From Wikipedia, the free encyclopedia
Břetislav la 1-a ( aŭskultu prononcadon de la nomo) de la kronikisto Kosmas nomita la ĉeĥa Aĥilo (naskiĝis inter 1002 ĝis 1005, mortis la 10-an de januaro 1055 en Chrudim) estis ĉeĥa princo el la dinastio Přemyslidoj, reganta en Bohemio dum la jaroj 1034 – 1055.
Břetislav la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | inter 1002 ĝis 1005 en Prago | ||||
Morto | 10-an de januaro 1055 en Chrudim | ||||
Tombo | Katedralo de sankta Vito vd | ||||
Etno | ĉeĥoj vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Přemyslidoj vd | ||||
Patro | Oldřich vd | ||||
Patrino | Božena (en) vd | ||||
Edz(in)o | Judit de Schweinfurt vd | ||||
Infanoj | Vratislav la 2-a, Konrado la 1-a, Spytihněv la 2-a, Jaromír (en) , Otto la 1-a de Olomouc vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Břetislav la 1-a estis eksteredza filo de princo Oldřich kaj lia konkubino (kaj poste eble dua edzino) Božena. Ĉirkaŭ la jaro 1002, versimila naskiĝjaro de Břetislav, Oldřich ne havis veran ŝancon ekokupi la princan tronon kaj kvankam li jam estis edziĝinta, fakte nenio obstaklis naskigi bastardon.
La patro de Břetislav destinis lin administranto de Moravio, freŝe denove aligita al Bohemio. Edzigi lin tamen estis ne facile, la nelegitima filo estis ne tro atraktiva fianĉo. Fine Břetislav mem solvis la problemon, forrabinte en la jaro 1021 el monaĥejo Guta-n von Babenberg, filinon de Henriko la 1-a, margrafo de Nordgau, kaj baldaŭ edziĝis al ŝi. Kronikisto Kosmas skribas: „Do Břetislav, el junuloj la plej bela kaj la heroo plej brava, aŭdinte de multaj rakonti pri ŝiaj kromordinara belo, nobleco kaj nobela deveno, ne kapablis priregi sian spiriton kaj komencis cerbumi, ĉu li provu forrabi ŝin perforte, aŭ regule postuli ŝin, sed li decidis prefere virece agi ol klini la kolon por humila peto.“ Břetislav kaj Guta (ankaŭ Judita) kunvivis tiam en moravia urbo Olomouc, kie naskiĝis ankaŭ ilia unua filo Spytihněv.
La konflikton inter la patro kaj la filo eble akrigis, ke Břetislav ŝajne subtenis sian onklon.
Post la morto de sia patro Břetislav iĝis la unusola vivanta Přemyslido krom sia onklo Jaromír. Tiu, elektita princo, tuj post la elekto rezignis favore al Břetislav. Sian vivon li tamen ne protektis per tio. Post unu jaro Jaromír estis murdita, ŝajne de la gento Vršovci.
Břetislav la 1-a baldaŭ montriĝis tre forta kaj memfida reganto. Post kiam li firmigis kaj certigis la internan pozicion kaj ekhavis unuan sekvonton, li eklarĝigis sian potencon direkte al pola teritorio.
Sed lia kontraŭpola atako vekis atenton de romia-germana reĝo kaj pli poste imperiestro Henriko la 3-a. Li ne povis koncedi kreskon de la najbara reganto, eĉ de sia vasalo, same kiel pligravigon de Bohemio kiel ĉefepiskopejo kaj eble eĉ reĝlando. Tial li ekspedis en Pollandon ekzilitan princon Kazimiron la 1-an kun taĉmento de siaj soldatoj kaj samtempe postulis, ke Břetislav redonu la polan predon kaj lia armeo malaperu el Silezio, kiun Břetislav antaŭe konkeris preskaŭ senreziste. Per tiu ĉi ultimato li intencis provoki la princon al batalo, al kiu li sentis sin bone preparita. Břetislav penis pacigi la konflikton kaj sendis sian filon kiel garantiulon.
• KRZEMIENSKA, B. Břetislav I. - Čechy a střední Evropa v prvé polovině XI. století. Praha: Garamond, 1999.
• ŽEMLIČKA, J.: Čechy v době knížecí 1044–1198. Praha, NLN, 2002. 660 s. ISBN 80-7106-196-4.
Antaŭe: | Reganto de Bohemio | Poste: |
---|---|---|
Oldřich | 1034-1055 | Spytihněv la 2-a |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.