La 1-a de novembro estas la 305-a tago de la jaro (la 306-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 60 tagoj restas.
Je la 1-a de novembro okazis, interalie:
- 365: Alemanoj transiris Rejnon invadante Gaŭlion - la romia imperiestro Valentiniano la 1-a translokiĝis al Luteco (nuna Parizo) por komandi armeon kaj defendi urbojn
- 996: Germana-romia imperiestro Otto la 3-a donis al episkopo el Freising teritorion en la nuna distrikto Amstetten, nomata en loka dialekto Ostarrichi (germane Österreich), de kio prenis la nomon Aŭstrio
- 1122: Afonso Henriques iĝis grafo de Portugalio
- 1141: Stefano revenis al la angla trono post forpelo de Matilda, estinta romia-germana imperiestrino
- 1179: Reims: Filipo la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1214: Turko-Selĝukoj konkeris post sieĝo apartenantan al Trebizonda imperio havenon Sinop
- 1215: Kvara Laterana Koncilio komenciĝis kun partopreno de 400 episkopoj kaj ĉirkaŭ 800 abatoj
- 1335: Reĝoj de Ĉeĥio - Johano de Luksemburgo, Pollando - Kazimiro la 3-a kaj Hungario - Karolo la 1-a renkontiĝis dum kunveno en Visegrád
- 1338: Litovio: unua mencio pri Balninkai (distrikto Utena)
- 1420: Husana periodo: husanoj venkis armeon de Sigismondo en la batalo de Vyšehrad
- 1478: Papo Siksto la 4-a laŭ peto de hispanaj monarkoj Fernando la 1-a kaj Izabela la 1-a rajtigis ilin al nomumo de inkviziciistoj en Andaluzio, por solvi suspektojn pri falsa konverto de hispanaj judoj
- 1501: Atlantiko: malkovro de la Golfo de Ĉiuj Sanktuloj sur la brazila marbordo, apud Bahia, de la ekspedicio de portugala navigisto Gaspar de Lemos
- 1503: Julio la 2-a iĝis papo
- 1512: Vatikanurbo: freskoj de Mikelanĝelo ornamantaj volbon de la Siksta Kapelo estis unuan fojon montritaj publike
- 1520: Dum sia ekspedicio ĉirkaŭ la mondo Fernão de Magalhães eniris Magelanan markolon (komence markolo de Ĉiuj Sanktuloj)
- 1570: Ĉirkaŭ 20 mil personoj pereis rezulte de tempesto sur la Norda Maro, t.n. inundo de Ĉiuj Sanktuloj en Nederlando kaj Germanio
- 1611: Londono: premiero de la romanco La Ventego de William Shakespeare okaziĝinta en Palaco Whitehall
- 1612: Granda Malordo: dum pola-rusa milito, post la venka batalo de Kluŝino, pola garnizono kapitulacis kaj estis forigita de Kitaj-urbo
- 1700: Senida morto de Karlo la 2-a, la lasta habsburgo sur la hispana trono, alkondukinta al eksplodo de la milito de hispana sukcedo
- 1705: Pola reĝo Aŭgusto la Forta fondis la Ordenon de Blanka Aglo
- 1755: Lisbona tertremo kun posta cunamo — 60 ĝis 90 mil homoj pereis, 85% de konstruaĵoj detruiĝis
- 1770: Teknologia Universitato Berlino fondiĝis
- 1781: Aŭstrio nuligis servutecon - forigita de Jozefo la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1790: Irlanda filozofo kaj politikisto Edmund Burke publikigis Pensojn pri la Revolucio en Francio
- 1800: John Adams kiel unua prezidento de Usono ekloĝis en Blanka Domo
- 1848: Unua numero de "Moravské noviny" estis publikigita, la gazeton administris František Matouš Klácel
- 1874: Entombigo de korsaro iĝis unua sur la Centra Tombejo de Vieno
- 1884: Nikolao la 2-a surtroniĝis kiel lasta imperiestro de la Rusia Imperio
- 1894: En Parizo franca mikrobiologo Emile Roux anoncis kreon de kontraŭdifteria sangoplasmo
- 1897: En Torino fondiĝis piedpilka klubo Juventus Football Club
- 1900: En Bulgario ekfunkciis unua hidroelektra centralo, kiu prilumis Sofion per 600 lampoj
- 1911: Mallarĝtrakaj tramvojoj en Ostrava-regiono: elektra linio inter Hrušov kaj Pola Ostrava ekfunkciis
- 1911: Itala-turka milito: itala armeo unuafoje en la historio uzis bombaviadilon
- 1914: Unua Mondmilito: Unu el pli grandaj marbataloj inter la germana kaj brita mararmeoj komenciĝis apud marbordo de Ĉilio - la Batalo de Coronel (Bío-Bío); unua kontingento de la Unua Aŭstralia Imperia Forto foriris de Albany
- 1918: Norda Jemeno: Reĝlando Jemeno estis fondita; hungara grafo Mihály Károlyi, liberala reformema politikisto, formis sendependan registaron; Pola-ukraina milito: ukrainoj transprenis regopovon en la pola urbo Lvovo nome de proklamita Okcident-Ukraina Popola Respubliko - pro manko de regula armeo flanke de poloj defendis sin junularo kaj infanoj (duono estis malpli aĝa ol 17 jaroj, la plej juna aĝis 9 jarojn) - Dua Pola Respubliko fondiĝos nur post 11 tagoj; en Płaszów apud Krakovo poloj akiris aŭstrian fervojan kirasitan veturilaron el kiu oni kreis du kirastrajnojn; en Lublin kreiĝis Asocio de Pola Skoltismo
- 1922: Mustafa Kemal Atatürk, kreinto de la moderna turka ŝtato, malfondis Otomanan Imperion
- 1925: Dua Pola Respubliko: en Grudziądz oni fondis Aviadan Militistan Akademion
- 1927: Futbalklubo Dinamo Kievo estis fondita
- 1928: Turkio transiris de la araba alfabeto al la latina alfabeto
- 1928: Bulgara caro Boriso la 3-a malfermis 10-kilometran fervojlinion Asenovgrad - Plovdiv
- 1929: Afriko: Leopoldville fariĝis ĉefurbo de Belga Kongo anstataŭ Boma
- 1936: Hispana Enlanda Milito: Batalo de Madrido komenciĝis
- 1937: Granda Teroro: 11 episkopoj, pastroj kaj diakonoj de la Belorusa Aŭtokefala Ortodoksa Kristana Eklezio estis mortpafitaj en Kurapati
- 1939: Dua Mondmilito: en Varsovio Hans Frank subskribis ordonon pri transpreno de estintaj ŝtataj monopoloj: tabaka, alkoholaĵa, sala, alumeta kaj loteria; en Poznań aperis "Ostdeutscher Beobachter" - gazetaro de la distrikta filio de Nacisocialisma Germana Laborista Partio; Pola Rezistomovado: en Varsovio komencis agadon konspira organizaĵo Polska Niepodlegla (Pollando Sendependa); en Krakovo aperis revuo "Nakazy Dnia" (Tag-Ordonoj) de konspira Organizaĵo de Blanka Aglo; unua soveta okupado de Pollando: en Moskvo Prezidio de Supera Soveto de Sovetunio dekretis pri enkorpigo de Okcidenta Ukrainio en konsiston de Sovetunio "kun ĝia unuiĝo kun Ukraina SSR"
- 1940: armeo de Siamo transpaŝis ŝtatlimon kun Laoso
- 1941: Nazia ekstermejo Bełżec en suda Lublinio ekkonstruiĝas; estro de provinco Vartlando enkondukis devon atribui al pola infano la duan nomon Kazimiro aŭ Kazimira; en Krakovo inaŭguris agadon konspira Rapsodia Teatro per verko de Juliusz Słowacki "Reĝo-Spirito" - unu el aktoroj estis estonta papo Karol Wojtyła; Orienta Fronto: en Krimeo la germana armeo konkeris Simferopolon; Hinda Oceano: britaj militŝipoj ekregis 5 francajn ŝipojn, navigantaj de Madagaskaro al Francio (ĝis la 7-a de novembro)
- 1942: Operaco Reinhardt: daŭras likvido de la juda geto en Tomaszów Mazowiecki; germanaj regantoj malpermesis en Lublin flamigi kandelojn sur lokaj tombejoj; Norda Kaŭkazio: germana 1-a Kirasita Armeo konkeris Alagir; transloko de ĉefrestadejo de Adolf Hitler de Vinico al Lupa remparo apud Kętrzyn; iniciate de japana ĉefministro Hideki Tojo ene de registaro kreiĝis Ministerio pri Orienta Azio; en Berlino establiĝis Tatara Komitato
- 1943: trupoj de la sovetunia Belorusa Fronto ekatakis direkte al Daugavpils (operaco finita la 21-an de novembro), kaj trupoj de la sovetunia 4-a Ukraina Fronto atingis Armjanskon; la usona armeo alteriĝis al insulo Bougainville en Papuo-Nov-Gvineo
- 1944: En Britio Donald Watson fondis Veganan Societon - okupiĝantan pri popularigo de senlakta vegetarismo; Holokaŭsto: de Aŭŝvico foriris transporto kun 634 judinoj al koncentrejo en Bergen-Belsen; Heinrich Himmler ordonis ne plu mortigi malliberulojn per gaso en ekstermejo Aŭŝvico; laŭ invito de Nov-Zelando de Irano al Wellington alvenis 732 polaj plejparte orfaj infanoj kun iliaj 102 prizorgantoj - ili estis viktimoj de sovetaj deportadoj (1940-1941), en 1942 evakuiĝis el Sovetunio kune kun generalo W. Anders; japana 1-a balona regimento utiligante aerfluojn komencis sendi direkte al Usono balonojn kun alkroĉitaj bomboj - entute oni ellasis ĉ. 9 mil, sed kun eta efiko; nokte de la 1-a/2-a de novembro brita aerarmeo atakis Oberhausen
- 1945: Aŭstralio aliĝis al Unuiĝintaj Nacioj; Nord-Koreio: oficiala taggazeto "Laborista Gazeto" estis publikigita kun la nomo "Chongro"
- 1946: En Pollando estonta papo Karol Wojtyła ordiniĝis
- 1949: Germana gazeto "Frankfurter Allgemeine Zeitung" ekaperis
- 1950: Du naciistoj el Puerto-Riko provis murdi usonan prezidenton Harry S. Truman; la katolika papo Pio la 12-a anoncis la dogmon pri Ĉieliro de Maria
- 1952: Unua nuklea testo sur la atolo Eniwetok — 10 megatuna eksplodo laŭ TNT-ekvivalento
- 1954: Alĝerio: Naciliberiga Fronto komencis bataladon pri sendependeco
- 1955: Sovetunio denove laŭleĝigis aborton, malpermesitan en 1936
- 1956: Sueza krizo: Israelo, Britio kaj Francio invadis Egiption; en Barato kreiĝis subŝtatoj Keralo, Andra-Pradeŝo kaj Karnatako; Hungara revolucio de 1956: ĉefministro Imre Nagy anoncis forlason de la Varsovia Traktato kaj neŭtralecon de Hungario; radioparolado de János Kádár okazas dum forveturo de Ferenc Münnich al Moskvo; Gergely Pongrátz iĝas ĉefkomandanto de la insurekcio; papo Pio la 12-a eldonis la duan el 3 enciklikoj pri defendo de la hungara libereco, dum Okcidenta Eŭropo kaj Usono tute silentis
- 1957: Eksperimenta Studio de Pola Radio fondiĝis
- 1962: Sovetunio: lanĉo de la unua kosmoveturilo al Marso — AMS Mars-1; en Italio aperis komikso "Diabolik"
- 1963: Malkovro de la unua kvazaro
- 1969: Rumanio: en Bukareŝto fondiĝis Eŭropa Atletika Asocio
- 1970: Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a fondita de la franca ĉefepiskopo Marcel Lefebvre
- 1981: Antigvo-Barbudo fariĝis sendependa de Britio
- 1988: Likud gajnis parlamentan balotadon en Israelo
- 1991: Novelektita prezidento Ĝoĥar Dudajev proklamis kreadon de la nova sendependa ŝtato Iĉkerio.
- 1993: Traktato de Mastriĥto ekvalidis — Eŭropa Unio ekbaziĝis sur tri pilieroj: Eŭropa Komunumo, Komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio, Polica kaj juĝa kunlaboro pri punaferoj; valuto: turkmena manato ekvalidis
- 1996: Okcidenta Azio: araba informa televido Al-Ĝazira startis en Kataro
- 1998: Reformita Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj ekfunkciis en Strasburgo; Niĝerio subskribis interkonsenton por fini kvinmonatan civilan militon en Gvineo Bisaŭa inter ribeluloj kaj prezidento João Bernardo Vieira
- 2000: En Barato kreiĝis subŝtato Ĉhatisgaro
- 2004: Estinta ĉefministro de Portugalio José Manuel Durão Barroso iĝis prezidanto de Eŭropa Komisiono; Pollando iĝis plenrajta membro de Eŭropolo
- 2005: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis Tagon de la memoro pri la viktimoj de la holokaŭsto fiksante daton de la datreveno de la liberigo de koncentrejo Aŭŝvico, okazanta la 27-an de januaro
- 2006: Internacia Sindikata Konfederacio fondiĝis en Vieno; unuaj simptomoj de malsano ĉe Aleksandr Litvinenko, venenigita per donita teo kun izotopo de polonio 210
- 2010: Prezidento Dmitrij Medvedev kiel unua rusia ŝtatestro vizitis la Kurilajn Insulojn
- 2014: Eŭropa Komisiono sub gvido de estinta ĉefministro de Luksemburgio Jean-Claude Juncker komencis funkcii
- 2015: Agnieszka Radwańska kiel unua pola tenisistino venkis en Singapuro turniron WTA Finals, konsiderata neoficiala mondĉampionumo; reganta Partio de Justeco kaj Disvolviĝo venkis antaŭtempan baloton al Granda Nacia Asembleo de Turkio, regajnante absolutan plimulton
- 2016: Germana futbalisto Miroslav Klose oficiale finis sian karieron
- 2018: Pro elĉerpiĝo de brulaĵo la misio de usona kosmosondilo Dawn, orbitanta ĉirkaŭ nanplanedo Cereso, estis finita
- 2020: En Moldavio okazis unua raŭndo de prezidenta balotado: al la dua transiris Maia Sandu kaj oficanta prezidento
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: ukraina stabo: rusia okupacia administracio de Ĥersono estis translokita al Skadovsk
- 846: Ludoviko la 2-a, reĝo de Frankio el dinastio Karolidoj (m. 879)
- 1351: Leopoldo la 3-a, duko de Aŭstrio, pereinta en la batalo de Sempach (m. 1386)
- 1485: Jan Dantyszek, pola vojaĝisto, diplomato, episkopo, latina-pola poeto de renesanco, reĝa sekretario kaj unua pola ambasadoro (m. 1548)
- 1526: Katarina Jogajlido, pola reĝidino, sveda reĝino (m. 1583)
- 1530: Étienne de La Boétie, franca verkisto, eseisto, politika filozofo kaj juristo (m. 1563)
- 1585: Jan Brożek, pola matematikisto, astronomo, muzikisto, kuracisto, verkisto kaj parolisto, rektoro de Krakova Akademio, adepto de suncentrismo, unua biografo de Koperniko (m. 1652)
- 1596: Pietro da Cortona, itala pentristo kaj arkitekto (m. 1669)
- 1636: Nicolas Boileau, franca poeto, historiisto pri Ludoviko la 14-a, membro de Franca Akademio (m. 1711)
- 1652: Henrik Berzeviczy, hungara jezuito, profesoro, instruisto, fakverkisto (m. 1713)
- 1661: Ludoviko de Francio, heredonto de franca trono (m. 1711)
- 1727: Ivan Ŝuvalov, rusa nobelo, fondinto de la Rusia Akademio de Belartoj (m. 1794)
- 1757: Antonio Canova, itala skulptisto, pentristo, arkitekto (m. 1822)
- 1775: Johann Heinrich Besser, germana eldonisto kaj librovendisto (m. 1826)
- 1778: Gustavo la 4-a Adolfo, reĝo de Svedio el Oldenburga dinastio (m. 1837)
- 1808: John Taylor, usona kleriko de mormonoj, prezidanto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (m. 1887)
- 1818: Imre Szacsvay, hungara advokato kaj politikisto (m. 1849)
- 1832: Gyula Szapáry, ĉefministro de Hungario, grafo (m. 1905)
- 1841: Charles Laisant, franca matematikisto kaj politikisto, vicprezidanto de Espéranto-France (m. 1920)
- 1845: Sámuel Teleki, hungara grafo, verkisto kaj vojaĝisto en Afriko, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1916)
- 1853: Benjamin Kiesewetter, germana entreprenisto kaj politikisto (m. 1934)
- 1862: Feliks Koneczny, pola verkisto, ĵurnalisto, bibliotekisto, historiisto kaj historiozofo, kreinto de originala koncepto pri civilizoj kaj ties kritikisto, okupiĝanta pri historio de Mez-Orienta Eŭropo (m. 1949)
- 1865: Károly Gspann, hungara, rumania hungara kuracisto (m. 1938)
- 1871: Stephen Crane, usona naturalisma verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1900)
- 1873: Wilhelm Róbin, pola kuracisto, iniciatinto kaj unua prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, viktimo de la germana Operaco Reinhardt (m. 1942)
- 1877: Else Ury, germana verkistino konata de la adoleskantina romano (m. 1943)
- 1878: Carlos Saavedra Lamas, argentina Nobelpremiita politikisto, diplomato kaj juristo (m. 1959)
- 1879: Pál Teleki, hungara geografo kaj politikisto, ĉefministro de Hungario (m. 1941)
- 1880: Alfred Wegener, germana sciencisto pri kontinenta drivado (m. 1930)
- 1880: Ŝalom Aŝ, pola judo verkanta en la jida lingvo, prezidanto de la jida PEN-klubo, aktivulo de haskala-movado, elmigrinta al Usono, kontribuanta al juda-kristana interkompreno (m. 1957)
- 1887: L.S. Lowry, brita pentristo, pejzaĝisto de Nordokcidenta Anglio (m. 1976)
- 1889: Jan Silhan, pola oficiro, poligloto, redaktoro, esperantisto, internacia aganto de blindula movado, prezidanto de Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj (m. 1971)
- 1889: Hannah Höch, germana pentristo, grafika artisto kaj kolaĝ-artisto de dadaismo (m. 1978)
- 1893: A. Paul Weber, germana litografiisto kaj pentristo (m. 1980)
- 1900: Endre Mann, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto, redaktoro (m. 1964)
- 1902: Nordahl Grieg, norvega verkisto, ĵurnalisto (m. 1943)
- 1903: Jean Tardieu, franca artisto, verkisto de Absurda Teatro (m. 1995)
- 1909: Herbert von Marouschek, aŭstra regionhistoriisto kaj publikigisto (m. 1961)
- 1911: Henri Troyat, franca verkisto (m. 2007)
- 1913: Andrzej Mostowski, pola matematikisto kaj logikisto, kontribuanta i.a. al aroteorio kaj modeloteorio (m. 1975)
- 1914: Moshe Teitelbaum, hungara ĥasido, reprezentanto de Ortodoksa Judismo (m. 2006)
- 1921: Ilse Aichinger, aŭstra verkistino, membrino de Gruppe 47 (m. 2016)
- 1923: Victoria de los Ángeles, hispana kantistino (soprano) (m. 2005)
- 1927: János Varró, rumania hungara literaturhistoriisto, verkisto, tradukisto (m. 2004)
- 1928: Josef Hála, ĉeĥa pianisto, klavicenisto kaj muzika pedagogo, profesoro (m. 2019)
- 1929: Ernst Lossa, viktimo de sistema murdo de homoj kun fizikaj, mensaj kaj emociaj handikapoj en Germanio kadre de Aranĝo T4 (m. 1944)
- 1933: Vjaĉaslaŭ Adamĉik, soveta, belorusa verkisto, dramisto, filmscenaristo kaj ĵurnalisto (m. 2001)
- 1933: Borbála Porzsolt, rumania hungara pentristino kaj grafikistino (m. 2021)
- 1935: Edward Said, usona kulturkritikisto, profesoro pri kompara literaturscienco, aŭtoro de la libro Orientalismo (m. 2003)
- 1937: Roman Dobrzyński, pola ĵurnalisto, estrarano de Pola Esperanto-Junularo, vicprezidanto de TEJO, redaktoro de "Kontakto", LKK-ano de UK 1987, vicprezidanto de UEA, esperantiginta televidan lingvokurson de BBC Mazi en Gondolando, Honora Membro de UEA
- 1939: Imre Márkó, rumania hungara novelisto, kritikisto
- 1939: Bernard Kouchner, franca kuracisto kaj politikisto, kunfondinto de organizaĵoj Kuracistoj sen landlimoj kaj Kuracistoj tutmondaj
- 1942: Heinz Dopsch, aŭstra historiisto
- 1943: Salvatore Adamo, belga-itala kantisto franclingva
- 1944: Rafik Hariri, ĉefministro de Libano, miliardulo, politikisto, murdita (m. 2005)
- 1950: Robert B. Laughlin, usona Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri ondfunkcioj
- 1962: Magne Furuholmen, norvega muzikisto kaj pentristo
- 1963: Katja Riemann, germana aktorino kaj kantistino
- 1972: Prince Henry Ozoemena Ogúinye, niĝeria esperantisto, ĵurnalisto kaj altlerneja lekciisto, partoprenanto de korespondaj kursoj, fondinto de pluraj Esperanto-kluboj kaj asocioj, prezidanto de la Esperanto-Federacio de Niĝerio, kiun li reprezentis en la Komitato de UEA, kontribuanto al "Kontakto", "Monato" kaj aliaj revuoj, partoprenanto de Afrikaj Esperanto-Kongresoj
- 1973: Aishwarya Rai, barata aktorino kaj modelulino
- 987: Harald la 1-a, reĝo de Danio kaj Norvegio, reganto de Anglio, akceptinta kristanismon (n. ĉirkaŭ 911)
- 1112: Henriko de Burgonjo, grafo de Portugalio, (n. 1066)
- 1319: Uguccione della Faggiuola, itala kondotiero, politikisto kaj militisto (n. ĉirkaŭ 1250)
- 1399: Johano la 4-a, duko de Bretonio, grafo de Richmond (n. ĉirkaŭ 1339)
- 1497: Filippo Buonaccorsi, itala humanisto (n. 1437)
- 1546: Giulio Romano, itala pentristo kaj arkitekto (n. ĉirkaŭ 1499)
- 1561: Christoph Amberger, germana priportreta pentristo (n. 1490)
- 1588: Jean Dorat, franca klasika filologo, poeto, erudiciulo, helenisto kaj humanisto, membro de Plejado (n. 1508)
- 1597: Edward Kelley, angla alkemiisto, advokato, mediumo kaj glosopoeto, posedanto de Ŝtono de la saĝuloj (n. 1555)
- 1676: Gisbertus Voetius, nederlanda kalvinista teologo kaj orientalisto en Universitato de Utrecht (n. 1589)
- 1700: Karlo la 2-a, lasta habsburga reĝo de Hispanio (n. 1661)
- 1708: Georgo Bánffy, hungara nobelo, transilvania magnato, unua guberniestro de Transilvanio (n. 1661)
- 1804: Johann Friedrich Gmelin, germana botanikisto, entomologo kaj naturalisto (n. 1748)
- 1854: Johann Matthias Ranftl, aŭstra ĝenro-pentristo (n. 1804)
- 1860: Aleksandra Teodorovna, reĝidino de la Reĝlando Prusio, carino de Rusio (n. 1798)
- 1870: Ephraim Salomon Unger, germana matematikisto verkinta disertaĵon pri trigonometriaj funkcioj (n. 1789)
- 1880: José Maria da Silva Paranhos, brazila ŝtatestro, instruisto, politikisto, ĵurnalisto, diplomato kaj monarkisto (n. 1819)
- 1883: Júlia Bányai, hungara heroino de Hungara revolucio el Transilvanio (n. 1824)
- 1892: László Lovassy, hungara juristo, partoprenanto de la Hungara revolucio de 1848 (n. 1835)
- 1893: Jan Matejko, pola pentristo de historiaj eventoj kaj bataloj, historiozofo (n. 1838)
- 1894: Aleksandro la 3-a, rusia imperiestro el dinastio Romanovoj (n. 1845)
- 1896: Alajos Degré, hungara verkisto, advokato, politikisto (m. 1819)
- 1903: Theodor Mommsen, germana Nobelpremiita filologo, historiisto kaj juristo, esploristo de Romio (n. 1817)
- 1907: Alfred Jarry, franca simbolista verkisto, konata de sia teatraĵo Reĝo Ubu (n. 1873)
- 1910: Simon Aichner, aŭstra princepiskopo kaj fakulo pri kanona juro (n. 1816)
- 1921: Adam Zakrzewski, pola sciencisto, spertulo pri statistiko kaj planlingvoj, partoprenanto de la unua UK 1905, membro de Lingva Komitato, aŭtoro de gramatiko kun sintakso, Esperanto en sia unua jardudeko 1887-1908, Historio de Esperanto kaj pluraj broŝuroj en la pola, franca kaj Esperanto (n. 1856)
- 1938: Emil Böszörményi, rumania hungara ĵurnalisto kaj advokato, murdita (n. 1890)
- 1942: Johannes Dietterle, germana pastoro, filologo, orientalisto, profesoro, direktoro de Saksa Esperanto-Instituto, kunlaboranto de la firmo Ferdinand Hirt und Sohn, prezidanto de UK 1923, membro de Lingva Komitato, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, komitatano de UEA, konata de la Bildotabuloj por la instruado de Esperanto kaj La Vendreda Klubo, ordiganto de la Originala Verkaro de Zamenhof (n. 1866)
- 1947: Tilly Aston, aŭstralia blinda poetino kaj verkistino, fondintino de la Asocio por Progresigo de Blinduloj, instruistino, socia agantino kaj esperantistino korespondanta mondvaste (n. 1873)
- 1955: Ágoston Marich, hungara oficisto, fondinto de pluraj Esperanto-gazetoj kiel "La Verda Standardo" kaj "La Polico", kolektisto de esperantaĵoj (n. 1883)
- 1955: Dale Carnegie, usona verkisto pri psikologio kaj kuntrejnado (n. 1888)
- 1956: Pietro Badoglio, itala oficiro, ĉefministro de Italio (n. 1871)
- 1961: Hugó Mund, hungara pentristo kaj bibliotekisto (n. 1892)
- 1961: Géza Delly-Szabó, rumania hungara komponisto, studento de Ödön Farkas (n. 1883)
- 1971: Gertrud von Le Fort, germana verkistino, membrino de la movado Revivigo katolika (n. 1876)
- 1972: Ezra Pound, usona poeto, kritikisto, tradukisto, reprezentanto de modernismo, adepto de la itala faŝismo (n. 1885)
- 1983: Anthony van Hoboken, nederlanda-svisa muzikologo ellaborinta ampleksan registron de ĉiuj komponaĵoj de Joseph Haydn (n. 1887)
- 1989: Hoimar von Ditfurth, germana kuracisto, verkisto, populariganto de scienco (n. 1921)
- 1989: Karl Steuerwald, germana pedagogo, filologo kaj turkologo (n. 1905)
- 1997: Władysław Misiewicz, pola esperantisto, kiu finis pedagogian kurson laŭ Cseh-metodo dum UK 1931 kaj instruis 500 lernantojn ĝis UK 1959, budhano kaj tradukisto de paliaj tekstoj (m. 1910)
- 1997: Carl Støp-Bowitz, norvega zoologo, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo kaj de Internacia Scienca Asocio Esperantista, lekciisto de Internacia Kongresa Universitato, profesoro ĉe AIS, ĉefkunlaboranto de PIV pri zoologio kaj geologio, membro de Akademio de Esperanto, vicprezidanto de UEA, kunaŭtoro de Sciencaj Studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj (n. 1913)
- 1999: Josef Rumler, ĉeĥa slavisto, poeto kaj tradukisto, honora membro de ĈEA, tradukisto por "Fonto" (n. 1922)
- 2005: Gladys Tantaquidgeon, usona antropologino, socia agantino, sanigistino merita pri kovservo kaj popularigo de kulturo kaj tradicioj de sia tribo moheganoj, centjarulino (n. 1899)
- 2006: William Styron, usona verkisto (n. 1925)
- 2007: Paul Tibbets, usona militaviadisto de atombomba atako de Hiroŝimo (n. 1915)
- 2008: Yma Sumac, perua kantistino (soprano) (n. 1922)
- 2008: Jacques Piccard, svisa oceanografia sciencisto esplorinta helpe de batiskafo la Marianan Fosegon (n. 1922)
- 2009: Claude Lévi-Strauss, franca antropologo, etnologo kaj filozofo, kunfondinto de strukturismo (n. 1908)
- 2012: Agustín García Calvo, hispana gramatikisto, poeto, dramaturgo, eseisto, tradukisto kaj filozofo (n. 1926)
- 2015: Günter Schabowski, germana politikisto, nekonscia kunfaliginto de Berlina muro (n. 1929)
La 1-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):