La PremislidojPřemyslidoj[1] - ĉeĥe Přemyslovci - estis ĉeĥa princa kaj reĝa dinastio tre grava por la komencoj de ĉeĥa ŝtato.

Rapidaj faktoj Dinastio, dinastio ...
Premislidoj
Dinastio
Thumb
Princa blazono de Prĵemislidoj
dinastio
Apero 872 vd
Fino 1521 vd
Lando Reĝlando Bohemio Duklando Bohemio vd
Religio katolikismo
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Bořivoj la 1-a vd
Branĉoj Opavian Přemyslids Q12042568 Depolt family Q11344004 Q10861230 vd
Regadoj
Reĝo de Bohemio
Dum 9-a jarcento-1306
Sekvanto Luksemburga dinastio
Reĝo de Pollando
Dum 1300-1306
Sekvanto Piastoj
Reĝo de Hungario
Dum 1300-1306
Antaŭulo Árpád
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Laŭ dinastia premislida mito, kiu prezentis ŝtatan ideologion de ĉeĥa princlando en frue gotika periodo, la fondintoj de la dinastio estis Přemysl la Plugisto kaj Libuše. La unua dokumentita prĵemislido estis Bořivoj la 1-a, kiu estis ekde la jaro 874/875 edzo de Ludmila, filino de princo de pŝovanoj (laŭ Kosmas) aŭ de serbia princo (pli nova historiografio), avino de la duko Venceslao la 1-a, konata poste kiel Sankta Venceslao.

Eble komence de la 880-aj jaroj Bořivoj akceptis bapton de sankta Metodo, li transloĝigis sian sidejon el Levý Hradec ĝis Prago, li fondis la Pragan burgon kaj la unuan katolikan preĝejon. Tio evidente estis kaŭzo de kontraŭprĵemislida ribelo kaj al regado de Mojmíridoj ankaŭ en Bohemio. En la jaro 895 la potencon akiris denove la prĵemislidoj, ĉifoje en persono de Spytihněv la 1-a kaj poste de Vratislav la 1-a. Pri sekurigita pozicio de la prĵemislidoj atestas la fakto, ke anstataŭ siaj neplenaĝaj filoj povis ekpreni regentan regadon Drahomíra, vidvino post Vratislav. En la 10-a jarcento la potenco de la premislidoj firmiĝis pere de sanktvenceslaa kulto. Ilia sinjorujo disvastiĝis el Bohemio en la teritorion de la eksa Grandmoravia regno (Krakovia princlando, Slovakio, Moravio). En la 10-a kaj la 11-a jarcentŝanĝoj konkeris plimulton de tiu ĉi teritorio armeo de la polaj piastoj, sed la prĵemislidoj retenis la regadon en Bohemio. Daŭra profito por Bohemio estis Moravio, kiu ekde tiu tempo komune kun Bohemio kreis bazon de la landoj de la Ĉeĥa krono.

La premislida ŝtato karakteriziĝis per granda grado de centraligo kaj spite al ĉiuj bataloj je trono ĝi retenis la tutecon. Nek ekzistado de diversaj apanaĝoj malhelpis tion, nek intervenoj de la Sankta Romia Imperio. La surtronigitaj ĉeĥaj regantoj estis sole aldone konfirmataj de la germana imperiestro kaj tiu ĉi dono en feŭdon havis sole simbolan karakteron. Dum Vratislav la 2-a, Vladislav la 2-a kaj fine Přemysl Otakar la 1-a la regantaj prĵemislidoj estis ĉeĥaj reĝoj. La privilegioj de ĉeĥaj regantoj estis en la jaro 1212 disvastigitaj per Ora buleo sicila. Sekvanteco al la trono devene direktis sin per principo heredo laŭ pliaĝeco, pli malfrue realiĝis principo de la unuenaskiteco.

En la 13-a jarcento la prĵemislida ŝtato fariĝis kulmine feŭda monarĥio. La prĵemislidoj disvastigis sian sinjorujon en aŭstriajn landojn (Přemysl Otakar la 2-a), ĝis Pollando (Venceslao la 2-a) klaj fine ankaŭ ĝis Hungario (Venceslao la 3-a). La dinastio formortis post morto de Venceslao la 3-a en la jaro 1306. La ĉeĥa nobelaro agnoskis kiel heredantinojn de la Krono filinojn de Venceslao la 2-a, precipe needziniĝintan Eliška Přemyslovna, nome Elizabeta de Bohemio. La heredaĵo de la ĉeĥa trono transiris kun ŝi al la Luksemburganoj. Apuda branĉo de la prĵemislidoj regis en Opava princlando.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.