Albert Maksay
From Wikipedia, the free encyclopedia
MAKSAY Albert (makŝai) estis hungara reformita pastro, verkisto, poeto, tradukisto, teologia fakverkisto naskita en Sopron la 7-an de junio 1897 kaj mortinta en Kluĵo la 22-an de junio 1971.
Albert Maksay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de junio 1897 en Sopron |
Morto | 22-an de junio 1971 (74-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Mária Maksay |
Okupo | |
Okupo | poeto |
Kariero
Maksay Albert finis teologion en Kluĵo, li studis en Usono orientajn lingvoj en Ĉikago (1923-25). Reveninte li estis profesoro de la reformita teologio (1925-59), li redaktis la gazetojn Kálvinista Világ (1927-28) kaj Református Család (1929-44). Li estis ano de ErIrT, de EME, de Verkista laborkomunumo Helikon, de hungara sekcio de rumania PEN-klubo internacia, ĉefsekretario de Károli Gáspár Irodalmi Társaság, post la dua mondmilito de la Rumanihungara Verkistunuiĝo.
Verkoj
- A csend dalai (poemoj, Torda 1927);
- Idegen partok (vojaĝbildoj, Kv. 1935);
- Kőrösi Csoma Sándor tibettudományi munkássága nyelvészeti és vallástudományi szempontból (klny. az EME 13. vándorgyűlésének emlékkönyvéből, Kv. 1935).
Fontoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.