanio (n. 1621)
- 1697: John Aubrey, angla verkisto kaj antikvisto (n. 1626)
- 1710: Louise de La Vallière, amantino de franca reĝo Ludoviko la 14-a (n. 1644)
- 1771: Florian Bahr, aŭstra misiisto kaj jezuito
- 1788: Christian Friedrich Timme, germana verkisto de malfrua raciismo (n. 1752)
- 1826: Joseph von Fraunhofer, germana astronomo, malkovrinto de la linioj de Fraunhofer (n. 1787)
- 1840: Frederiko Vilhelmo la 3-a, reĝo de Prusio el dinastio Hohencolernoj (n. 1770)
- 1843: Friedrich Hölderlin, germana poeto, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1770)
- 1847: Šebestián Hněvkovský, ĉeĥa verkisto kaj poeto (n. 1770)
- 1863: Franz Xaver Gruber, aŭstra komponisto kaj pedagogo (n. 1787)
- 1866: Ĉefo Seattle, indiana gvidanto, ĉefo de la Suquamp-indianoj kaj aliancaj triboj (n. ĉirkaŭ 1780)
- 1871: Immanuel Bekker, germana klasika filologo kaj eldonisto (n. 1785)
- 1905: Adolfo Mussafia, kroata filologo pri latinida lingvaro (n. 1835)
- 1928: Aurél Hofbauer, hungara ĵurnalisto, politikisto (n. 1867)
- 1932: Lajos Petrik, hungara montgrimpisto en Tatroj, fotisto, kemiisto, profesoro (n. 1851)
- 1938: Mikola Voronij, ukraina verkisto, tradukisto, teatrologo amikiĝinta kun polaj poetoj, viktimo de la Granda Teroro, enestanta en "Ukraina Stelo" (n. 1871)
- 1938: Jenő Dsida, rumania hungara poeto, tradukisto, ĵurnalisto (n. 1907)
- 1945: Oskar Dirlewanger, SS-oficiro, militkrimulo, respondeca pri kruela murdo de pli ol 60 mil civiluloj plejparte en Pollando, Belorusio kaj Slovakio (n. 1895)
- 1946: Else Ernst, germana verkistino kaj desegnistino
- 1954: Alan Turing, brita matematikisto kaj kriptologo, unu el fondintoj de komputiko (n. 1912)
- 1966: Jean Arp, franca-germana artisto kontribuinta al dadaismo (n. 1886)
- 1967: Dorothy Parker, usona ĵurnalistino kaj verkistino (n. 1893)
- 1970: E. M. Forster, angla verkisto, aŭtoro de la romano Veturo al Hindio (n. 1879)
- 1970: Franz Huth, germana pentristo (n. 1876)
- 1974: Lajos Lévai, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1894)
- 1980: Elizabeth Craig, brita kuiristino verkinta pli ol 50 librojn pri receptoj (n. 1883)
- 1989: Paulo Leminski, brazila poeto, poligloto, tradukisto, literatura kritikisto, biografo, instruisto kaj ĵudisto, famiĝinta pro sia avangarda konkreta poezio kaj hajkoj (n. 1944)
- 2006: Abu Musab az-Zarqawi, jordania teroristo, gvidanto de la iraka Al-Kaido (n. 1966)
- 2008: Dino Risi, itala scenaristo kaj film-reĝisoro (n. 1916)
- 2009: Elek Tőkés, rumania hungara instruisto, politikisto, libroeldonisto (n. 1955)
- 2011: Józef Obrembski, pola katolika kleriko, prelato aganta en Vilno-regiono, unua ricevinto de la Karto de polo en Litovio (n. 1906)
- 2011: Jorge Semprún, hispana verkisto ĉefe pri koncentrejaj travivaĵoj, aktivulo de franca rezistado, filozofo kaj politikisto, laŭreato de la Pacpremio de la germana librokomerco (n. 1923)
- 2011: Éva Debreceni, rumania hungara verkistino, poetino (n. 1957)
- 2013: Pierre Mauroy, ĉefministro de Francio, membro de Socialista Partio (n. 1928)
- 2015: Christopher Lee, angla aktoro (n. 1922)
- 2018: Barbara Wachowicz, pola verkistino, aŭtorino de biografioj pri grandaj poloj (n. 1937)
- 2024: William Anders, usona astronaŭto (n. 1933)
La 7-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):