From Wikipedia, the free encyclopedia
Abu Ghraib, Abu Graib aŭ Abu Guraib, en araba: أبو غريب, Abū Ghuraib) estas urbo en la Gubernio Bagdado, ĝuste okcidente de la urbocentro de Bagdado, aŭ nordokcidente de la Bagdada Internacia Flughaveno. Ĝi havas populacion de 189 000 (2003). La malnova vojo al Jordanio trapasas tra Abu Ghraib. La registaro de Irako kreis la urbon kaj la distrikton de Abu Ghraib en 1944.
Abu Ghraib | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 189 000 (2003) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 18′ N, 44° 4′ O (mapo)33.29194444444444.065555555556 [+] | ||
Alto | 29 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Abu Ghraib [+] | |||
La loknomo estis tradukita kiel "patro de la korvetoj" (en la senco de "loko abunda je korvetoj"), sed tiu traduko estas konsiderita ekzemplo de popola etimologio, kaj anstataŭe la nomo devus esti rilata al gharb ("okcidente").[1]
Abu Ghraib estis konata pro la Infannutra Fabriko de Abu Ghraib, kiun okcidentaj spionagentejoj konstante montris kiel instalaĵo de produktado de biologiaj armiloj. Tiu fabriko estis konstruita en 1980 kaj farbita per kamufla modelo dum la Iran–Iraka Milito. Ĝi estis bombita dum la Golfa Milito, kaj la Iraka registaro permesis al ĵurnalisto de la CNN Peter Arnett filmi la detruitan konstruaĵon kio estis elsendita kiel preparita manipulita informado. Irako parte rekonstruis la instalaĵon poste, kaj la Usona Sekretario de Ŝtato Colin Powell false citis ĝin denove kiel fabriko de armiloj dum la okazado de la Iraka Milito, kvankam la propra esplorado de CIA estis konkludanta, ke la loko estis bombitaj “en la erara kredo ke ĝi estas ŝlosila instalaĵo de BA [Biologiaj Armiloj].”[2][3] Ankaŭ, ekzamenado de supozitaj instalaĵoj de armiloj fare de la Iraka Esplorgrupo poste determinis, ke la fabriko, neuzita por iome da tempo, utilis por nutrado de abandonitaj infanoj, sed ne trovis pruvaro de armoproduktado.
La urbo estas ankaŭ la loko de la Prizono de Abu Ghraib, kiu estis unu el la lokoj en kiuj politikaj disidentoj estis enkarcerigitaj en la epoko de Saddam Hussein. Ŝajne kelkaj el tiuj disidentoj estis torturitaj kaj ekzekutitaj. Post la falo de Saddam Hussein, la prizono de Abu Ghraib estis uzata de la usonaj fortoj en Irako similcele. En 2003, la prisono de Abu Ghraib akiris internacian famon pro torturoj kaj fitraktado fare de membroj de la Usona Armeo dum la post-invada periodo.[4][5][6][7][8]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.