Remove ads

Nuntempaj Rakontoj [1][2] estas 80-paĝa libro aperinta en 1922, kiu enhavas rakontojn de Georgi Stamatov, kiujn el la bulgara tradukis Ivan Krestanov. Ferdinand Hirt & Sohn eldonis la verkon kiel volumon 8 de la serio Internacia Mondliteraturo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj
Nuntempaj Rakontoj
Thumb
Nuntempaj Rakontoj
AŭtoroGeorgi Stamatov
Eldonjaro1922
UrboLepsiko
EldonintoFerdinand Hirt & Sohn
Paĝoj80
vdr
Fermi

Estas ankaŭ eldono de 1935 de Ĉina Mondlingva Librejo, kiu aldonas al teksto ĉinan tradukon de farita de Kinkeno, en paralelaj kolumnoj.

Recenzoj

Citaĵo
 Stamatov estas ironiisto kaj pesimisto. Rapida sinsekvo de l' agoj aŭ diroj. Flua, viva stilo de l' tradukanto. 
 1922, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 219 (laŭ Enciklopedio de Esperanto)
Citaĵo
 Stamatov estas ironiisto kaj pesimisto. En vilao apud la maro ni vidas ke virina amo, kiun ne velkus krimo de l' amato cedas tuj post seniluziiĝo pri ties riĉeco. En la "Tombejo" montras al ni amanton kiu tiel obstine volas konfesigi de la karulino ŝian fidelon, ke fine ŝi ribelas kaj forlasas lin.
"En estinteco" diras la malgajan sorton de virino, kiu perdinte sian honoron devas kompreni ke pura amo nun estos por ŝi nepre neatingebla.
Pri unu anguleto de l' animo" pruvas ke ĉiu devas gardi kaŝitaj siajn intimajn pensojn ĉar troa sincero eĉ bonajn geedzojn tute disigos. Fine en "Du talentoj" ni lernas ke se unu naskiĝas talenta verkisto, alia talenta fripono kaj male ol oni supozus estas la unua kiu envias la duan.
Laŭ tiaj elektitaj rakontoj, Stamatov estas verkisto komparebla kun la plej bonaj en la tutmondo aŭtoroj de mallongaj trafaj noveletoj.
La tradukinto havas fluan vivan stilon kaj baldaŭ oni nekonscias legi paĝojn de balkana aŭtoro en fremda lingvo. 
 1922(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 507
Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.

Remove ads