From Wikipedia, the free encyclopedia
CIA-malliberejoj (aŭ Nigrejo laŭ la angla: Black site) estas - laŭ lingvaĵo de usonaj militistoj - sekreta prizono ekster Usono, kiu oficiale ne ekzistas.
En 2003 evidentiĝis, ke Usono tenis nigrejon en la usona militbazo sur brita insulo Diego Garcia, kiu estis likvidita kiam ĝia ekzisto fariĝis konata.
Sed jam en 2002 Amnesty International (ai) riproĉis al Usono, teni tutan reton da tiaj prizonoj krom la jam konata instalaĵo en Golfo de Guantanamo, pri kies laŭleĝeco dekomence estis grandaj disputoj.[1][2]
Nur en 2006 la tiama prezidento George W. Bush konfirmis (malrekte), ke reto da tiaj prizonoj ekzistas.[3]
Internaciaj organizaĵoj kiel UN kaj pluraj naciaj registaroj diversfoje postulis, ke Usono rezignu pri tiaj prizonoj. La 22-an de januaro 2009 prezideanto Barack Obama ordonis la tujan fermon de ĉiuj prizonoj de CIA[4] [5] kaj plie ordonis, ke ĉia pridemandado okazu en laŭleĝa maniero. [6] Tamen la prezidento ankoraŭ ne malpermesis al CIA, kaŝe forkapti eblajn teroristojn kaj deporti ilin en prizonoj de aliaj landoj, kiuj kunlaboras kun Usono (tiel nomata "eksterordinara ekstradicio").[7]
|
Oni taksas, ke komence, en la jaroj 2001/2002, estis ĉirkaŭ 3.000 enkarcerigitoj, la plimulto ĝis 2005 estis reliberigita. La taksado por 2005 estas ĉirkaŭ 1.000 enkarcerigitoj, 450 el ili en Guantanamo, la nombro daŭre pli reduktiĝas)
Se la arestatoj troviĝus en Usono, ili havus certajn rajtojn laŭ la usona leĝaro (interalie: nur limigita tempo de aresto sen akuzo, rajto havi advokaton por defendi sin, ...). La militbazoj kie troviĝas la sekretaj prizonoj tamen ne estas sur usona grundo. Tial - laŭ argumentado de certaj juristoj - oni ne devas koncedi al la arestitoj la rajtojn de Usono. La enkarcerigataj estas tenataj sen kontakto al ekstera mondo, sen aliro al advokato. Ankoraŭ hodiaŭ (stato: 4-a Feb 2009) pli ol 280 arestatoj estas enkarcerigataj en Guantánamo.
Relative frue la publiko sciiĝis pri prizono sur Diego Garcia. Personoj ankaŭ estas arestataj sur aliaj militbazoj. Plej ofte menciataj estas „salt pit“ kaj „dark prison“ en Afganio. En Eŭropo oni suspektas sekretajn prizonojn en „Szymany airports“ (Pollando), en flughaveno „Mihail Kogălniceanu“ (Rumanio) kaj „Camp Bondsteels“ (Kosovo). La homrajta organizaĵo Reprieve taksas, ke la nombro de personoj en sekretaj usonaj prizonoj povas atingi eĉ 27.000.[9]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.