Georgo Rákóczi la 2-a, hungare II. RÁKÓCZI György [rako:ci] (naskiĝis la 30-an de januaro 1621 en Sárospatak, mortis la 7-an de junio 1660 en Nagyvárad) estis reganto de Transilvanio (1648-1660). Li estis la edzo de Sofia Báthori.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
György Rákóczi la 2-a
Princo de Transilvanio
Thumb
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1621 (1621-01-30)
en Sárospatak
Morto 7-an de junio 1660 (1660-06-07) (39-jaraĝa)
en Oradea
Tombo Sárospatak Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Princlando Transilvanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Rákóczi vd
Patro Georgo Rákóczi la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Suzanna Lorántffy Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Sigismondo Rákóczi Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Sofia Báthori Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Francisko Rákóczi la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo mecenato
politikisto
reganto
monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Princo de Transilvanio
Dum 16481657
Antaŭulo Georgo Rákóczi la 1-a
Sekvanto Francisko Rhédey
2-a periodo
Dum 1657–1658
Antaŭulo Francisko Rhédey
Sekvanto Akoŝo Barcsai
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi
Thumb
Georgo Rákóczi la 2-a

Biografio

Georgo Rákóczi la 2-a estis la filo de Georgo Rákóczi la 1-a kaj Zsuzsanna Lorántffy. En 1640 li estis ĉefkapitano de fortikaĵo Várad kaj ĉefprefekto de Departemento Bihar. La landkunveno jam en vivo de lia patro la 3-an de februaro 1642 elektis lin reganto. En 1644 dum la milito kontraŭ Rodolfo la 3-a li estis gubernatoro de Transilvanio. La 11-a de oktobro 1648 alpaŝis la tronon. Ekde komenco li klopodis akiri la kronon de Pollando. En januaro 1657 lige kun svedoj okupis Varsovion, sed la svedoj forlasis lin kaj li suferis malvenkon fare de poloj. Li devis fari mallaŭdindan kontrakton kun ili kaj komencis retiriĝi. En fino de julio la transilvania armeo falis en kaptitecon de tataroj kaj li atingis Transilvanion kun malmultaj akompanantoj. La 3-an de novembro oni elektis reganto Francisko Rhédey, kiu okupis la tronon en januaro 1658. La turkoj ne akceptis lin kaj je la ordono de la grandveziro oni elektis en oktobro 1658 reganto Akoŝo Barcsai, sed Rákóczi ekiris kun sia armeo por reokupi sian tronon. En batalo ĉe Szászfenes la 22-an de majo la paŝao de Buda disbatis lian militistaron kaj pro kapvundo li poste mortis.

Bibliografio

  • Szilágyi Sándor: II. R. Gy. (Magy. Tört. Életr. 19. Bp., 1891);
  • Szabó Magdolna: II. R. Gy. erdélyi fejedelemsége (Szeged, 1935);
  • Kósa János: II. R. Gy. (Bp., 1942

Fonto

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.