La 8-a de junio estas la 159-a tago de la jaro (la 160-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 206 tagoj restas.
Je la 8-a de junio okazis, interalie:
- Romia imperio
- 452: Atilo la Huno, reĝo de la hunoj, invadis Italion
- 536: Silverio iĝis papo
- 793: Britio: unua precize notita invado de vikingoj al Lindisfarne - vikinga erao komenciĝis
- 979: Ludoviko la 5-a iĝis reĝo de Okcidenta Frankio
- 1191: Krucmilitoj: ŝiparo de angla reĝo Rikardo la 1-a atingis armeon sieĝantan Akkon
- 1216: Asembleo en Prago nuligis ankoraŭ validan tiel nomatan maljunan leĝon el la tempo de Břetislav la 1-a enkondukante la rajton de unuenaskita filo de la reganto al la trono
- 1352: Zugo aliĝas al la Svisa Ĵurkomunumo.
- 1509: Florenca armeo konkeris Pizon
- 1533: Vavelo: konsekrado de la katedrala Kapelo de Sigismondo la 1-a, unu el la plej gravaj verkoj de la pola renesanco
- 1624: Tertremo en Peruo
- 1637: Franca filozofo, matematikisto kaj fizikisto René Descartes publikigis en Hago sian Discours de la méthode (esperantigita)
- 1783: Islando: fenda vulkano Lakagígar komencis 8-monatan erupcion — la plej granda naturkatastrofo sur la insulo, kiu kaŭzis 7-jaran malsategon pro la tergloba ŝanĝo de klimato
- 1789: James Madison proponis en la Usona Domo de Reprezentantoj la liston de 10 amendoj al la Usona Konstitucio, konataj kiel Leĝo de rajtoj
- 1794: En revolucia Francio okazis unua kaj sola celebrado de la Festo al Supera Estaĵo
- 1815: Germana Federacio formiĝis anstataŭante fakte la Sanktan Romian Imperion
- 1861: Tenesio: en referendumo du trionoj de voĉdonantoj elektis apartigon disde Usono
- 1866: Kanada Parlamento unuafoje kunsidis en Otavo
- 1867: Post formiĝo de Aŭstrio-Hungario aŭstra imperiestro Francisko Jozefo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1875: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Lucino
- 1887: Usona inventisto Herman Hollerith anoncis patenton pri trukarta maŝino
- 1903: Inter Miskolc kaj Diósgyőr ekfunkciis unua planita regula busservo en Hungario
- 1907: Moravio: unua konstanta kinejo en Brno estis malfermita sur la Placo de Libereco kun 323 sidlokoj
- 1912: Usona filmproduktad-firmao Universal Studios fondiĝis
- Unua mondmilito
- 1917: Oni kreis Francan-Polan Militaran Mision en Parizo por organizi Polan Armeon en Francio
- 1918: En Aŭstrio-Hungario komenciĝis proceso kontraŭ kelkdeko da soldatoj de Polaj Legioj - por eviti mortpunon poloj decidis prokrasti sian defendadon ĝis antaŭvidata malvenko de la imperio
- 1920: Plebiscito en Supra Silezio: germanaj batalgrupoj atakis Polan Plebiscitan Komitaton en hotelo "Lomnitz" en Bytom
- 1924: Britaj montgrimpistoj George Mallory kaj Andrew Irvine pereis dum provo surgrimpi Evereston
- 1926: Dua Pola Respubliko: Pola Sejmo estigis la duan registaron de Kazimierz Bartel
- 1928: Dum sia militiro norden, Nacia Revolucia Armeo eniris Pekinon
- 1929: Britio: Margaret Bondfield iĝis unua virino en la registaro de Ramsay MacDonald
- 1930: Karolo la 2-a iĝis reĝo de Rumanio - rezulte de palaca puĉo infana reĝo Mikaelo la 1-a estis detronigita, kaj lia patro transprenis la tronon
- 1934: Sovetunio adoptis leĝon "Pri perfido de la Patrujo", kiu antaŭvidis kolektivan punon de familianoj
- 1936: Pollando: en Mińsk Mazowiecki komenciĝis kvartaga kontraŭjuda tumulto
- 1937: Plena suna eklipso videbla super la Suda Pacifiko kaj en Peruo
- Dua mondmilito
- 1945: taĉmento de la Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando sub gvido de kapitano Antoni Żubryd liberigis grupon de soldatoj de la kontraŭkomunista subtera movado el NKVD-malliberejo en Sanok
- 1946: En Londono okazis venka parado de Aliancanoj
- 1949: Helen Keller, Dorothy Parker, Paul Muni kaj aliaj estis nomitaj en la raporto de FBI membroj de la Komunista Partio de Usono
- 1949: En Britio oni publikigis 1984, la futurisman malutopion de George Orwell, angla verkisto kaj viziulo
- 1953: 115 personoj pereis kaj 844 vundiĝis rezulte de la trapaso de tornado super urbo Flint en la usona subŝtato Miĉigano
- 1953: Koreio: subskribo de armistico pri Korea milito
- 1958: La 6-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Svedio — Sovetunia nacia teamo de futbalo okazigis unuan remisan matĉon 2:2 kun Anglio
- 1960: Murdisto de Lev Trockij Ramón Mercader ricevis en Moskva Kremlo oran stelon de Heroo de Sovetunio
- 1967: Sestaga milito: Okazintaĵo de la USS Liberty: israelaj aviadiloj kaj torpedoboatoj atakis erare ŝipon USS Liberty - 34 maristoj pereis kaj 171 vundiĝis
- 1969: Hispanio fermis landlimon kun Ĝibraltaro
- 1972: Vjetnama milito: fotoraportisto de Associated Press Nick Ut faris faman foton de vundita per napalmo 9-jara vjetnamino Phan Thị Kim Phúc
- 1982: 137 pereis en katastrofo de Boeing 727 en brazila Fortalezo
- 1982: Milita stato en Pollando: unua disaŭdigo de la subtera Radio Solidareco en Gdańsk
- 1985: Oni ratifis interkomprenon pri ŝanĝo de Lateranaj Traktatoj inter Italio kaj Vatikano
- 1987: La 3-a pilgrimado de papo Johano Paŭlo la 2-a al Pollando komenciĝis - en Gdańsk la papo diris Ne povas esti batal-programo super solidarec-programo, kio estis aludo al eksterleĝigita soci-politika movado Solidareco
- 1990: Ĉeĥoslovakio: en unuaj liberaj parlamentaj elektoj ekde 1946 civitanaj movadoj venkis post la fino de komunisma regado
- 1990: La 14-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Italio
- 1992: Alpha Oumar Konaré iĝis prezidento de Malio
- 1993: Litovio: en Būtingė oni decidis konstrui naftoterminalon de Orlen Lietuva
- 1995: Libera programado: dana-gronlanda programisto Rasmus Lerdorf en Kanado publikigis fontkodon de PHP - uzata por krei dinamikajn retpaĝojn kaj retaplikaĵojn
- 1996: La 10-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Anglio
- 1997: Krakovo: papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis polan reĝinon Jadwiga - oficiale reĝo de Pollando kaj princino de Litovio el Anĵua dinastio
- 2001: Oficanta prezidento de Irano Mohammad Ĥatami reelektiĝis
- 2002: Amadou Toumani Touré iĝis prezidento de Malio
- 2003: En Ĉinio oni komencis konstrui la Ponton de golfo Hangzhou
- 2004: Erupcio de stratovulkano Bromo en orienta parto de Javo - 2 personoj pereis
- 2007: En Germanio finiĝis G8-pintkonferenco en Heiligendamm
- 2007: Aŭstralio: granda ŝtormo kaŭzis malmoviĝon de ŝutvara ŝipo MV Pasha Bulker en Novsudkimrio
- 2008: Usona kosmosondilo New Horizons preterpasis la orbiton de Saturno
- 2008: Robert Kubica kiel unua polo gajnis Grand-Premian aŭto-kuradon en Kanado
- 2008: En Tokio okazis Akihabara hombuĉado
- 2010: Kan Naoto iĝis ĉefministro de Japanio
- 2012: Inaŭguro de la 14-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado en Pollando kaj Ukrainio per matĉo inter Pollando kaj Grekio en Nacia Stadiono en Varsovio
- 2014: Ne malpli ol 28 personoj pereis en atako kontraŭ internacia aviadilejo Muhammad Ali Jinnah en Karaĉio
- 2017: En Britio okazis antaŭtempa parlamenta voĉdonado - Konservisma Partio perdis absolutan parlamentan plimulton
- 2022: En Vaŝingtono estis fondita Muzeo de Viktimoj de Komunismo, kunlabore kun Pola Nacia Fondaĵo
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1508: Primož Trubar, slovena protestanta kleriko, kreinto de slovena literaturo, aŭtoro de la unua presita libro en la slovena lingvo (m. 1586)
- 1552: Gabriello Chiabrera, itala poeto (m. 1638)
- 1593: György Rákóczi la 1-a, princo de Transilvanio (m. 1648)
- 1625: Giovanni Domenico Cassini, itala astronomo, matematikisto, geodeziisto (m. 1712)
- 1638: Pierre Magnol, franca botanikisto (m. 1715)
- 1671: Tomaso Albinoni, itala komponisto kaj violonisto (m. 1751)
- 1743: Alessandro Cagliostro, itala aventuristo, okultisto, alkemiisto (m. 1795)
- 1760: Karl August Böttiger, germana verkisto, teologo, filologo, pedagogo (m. 1835)
- 1784: Marie-Antoine Carême, franca kuiristo kaj hobia arkitekto (m. 1833)
- 1810: Robert Schumann, germana komponisto (m. 1856)
- 1822: János Czetz, hungara honvedgeneralo (m. 1904)
- 1837: Ivan Kramskoj, rusa pentristo kaj desegnisto (m. 1887)
- 1840: Niels Lund Chrestensen, dana ĝardenista entreprenisto (m. 1914)
- 1843: Kálmán Széll, ĉefministro de Hungario (m. 1915)
- 1851: Jacques Arsène d'Arsonval, franca kuracisto, fiziologo, fizikisto (m. 1940)
- 1855: Minka Czóbel, hungara poetino kaj tradukistino (m. 1947)
- 1863: Márton Schreiner, hungara rabeno, orientalisto kaj religifilozofo (m. 1926)
- 1867: Frank Lloyd Wright, usona arkitekto (m. 1959)
- 1876: Felicián Kupcsay, hungara verkisto kaj ministerikonsilanto (m. 1964)
- 1880: Endre Litteczky, hungara, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1953)
- 1882: György Ádám, hungara verkisto kaj filozofo (m. 1906)
- 1897: John Bennett, brita filozofo, matematikisto, spiriteca instruanto (m. 1974)
- 1898: László Luka, rumania hungara politikisto, ministro (m. 1963)
- 1903: Géza Rab, hungara poeto, ĵurnalisto (m. 1979)
- 1903: Marguerite Yourcenar, franca verkistino, unua virino akceptita al Franca Akademio (m. 1987)
- 1904: Franz Wesenauer, aŭstra romkatolika pastro (m. 1994)
- 1905: Gyula Mátrai, hungara arkitekto de elektrejoj kaj fabrikoj, altlerneja instruisto (m. 1977)
- 1906: György Bodrogi, hungara kuracisto, kardiologo (m. 1984)
- 1913: János Jagamas, rumania hungara muzikologo, muzikfolkloristo (m. 1997)
- 1915: Sándor Reményi, hungara operkantisto (baritono) (m. 1980)
- 1916: Francis Crick, brita Nobelpremiita kunmalkovrinto de la strukturo de DNA-molekulo (m. 2004)
- 1918: Gunther Philipp, aŭstra kuracisto kaj aktoro (m. 2003)
- 1919: Władysław Siemaszko, pola juristo, aktivulo en Orientaj Limregionoj, esploristo de la Volinia masakro
- 1920: Ivan Koĵedub, sovetia flug-aso, trifoja Heroo de Sovetunio (m. 1991)
- 1921: Suharto, prezidento de Indonezio (m. 2008)
- 1927: István Kiss, hungara skulptisto (m. 1997)
- 1929: Ekkehard Böhmer, germana reĝisoro televida (m. 2014)
- 1932: Mária Rózsa, rumania hungara ĵurnalistino, lernolibroredaktorino
- 1935: János Koltai, hungara aktoro, voĉoaktoro, dekoraciisto
- 1937: Ildikó Bárányiné László, rumania hungara kuracistino, verkistino (m. 2014)
- 1939: Emil Eőry, hungara skulptisto
- 1939: Norman Davies, kimra historiisto
- 1939: Gyula Ötvös, rumania hungara lokhistoriisto
- 1942: Antonio De Salvo, itala juristo, prezidanto de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (m. 2021)
- 1948: Krzysztof Michalski, pola filozofo kaj tradukisto, kunfondinto de Instituto de la Sciencoj pri Homo en Vieno (m. 2013)
- 1948: Péter Gárdos, hungara reĝisoro
- 1951: Bonnie Tyler, kimra kantistino
- 1955: Tim Berners-Lee, inventinto de la Tut-Tera Teksaĵo
- 1958: Keenen Ivory Wayans, usona aktoro, reĝisoro kaj filmoproduktisto
- 1960: Csaba Tasnádi, hungara reĝisoro, teatrestro, juristo
- 1961: Csaba Káel, hungara reĝisoro kaj produktoro
- 1970: Gabrielle Giffords, usona politikistino
- 1977: Kanye West, usona repisto
- 1982: Nadja Petrova, rusia tenisistino
- 1982: Péter Závada, hungara poeto, dramisto, repisto, tekstopoeto, dramaturgo, instruisto
- 1983: Kim Clijsters, belga tenisistino
- 1984: Javier Mascherano, argentina futbalisto
- 1989: Amaury Vassili, franca opera kantisto (tenoro) de varieteo
- 218: Makrino, romia imperiestro de Ĉerĉelo (n. ĉirkaŭ 165)
- 632: Mohamedo, profeto de islamo kaj fondinto de la unua islamana komunumo
- 1042: Hardakanuto, reĝo de Danio kaj Anglio (n. 1018)
- 1290: Beatrice Portinari, italino de Florenco, idealigita de Dante en La nova vivo kaj la Dia komedio (n. 1266)
- 1492: Elizabeth Woodville, vidvino de Eduardo la 4-a (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1437)
- 1612: Hans Leo Hassler, germana komponisto, orgenisto, horloĝofaristo (n. 1564)
- 1628: Rudolf Goclenius, la Maljuna, germana profesoro pri filozofio, logiko, metafiziko kaj etiko en Universitato de Marburg (n. 1547)
- 1701: Filipo de Francio, franca nobelo, duko de Orleano (n. 1640)
- 1714: Sofia de Palatinato, princino de Rejnlando-Palatinato (n. 1630)
- 1727: August Hermann Francke, germana teologo kaj pedagogo, reprezentanto de pietismo, fondinto de Franckesche Stiftungen (n. 1663)
- 1768: Johann Joachim Winckelmann, germana arkeologo kaj verkisto, konsiderata fondinto de la historio de arto kaj scienca arkeologio, murdita (n. 1717)
- 1794: Gottfried August Bürger, germana verkisto prilaborinta aventurojn de barono Münchhausen (n. 1747)
- 1795: Ludoviko la 17-a, reĝo de Francio (n. 1785)
- 1809: Thomas Paine, usona verkisto, inventisto, unu el la Patroj-fondintoj de Usono (n. 1737)
- 1831: Sarah Siddons, kimra teatra aktorino (n. 1755)
- 1845: Andrew Jackson, prezidento de Usono agnoskinta Respublikon Teksaso (n. 1767)
- 1847: Johann Christian Reinhart, germana pentristo kaj akvafortisto (n. 1761)
- 1874: Cochise, usona indiano, ĉefo de la Ĉokono-Apaĉoj
- 1876: George Sand, franca verkistino, vivkunulino de Frédéric Chopin (n. 1804)
- 1880: Johanna Esterházy, hungara-aŭstra harpistino, mecenatino (n. 1798)
- 1889: Gerard Manley Hopkins, brita poeto (n. 1844)
- 1901: Edward Moran, usona pentristo (n. 1829)
- 1904: János Czetz, hungara honvedgeneralo (n. 1822)
- 1913: Emily Davison, brita virinbalotrajtistino, membrino de la Socia kaj Politika Unio de Virinoj (n. 1872)
- 1924: George Mallory, angla montogrimpisto (n. 1886)
- 1940: Ferenc Márton, hungara grafikisto, pentristo (n. 1884)
- 1946: Jenő Diénes, hungara porjunulara verkisto (n. 1876)
- 1947: Zoltán Egyed, hungara verkisto, redaktoro, kritikisto (n. 1894)
- 1956: Jan Lechoń, pola poeto (n. 1899)
- 1963: István Somodi, hungara sportisto, ĵurnalisto (n. 1885)
- 1964: Tibor Fáskerti, hungara ĵurnalisto, redaktoro kaj filozofo (n. 1889)
- 1965: Jenő Szabó, rumania hungara publicisto, verkisto (n. 1891)
- 1969: Viktor Petrov, ukraina filologo, etnografo, historiisto kaj verkisto (n. 1894)
- 1970: Abraham Maslow, usona psikologo, reprezentanto de humanisma psikologio kaj de la transpersona, konata de la piramido de bezonoj (n. 1908)
- 1972: Antoni Kępiński, pola psikiatro, sciencisto kaj filozofo, kuracisto de postvivantoj de la koncentrejo Aŭŝvico (n. 1918)
- 1973: Italo Chiussi, itala matematikisto konvertiĝinta al islamo, rekonstruinto de Itala Esperantista Junularo kaj ties prezidanto, tradukisto de La Nobla Korano, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1919)
- 1977: Nathan Knorr, usona religiulo, membro de Reganta Korpo de la Atestantoj de Jehovo kaj plurjara gvidanto de la Atestantoj de Jehovo (n. 1905)
- 1978: Romola Pulszky, hungara nobelino, dancistino (n. 1891)
- 1981: Hedvig Demeter, hungara aktorino (n. 1926)
- 1984: Gordon Jacob, angla komponisto kaj dirigento (n. 1895)
- 1987: Vincentas Vaitiekūnas, litova juristo, poligloto, prezidanto de Esperanto-societo en Šiauliai, aktiva partoprenanto i.a. de ĉiuj Baltiaj Esperanto-Tagoj (n. 1908)
- 1991: Heidi Brühl, germana aktorino kaj kantistino (n. 1942)
- 1992: Antonija Albert, kroata instruistino, esperantistino kaj poetino (n. 1901)
- 1995: Truda Grosslichtová, ĉeĥa aktorino kaj kantistino (n. 1912)
- 1995: Juan Carlos Onganía, argentina militisto, de facto prezidanto de Argentino (n. 1914)
- 2000: Kálmán Burger, hungara kemiisto, apotekisto, profesoro (n. 1929)
- 2007: Aden Abdullah Osman Daar, prezidento de Somalio (n. 1908)
- 2009: Omar Bongo, prezidento de Gabono (n. 1935)
- 2013: Willi Sitte, germana pentristo kaj politikisto (n. 1921)
- 2014: Aleksander Imich, usona kemiisto kaj parapsikologo, supercentjarulo (n. 1903)
- 2015: Jean Gruault, franca scenaristo kaj aktoro (n. 1924)
- 2018: Maria Esther Bueno, brazila tenisistino (n. 1939)
- 2018: Anthony Bourdain, usona komikulo kaj aktoro (n. 1956)
- 2020: Klaus Berger, germana teologo, tradukisto de Nova Testamento al la germana lingvo (n. 1940)
- 2020: Pierre Nkurunziza, hutua politikisto, prezidanto de Burundo (n. 1963)
- 2022: Paula Rego, brit-portugala artistino (n. 1935)
La 8-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):