I. RÁKÓCZI György estis princo de Transilvanio. Li naskiĝis la 8-an de junio 1593 Szerencs kaj mortis en Gyulafehérvár la 11-an de oktobro 1648.
György Rákóczi la 1-a | ||
---|---|---|
Princo de Transilvanio | ||
Regado | 1630–1648 | |
Antaŭulo | Stefano Bethlen | |
Sekvanto | Georgo Rákóczi la 2-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de junio 1593 en Szerencs | |
Morto | 11-an de oktobro 1648 (55-jaraĝa) en Alba Iulia | |
Tombo | Katedralo de Sankta Mikaelo vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Princlando Transilvanio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Rákóczi vd | |
Patro | Sigmundo Rákóczi vd | |
Patrino | Anna Gerendi (en) vd | |
Gefratoj | Erzsébet Rákóczi (en) , Pál Rákóczi (en) kaj Zsigmond Rákóczi (en) vd | |
Edz(in)o | Suzanna Lorántffy vd | |
Infanoj | Georgo Rákóczi la 2-a, Sigismondo Rákóczi vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
György Rákóczi la 1-a estis la plej riĉa protestanta magnato de Supra Hungarujo. Komence li estis kapitano de Ónod, poste ekde 1615 prefekto de Departemento Borsod. La 26-an de novembro 1630 oni elektis lin reganto en landkunveno de Segeŝvaro. Li reprenis la bienojn fiskajn, kiuj iĝis privatpropraĵoj, ĉesigis la potencon de grandbienuloj, konfiskis iliajn bienojn kaj pliriĉigis per ili sian propran havaĵon. Al tiu bieno bazigis li sian fortmanan regadon. Lige kun svedoj kaj francoj partoprenis en tridekjara milito kaj por rajtoj de hungaruja superularo kaj religilibereco militis kontraŭ Ferdinando la 3-a. Li okupis Felvidék, aliĝis al sveda armeo por marŝi kontraŭ Vieno, sed la sultano malpermesis lian manovron. La 16-an de septembro 1645 en packontrakto de Linz la reĝo transdonis al li ĝis lia morto sep departementojn. Dum sia regado Transilvanujo progresis pace. Li faris multon kune kun sia edzino Zsuzsanna Lorántffy por sia eklezio kaj prosperado de lernejinstruado, sed estis malamikema al puritanismo, al unitarisma eklezio kaj precipe al sabatistoj.
Bibliografio
- Szilágyi Sándor: I. R. Gy. (Magy. Tört. Életr. 23. Bp., 1893.);
- Imre Lukinich: I. R. Gy. és a lengyel királyság (Bp., 1917);
- I. R. Gy. birtokainak gazdasági iratai (kiadta Makkai László, Bp., 1954).
Fonto
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.