Ferdinand Hirt & Sohn (aŭ "Ferdinand Hirt und Sohn"), Salomonstr. 15, Leipzig estis unu el la plej gravaj germanaj porlernejaj eldonejoj, kies antaŭulo, la eldonejo Ferdinand Hirt en Breslaŭo fondiĝis en 1832. En 1873 la filo de Ferdinand Hirt, Arnold Hirt, fondis propran eldonejon sub la nomo "Ferdinand Hirt und Sohn" en Lepsiko.
Ekde 1911 ĝi eldonadis ankaŭ Esperanto-lernolibrojn kaj en 1921 laŭ instigo kaj sub direkcio de Bernhard Kötz fondis Esperanto-fakon, kiu fariĝis unu el la plej gravaj eldonejoj en la 1920-aj jaroj.
Pro la politika kaj ekonomia premo en nazia Germanujo, Hirt & Sohn fermis la Esperanto-fakon fine de 1937 aŭ komence de 1938. La Praktiko (7a jaro 1938, n-ro 2 (74 - Feb.), p.11) raportas: "... pro la nuna situacio en Germanujo la firmo decidis ĉesigi la funkcion de sia Esperanto-fako, kaj la libro-stokojn transdonis al la Internacia Cseh-Instituto de Esperanto en Hago, kune kun ĉiuj eldonistaj rajtoj kaj devoj. Tiuj libroj estas de nun vendataj ĉe la eldonejo de La Praktiko, kaj ankaŭ ĉe ĉiuj aliaj vendejoj de Esperantaj libroj."
Esperanto-libroj eldonitaj de la eldonejo:
1911–1920
1911: Stark, Emil: Wörterbuch Deutsch–Esperanto und Esperanto–Deutsch
1912: Kvin noveloj: esperantigitaj laŭ germanaj aŭtoroj
1919: Goldschmidt, Thora: Bildotabuloj por la instruado de Esperanto: 35 bildoj kun klariganta teksto, ekzercoj, ekzemploj kaj gravaj aldonoj
1921–1925
1921: Lippmann, Walter: Dr. Zamenhofs sprachliche Gutachten; Lingvaj Respondoj in deutscher Bearbeitung / mit Ergänzungen und Erläuterungen von Walter Lippmann
1921: Lippmann, Walter: Pri la "Lingvaj respondoj" de doktoro Zamenhof
1921: La Vendreda Klubo: 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig (kolektitaj de Dietterle)
1922: Degen, Arthur: Esperanto nach dem Fundamento von Dr. Zamenhof: kleines Lehrbuch für Selbst- und Fernunterricht mit Wörterverzeichnis und Schlüssel
1922: Stark, Emil: Elementar-Lehrbuch der Esperanto-Sprache
1922: Velten, Wilhelm: Elementar-Lehrbuch der Esperanto-Sprache
1922: Zahn, Ernst: Svisaj Rakontoj (trad. Charlotte Pulvers)
1923: Bennemann, Paul: Esperanto Handwörterbuch
1923: Esperanto als internationale Hilfssprache: Bericht des Generalsekretariats des Völkerbundes, angenommen von der dritten Vollversammlung des Völkerbundes: deutsche Übersetzung.
1923: Goldschmidt, Thora: Bildotabuloj por la instruado de Esperanto: 35 bildoj kun klariganta teksto, ekzercoj, ekzemploj kaj gravaj aldonoj (3-a korektita eld.)
1924: Esperanto als internationale Hilfssprache: Bericht des Generalsekretariats des Völkerbundes, angenommen von der dritten Vollversammlung des Völkerbundes: deutsche Übersetzung.
1926: Kreuz, Robert: Esperanto in Handel und Verkehr: alltägliche kaufmännische Gespräche: kaufmännischer Briefwechsel nebst einer Warenliste und einem Handelswörterverzeichnis: kurze Sprachlehre
1927: Degen, Arthur: Esperanto nach dem Fundamento von Dr. Zamenhof unter Auswertung des deutschen Sprachgutes: kleines Lehrbuch, auch für Selbstunterricht
1929: Bennemann, Paul: Tra la mondo: internacia legolibro. Ia parto: por komencantoj, kun multaj bildoj kaj muziknotoj (4-a eld.)
1929: Internacia kantaro: 139 popolaj kantoj el 55 landoj, 7 Esperantaj kantoj, rondkantoj kaj kantsalutoj, 3 famaj koncertarioj
1929: Sadoveanu, Mihail: Nobela peko; En arbaro Petriŝor; La sciigantoj (el la rumana trad. Tiberio Morariu)
1929: Degen, Arthur: Hirts Esperanto-Taschenwörterbuch: für den täglichen Gebrauch
1929: Zamenhof, Ludwik Lazar: Originala verkaro: antaŭparoloj, gazetartikoloj, traktaĵoj, paroladoj, leteroj, poemoj (Kolektitaj kaj ordigitaj de Joh. Dietterle).
1930: Internacia kantaro: kolekto de 139 popolaj kantoj el 55 landoj, 7 esperantaj kantoj, rondkantoj kaj kantsalutoj, 3 famaj koncertarioj: muzika eldono
1930: Degen, Arthur: Esperanto-lernolibro por popollernejoj: laŭ rekta metodo
1930: Vi instruas kun sukceso laŭ la rekta metodo
1930: Vom Kultur- und Bildungswert des Esperanto: zehn erziehungswissenschaftliche Aufsätze
1931–1932
1932: Degen, Arthur: Hirts Esperanto-Taschenwörterbuch: für den täglichen Gebrauch
Dietterle, [Johannes]: «Internacia Mondliteraturo por la tutmonda Esperantistaro», en: Corriere Balcanico-Esperantista 2-a jaro 1922, n-ro 9 (15), p.1. (Eldono Bari, 1922-09-30. Prezento de la eldonprojekto «Internacia Mondliteraturo» ĉe Hirt en Leipzig kaj alvoko prezenti tradukojn aŭ tradukproponojn por ĝi).