brita aktoro kaj kantisto (1922–2015) From Wikipedia, the free encyclopedia
Sir Christopher Lee (CBE), (CStJ), naskonome: Christopher Frank Carandini Lee (naskiĝis la 27-an de majo 1922 en Londono, mortis la 7-an de junio 2015 en Londono) estis angla aktoro. Li estas la filo de Marie Carandini kaj Robert E. Lee.
Lee estis plej bone konata pro siaj multaj roloj de fikciuloj. Ekzemple, Drakulo kaj Fu Manchu en multaj filmoj dum la 1950-aj jaroj ĝis la 1970-aj. Li fariĝis eĉ pli konata kiel Scaramanga en la Bond-filmo The Man with the Golden Gun, Saruman la Blanka en Trilogio La Mastro de l' Ringoj kaj Grafo Dooku en Star Wars Episode II: Attack of the Clones.
Li ludis rolojn en 275 filmoj ekde 1946 kaj aperis en pli ol 75 televidaj programoj. Lee estis ankaŭ voĉa aktoro, aŭdigante sian voĉon en pli ol 50 filmoj. Tio faris lin la tenanto de plej multaj film-roloj en Guinness-libro de rekordoj, iam ajn.[1] Lee estis ankaŭ kantisto kaj lia lasta albumo aperis en 2013.
Lee vivis en Londono. Li estis edziĝinta kun bulgara modelo, Birgit Kroencke.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.